Pri Pacismo

Al s-ro Eŭgeno Relgis,
Bukaresto.

Sinjoro,

Vi bonvolis honori min per sendo de la teksto de via enketo pri Pacisma Internacio. Kvankam mi ne estas pacisto, mi tamen volas respondi koncize al via enketo, tial ke ĝi estas sendube bonintenca.

Mi ne estas "pacisto", pro firma mia konvinko, ke ĉiuj organizoj, kiuj difinis al si kiel ĉefan taskon propagandi pripacajn ideojn inter la homoj, havas eraran deirpunkton, ĉar ili ne atakas la verajn kaŭzojn de l' militoj.

La kaŭzoj de l' militoj, laŭ skema maniero, estas duspecaj: 1) ekonomia kaŭzo; 2) psikologia kaŭzo -- k ĉi tiu lasta dependas de la unua; ĝi estas nur, tiel diri, ties rebrilo.

Por malaperigi la unuan k plej gravan kaŭzon de la militoj, necesas ekonomie unuigi nian planedon. La inventistoj, la teknikistoj, la laboristoj -- eĉ la financistoj k militistoj -- ĉiutage laboras, konscie aŭ ne, al tiu unuigo. Edison, Branli, Lindberg, Cepelin ktp. estas unuigantoj k sekve pacigantoj, sed ne "pacistoj".

Ne ekzistos paco, ne povas esti definitiva paco sur nia planedo antaŭ ol estos efektiviĝinta tiu ekonomia unuiĝo. Kaj la finrezulto de tiu procezo nepre kondukas al la malapero de la politikaj landlimoj, al la neniiĝo de la nunaj nacioj k ŝtatoj kiel sendependaj unuoj.

La "pacismaj aspiroj", pri kiuj parolas la teksto de via enketo, la bonaj intencoj de la idealistoj estas senefikaj: la nacioj, la ŝtatoj, pro la fakto, ke ili reprezentas apartajn interesojn, kiuj estas antagonismaj kun aliaj samspecaj interesoj, ĉiam estos kaŭzoj de milito. La paco -- provizora paco -- inter tiuj antagonismoj povas esti nur rezulto de ekvilibro inter fortoj. Tuj kiam rompiĝis tiu ekvilibro profite al iu el tiuj antagonismoj, eksplodas milito por krei novan ekvilibron, same provizoran.

La psikologia kaŭzo, kvankam ĝi estas akcesora, ludas tamen kelkokaze konsiderindan rolon. Malgraŭ la ekonomia konkurado, kiu ekzistis inter Grand-Britio k Germanio, en 1914, ne estus eble forlogi la tutan Eŭropon en sangan frenezon, se la spiritoj ne estus antaŭe saturegataj per edukado specife nacieca, patriotisma, helpe de la Lernejo, de la Eklezio, de la Gazetaro. Ĉiu nacio, ĉiu patrio tre zorge inokulas la spiriton de siaj regatoj per ideologio taŭga por la pluigo de siaj apartaj interesoj. La amo al la nacia sendependeco estas la temo plej favorata de ĉiuj ŝtataj institucioj. Tia edukado kreas latente veran psikan malsanon primilitan. Tion oni povis konstati en akuta stato en 1914, kiam famaj internaciistoj k kontraŭmilitistoj volonte soldatiĝis por batali ĉu kontraŭ la germana imperiismo, ĉu kontraŭ la angla aŭ la rusa...

Iu "Pacisma Internacio", kiu havus tute klaran percepton pri la veraj kaŭzoj de militoj povus sendube multon fari por malfortigi la pusigon de l' patriotisma mikrobo, kiu kaŭzas la psikan malsanon primilitan.

Sed, miascie, ne ekzistas nuntempe "pacisma" organizo, kiu fias al la patrio k al la nacia sendependeco. La pacistoj, ĝenerale, estas bonaj patriotoj, kiuj laŭdas sian nacian kulturon, adoras siajn naciajn kutimojn, sian lingvon, sian kuirarton...

Kaj, cetere, ĉu do nuntempe ne estas konstateble, ke anarkistoj, komunistoj, socialistoj, la kontraŭimperiistoj el ĉiuj landoj, el ĉiuj koloroj k ĉiuj specaĉoj senĉese eldiras flamajn alvokojn al la batalo por la sendependiĝo de tiu aŭ alia "subpremata nacio"?

La ideologio ĉiam malfruas je la faktoj. La scienco k la tekniko revoluciigas la mondon, faras ĝin de tago al tago pli malgranda, sed la homoj eĉ tiuj, kiuj asertas k kredas esti revoluciuloj, daŭrigas esti gvidataj de ideologio, rezultanta de ekonomia stato malaperinta aŭ almenaŭ malaperanta.

-- Nu, vi sendube demandos: "Kion vi mem faras por la paco? Kion vi proponas fari?"

-- Kion mi faras por la paco? Dio mia! ne multon. Miaj rimedoj k kapabloj estas tre malgrandaj. Mi povas almenaŭ aserti, ke mi sukcesis krei al mi spiritostaton, kapablan sen tro da peno adaptiĝi al stato, kiu postulas la malaperon de la "naciaj kulturoj". Kvankam mi estas Normando, mi sentas neniun bedaŭron pro la iom-post-ioma malapero de la dialekto, per kiu mi estis lule dormigata; mi estas preta senbedaŭre vidi la francan lingvon same malaperi k fariĝi morta lingvo kiel la greka k la latina. Sen ia honto, mi konfesas, ke, jam de kelkaj jaroj, mia hejma lingvo ne plu estas la franca, sed artefarita lingvo, kreita de genia homo. Estas per esperanto, ke mi interparolas kun mia kunvivantino (kies gepatra lingvo estas la angla) k kun mia kunlaboranto (germandevena). Per tiu lingvo mi korespondas kun K-doj el pli ol 50 landoj; en esperanto estas eldonata la semajna gazeto Sennaciulo, kiun mi gvidas, k nun per esperanto estas al mi plej facile k agrable esprimi miajn pensojn.

Esperanto estas ankaŭ la sola oficiala lingvo de la anoj de Sennacieca Asocio Tutmonda (1), kiu arigas nuntempe preskaŭ 10.000 membrojn, disŝutitaj sur la tuta terglobo. Per esperanto mi havis eblon esprimi, pli bone ol en franca lingvo, tion mi emas kredi, miajn plej karajn pensojn en modestaj verkoj; ankaŭ per tiu juna, vigla, viva lingvo, plena je ankoraŭ nekonataj riĉoj, mi havis la nedireblan plezuron vesti la penson de Volter (2), tradukante Kandid (3).


(1) Necesas rimarkigi, ke SAT ne havas difinitan politikan programon k sekve, ke ĝiaj anoj ne estas devigataj aprobi la ideojn, kiujn mi eldiras ĉi tie: mi parolas nur je mia propra nomo. Mi aldonas, tamen, ke nia organizo, difininte al si, interalie, kulturan taskon, permesas al siaj organoj esprimi ĉiujn ideojn, kiuj sincere celas la emancipon de l' tutmonda proletaro.

(2) France: Voltaire.

(3) France: Candide.


Mi konfesas, ke tio estas malmulto por la Paco! Tia laboro ne estas brila k liveras nek gloron, nek famon, nek materian profiton. Sed malgraŭ tio mi restas firme konvinkita, ke tiu senfama k modesta tasko pli utilas por detrui la psikologian kaŭzon de militoj ol la pompaj paroladoj k kortuŝaj alvokoj por paco nerealigebla, tiom longe, kiom nia planedo ne estos ekonomie unuigita k kiam la spiritoj restos saturitaj je patriotismo k nacia sendependismo.

Restus por klarigi, kiel mi prezentas al mi laŭ konkreta maniero la procezon pri unueciĝo sur nia terglobo. Tio transirus la kadron de via enketo; mi do limigos min, dirante nur mian esperon: La laborista klaso unuiĝos super la landlimoj, paralele al la starigo de mondtrustoj; ĝi akiros konscion pri sia grandega forto k metos ĝin ekskluzive je la servo de siaj klasaj interesoj -- interesoj, kiuj havas absolute nenion komunan kun naciaj interesoj.

Mi rekomendas la batalon de la ekspluatata klaso kontraŭ la ekspluatantan klason. Tiu batalo havas iafoje perfortajn k sangajn aspektojn. Kaj pro tio mi ne povas esti "pacisto" (4)...


(4) Tiu letero jam aperis en franca, nederlanda k germana lingvoj, sed ĝi aperas unuafoje ĉi tie en esperanto. -- Kompil.


(X-1929.)