Preferu agojn ol belsonajn frazojn.

-- Ricevinte Sennaciulo'n, mi tuj serĉas la paĝon sur kiu troviĝas "Inter Ni". Kaj mi demandas min. "Kiun hodiaŭ kritikas, mokas, pikas tiu nekontentigebla E. L.?"

Verdire mi ne ĉiam konsentas kun vi; mi eĉ emas pensi, ke intence vi donas ian paradoksan formon al viaj ĉi tieaj artikoletoj... Almenaŭ mi konfesas, ke aprobantoj k malaprobantoj estas instigataj al pripensado. Kaj pro tio oni multon povas pardoni al vi...

Sed, diable! kial vi kuraĝas kritiki eĉ famulojn kiel H. Barbus? Vi atentu!... Respektu idolojn. Aliel vi riskas malkontentigi k eĉ kolerigi ties adorantojn...

-- Estas fakto, ke mia kritiko kontraŭ la fama aŭtoro de La Fajro venigis al mi kelkajn riproĉajn leterojn. K-doj prenis sur sin la zorgon pledi por la akuzito. La karaj "advokatoj" ne tiom ekscitiĝu! La famo de ilia idolo ja ne estas en danĝero pro mia artikoleto. Se tiel estus, Barbus mem kapablas sin defendi. Ni volonte publikigus lian pravigon. Eĉ se ĝi ne estus verkita en esperanto!...

Per mia kritiketo mi celis nur instigi la K-dojn, ke ili ĉiam prefere ŝatu agojn ol belsonajn frazojn. Agoj ja parolas pli elokvente ol vortoj. Simpla laŭdado al esperanto ne valoras, se la laŭdanto mem scipovas nur... laŭdi.

La sola valora argumento de la "defendantoj" de Barbus estas, ke la famulo ne havis tempon por lerni nian lingvon. Ĉu ili esta certaj pri tio? Ĉu do tiom informitece ili konas lian intiman vivon? Kiel K-do Izgur trovis tempon por lerni esperanton k poste per ĝi eĉ literaturi?

Sed ni supozu, ke la aserto ĝustas. Ĉu tio povus pravigi la fakton, ke en Mondo, la revuo, kiun gvidas Barbus, neniam ĝis nun aperis eĉ plej malgranda noto pri esperanto aŭ pri nia movado?

-- Mi skribis al Barbus pri tio, k scias, ke aliaj K-doj ankaŭ skribis...

-- Mi ĝojas, ke mia kritiketo instigis al tia skribado. Se iun belan tagon aperos en Mondo raporto pri la esperanta movado, nu, tiam eble mi pentos pro mia ne sufiĉa respekto al famuloj -- k gardos tamen la konvinkon, ke la riproĉata "Inter Ni" ne estis senutila...

(11-X-1928.)