La unua devo...

La ĉeestintoj de l' IV-a SAT-kongreso eble ankoraŭ memoras pri ia strangaĵo, okazinta dum unu el la kunsidoj: la SAT-ano *** petis la permeson paroli franclingve por saluti je la nomo de sia instruista organizo.

La kongresestraro konsentis! Tiel nia "SAT-ano" havis la eblon montri sian... franclingvan kapablon!...

Neniam mi povos forgesi la strangan senton, kiu tiam min atakis: naŭzo, ridemo, kolero, mokemo, indigno intermiksiĝe min incitis.

Du jaroj baldaŭ estos forpasintaj de tiu memorinda okazintaĵo, k jen denove mi spertis la saman senton, legante en la n-o 93 de Sennaciulo iun longegan artikolon "speciale" verkitan franclingve de tiu sama K-do. Li estas ja "speciala" SAT-ano; li komplezas verki por nia gazeto, sed nur franclingve, k alia K-do devas esperantigi lian verkaĵon.

Antaŭ du jaroj, oni povus pensi, ke tiu "SAT-ano" estus pli saĝa, se li silentus. Sed oni ankaŭ povis indulgi la novan varbiton kun la espero, ke post la kongreso li diligente lernos la lingvon k fariĝos inda sennaciulo.

Vana espero! Nia franclingvano pagis ja tre akurate la kotizon, enviciĝis inter la "aktivajn" anojn, sed ne ellernis la lingvon...

Ne kun la malica intenco hontigi K-don B... mi pribabilas tiun fakton, sed por elstarigi unu el la kaŭzoj, kiuj malhelpas la rapidan malvolviĝon de nia movado.

Kiam oni ja konstatas, ke klera homo, post du jaroj de SAT-aneco, ne kapablas uzi nian lingvon, oni do ne miru, se multaj lernantoj forlasas la kursojn post kelkaj lecionoj.

Kaj oni gratulu varmege la simplajn laboristojn, kiuj diligente k persiste, post laciga laboro, lernakiras sufiĉan esperanto-scion por paroli k skribi en nia lingvo.

Oni grave erarus, opiniante, ke tiu Brusela "SAT-ano" estas escepto. Ni bedaŭrinde povas konstati similajn faktojn en preskaŭ ĉiuj urboj.

Ni ne sukcesis sufiĉe penetrigi en la cerbon de niaj alpropaganditoj la fortan konvinkon, ke la unua nepra devo de ĉiu internaciisto estas ellernadi la internacian lingvon.

Kiuj forte konsciis pri tio, tiuj ne nur ellernis sed ciutage uzadas esperanton. Ili unue estis konsekvencaj internaciistoj k nun fariĝas pli k pli konsciaj sennaciuloj.

(29-VII-1926.)