Eltomba parolo de Marks

Ne malofte verkistoj prenas kiel temon, montri, ke se Jesuo Kristo revenus surteren, li tute ne rekonus la papon kiel sian disĉiplon k ĉefreprezentanton. Ankaŭ la grandegan plimulton el la pastroj li ne agnoskus kiel kristanojn. Li trovus eble kelkajn laŭspirite disĉiplojn inter simplanimaj proletoj, kiuj neniam vizitas preĝejon, sed kondutas bonkore, paceme k solidareme al siaj samsortanoj.

Tiajn virtojn oni trovas ne nur ĉe homoj, sed ankaŭ ĉe bestoj el kelkaj specoj. Ili do ne rezultas de kateĥizado k lernado el dikaj libroj bibliecaj, sed de natura sento k neceso trudita de la vivo mem.

Oni ja facile povas prezenti al si iun Jesuon, kiu denove per forta mano svingus vipon por peli el la temploj la parazitajn pastrojn k bibliparkerantojn. Estus bela spektaklo, kiun ĝoje rigardus liberpensuloj.

Image k ĝue vidante tiun spektaklon, subite aperis antaŭ mi iu alia k preskaŭ simila. Mi vidis K. Marks, elsaltinte el sia tombo, kiu batis sur la postaĵon al aro da t. n. "marksistoj", pli malpli freŝe bakitaj, k kiuj volis ekskomuniki je lia nomo.

Ha, bubaĉoj, li diris, ĉu tiel vi komprenas mian instruon? Kial vi provas fari el ĝi dogmon? Ĉu do vi nur kapablas papage ripeti, kion mi diris? Estas vera honto, ke vi provas fari el miaj verkoj novan biblion. Vi tute ne estas miaj disĉiploj k mi ne toleros, ke vi pastrumu kun la Komunista Manifesto en la mano k diru, ke ĉi tiu aŭ tiu ne estas "marksisto".
Silentu!... ne ridindigu vin k min per viaj aplombaj asertoj, ke nur vi predikas marksiste. Neniam mi celis starigi novan kvazaŭan religion k ĉefe kun tiaj pastroj, kiaj vi estas. Lernu unue pensi per via propra cerbo. Kaj se okazos, ke studante la nunan socion, vi alvenus al konkludoj eble ne tute samaj kiel la miaj, kiujn mi faris antaŭ multe da jaroj, tiam mi eble konsentos, ke vi nomu vin "marksistoj". Mi lasis al vi ne dogmon, sed nur esplormetodon, dialektikan ilon, kiujn vi ne sukcesis lerni k uzi trafe k ĝuste.
Mi eĉ volas fari publikan konfeson: pento eniris mian konscion ĉe la memoro, ke mi mokis al Prudon pro tio, ke li interesiĝetis pri lingvo internacia. Estas vere, ke tiu aŭtoro ne havis specialan aŭtoritaton por pritrakti la demandon. Almenaŭ pri ĝi li okupiĝetis, dum mi nur scipovis moki... Konsilante al la laboristoj el ĉiuj landoj, ke ili unuiĝu, mi malatentis, ke por tio necesas unue, ke ili interkompreniĝu. Tia malatento estas grava manko, estas ia peko, pro kio mi hodiaŭ pentas.
Por mia senkulpigo mi ja povas diri, ke la verkon de Zamenhof mi ne konis, kiam, antaŭ 83 jaroj, estis publikigata la Komunista Manifesto. Sed hodiaŭ miaj plej aŭtoritataj disĉiploj ankaŭ ignoras la lingvan problemon. Tamen esperanto vivas k estas uzata de relative multaj proletoj. Kio estas pardonebla al mi, tio fariĝas neforigebla morta peko por la nuntempaj "marksistoj", kiuj ne lernas k ne utiligas la artefaritan tutmondan lingvon. Se mi povus mem proprokule vidi, ke proletoj vigle, pasie diskutas inter si dum kongresoj per artefarita lingvo, mi certe atentus tiun gravan fakton k kredeble prikonsiderus diversajn problemojn de iom alia vidpunkto ol mi faris...

Tiel parolis K. Marks. Lia eltomba voĉo forte sonis ĉe miaj oreloj. Mi ĝojis, kiam sarkasme li mokis tiujn homojn, kiuj scipovas nur citi el liaj verkoj, sed ne kapablas el ili ĉerpi ties riĉhavan nutran medolon -- k tamen ne hontas aljuĝi aŭ rifuzi ateston pri "marksismo".

(30-X-1930.)