La kamentubo

Eminentaj filozofoj asertas, ke regas ordo en la Naturo. Povas esti. Sed por tion konstati, ili sendube metis sur sian nazon okulvitrojn, kiuj tute mankas al mi. Por miaj okuloj fakte estas videbla ĉie ĉirkaŭe nur granda ĥaoso. En la kruda naturo ĉio rezultas de hazardo k de blindaj fortoj. Nur la homo kreas ordon en la mondo. Per lia genio k volo -- jes volo -- riveroj transpontiĝas, vojoj, domoj, ŝipoj, maŝinoj konstruiĝas por difinita celo. La naturo fariĝas la servanto de l' Homo. Kie oni konstatas ordon, tie la homa laboro, la tekniko, la arto triumfas...

La ordo estas artefaritaĵo.

Tiajn pensojn mi cerbumis iun tagon en la Silezia montaro, kie mi ripozis dum kelka tempo post nia IX-a Kongreso. Ĉie en tiu bela regiono montoj k valoj kuŝas senorde, sencele. Verdaj arbaretoj kvazaŭ kapvestas la montojn laŭ plej diversa maniero. Treege fantazias la Naturo...

El post verdaj abioj jen ĉi tie k tie aperas iu alta kamentubo. Ĝi certe malharmonias kun la medio; ĝi difektas la pejzaĝon, elĵetante nigran fumon en la bluan ĉielon. Poetoj k romantikaj turistoj certe tre malbenas la kamentubon.

Al mi ĝi ankaŭ aspektas malbele. Sed mia racio konsilis, ke mi aŭskultu la klarigojn de la kamentubo. Kaj ĝi parolis jene:

Dank' al mi vi povis rapide k relative malkare veni ĉi tien por admiri la pejzaĝon: la fervojo, kiu kondukis vin, ja ne povus ekzisti sen mia helpo; dank' al mi la kamparano tie en la valo, sidanta sur rikoltmaŝino, plenumas sen granda peno taskon, kiu postulis antaŭe ŝviton k egan laciĝon de eble dek laboristoj; dank' al mi vi havas en la poŝo horloĝon, kiu ebligos al vi akuratan rendevuon kun tiu K-do, kiu promesis veni renkonte al vi el relative malproksima urbeto; dank' al mi tiu via K-do posedas biciklon, per kiu li veturas al vi; dank' al mi...

Longe tiel parolis la kamentubo. Mi fine komprenis, ke eĉ dank' al ĝi esperanto povas ekzisti k SAT funkcii.


La kamentubojn posedas la kapitalistoj. Tion ni ja ne devas forgesi. Pro tio la kamentubo povus ankaŭ rakonti, ke dank' al ĝi militmaŝinoj k plej kruelaj mortigiloj fabrikiĝas, homoj senlaboriĝas, mizeriĝas, mortiĝas. Sed tiuj homoj, dank' al la kamentubo, ankaŭ unuiĝas, klaskonsciiĝas k prepariĝas por kapti en siajn manojn la mastrumadon de la tuta produktado. Tiam la kamentuboj ne plu utilos por fari kriman laboron. Kiam regos la socialismo sur la tero, tiam forestos landlimoj k ĉia ekspluatado de la homo kontraŭ la homon. Tiam oni eĉ povas esperi, ke la kamentuboj ne plu difektos la pejzaĝojn. La homa genio estos trovinta la rimedon tiel trafe sklavigi la fortojn de la naturo, ke la maŝinoj funkcios sen fumo k eĉ sen bruo. Jam nun antaŭ miaj okuloj sur la fervojo kuras elektra trajno, kies lokomotivo estas senkamentuba...

Tre elokvente parolis al mi en arbareto el Silezio la kamentubo, kiu difektis la pejzaĝon. Ĝi instruis al mi, ke ĝia ekzisto nepre kondiĉas la starigon de l' socialismo en la mondo. Vane estus esperi, ke sen la scienco, sen la tekniko, sen la homa volo socialismo povas stariĝi k ordo regi en la mondo.

Kie mankas kamentuboj, tie ankaŭ mankas la objektivaj kondiĉoj por la starigo de l' socialismo.

(Hirŝberg, 18-VIII-1929.)