Denove pri la morto de araba SAT-ano

Mi ricevis jenan leteron: "Vi argumentis logike en via artikoleto pri la morto de nia K-do Neĝam Mohamed. Sed vi forgesis tre atentindan punkton. Niaj K-doj el la grupo "Ĉiam antaŭen!" diris, ke la Araboj estas pli ekspluatataj ol la Eŭropanoj. Ĉu vi neas tiun fakton? Kaj se ne, kial vi malatentas ĝin en via rezonado?"

Mi ne neas la fakton k volonte ĝin priparoletos hodiaŭ. Kiel kutime, mi ne eldiros kaprompajn argumentojn. Mi simple rakontos al vi anekdoton.

Kiam mi venis el mia provinco Parizon k provis tie per mia metio akiri vivrimedojn, mi dungiĝis ĉe mastro, kiu okupis nur du metilernantojn. Li tuj ekvidis, ke mi estas malsperta provincano, kiu tute ne konas la kutimojn k labortarifojn de granda urbo. Li bonuzis la okazon por pagi al mi malaltan salajron k eĉ trudi, ke mi laboru, kiel en mia provinco, 12 horojn ĉiutage k plie 6 horojn dimanĉe matene. Tiam mi ne sciis pri ekzisto de sindikatoj, mi eĉ emis kredi, ke la mastro favoras min, bonvolante doni al mi laboron. Kaj tiel dum kelkaj monatoj pasis mia vivo. Iun tagon, ĉe gastejo, mi renkontis aliajn sammetianojn, kiuj demandis min pri mia salajro ktp. Aŭdinte mian respondon, ili insultis min, malbenis k minacis bati en la vizaĝon, tial ke mi laboras por salajro pli malalta ol tiu difinita de la sindikato.

-- Jen tiaj fiprovincanoj venas Parizon k per sia stulto k neorganiziteco ĝenas nian batalon kontraŭ la mastroj. For! for, malbenindaj kamparanaĉoj!...

Kvankam tia akcepto ŝjanis al mi iom kruda mi penis klarigi, ke mi volonte sindikatiĝos k postulos al la mastro la sindikatan tarifon. Tiel okazis k finfine mi akiris la parizan civitanecon, se mi tiel povas diri.

Nu, ĉu estus preferinde, ke mi reiru en mian provincon k tie agitu por ĝia sendependiĝo?...

Ĝenerale la koloniaj laboristoj estas ja pli ekspluatataj ol la laboristoj el la metropolo. Tamen ne per batalo por nacia liberiĝo ili plibonigos sian sorton, sed per unuiĝo kun la sammetianoj el la tuta mondo por liberigi sin el sub la kapitalista ekspluatado. Unuvorte, por proleto la klasbatalo estas la sole racia k profitdona. Kaj se la laboristoj el la metropolo bone komprenos siajn proprajn interesojn, ili klopodos helpi siajn malsamrasajn K-dojn, instigante ilin organiziĝi k klaskonsciiĝi.

La ekspluatantoj tute ne atentas la naciecon de la ekspluatatoj, sed celas nur trovi laborforton por kiel eble malplej alta prezo. Kaj se ie proletoj ne estas postulemaj, sufiĉe bone organizitaj, tia stato reefikas malhelpe alien, kie laboristoj energie klasbatalas.

La tekniko unuecigas la mondon. Bedaŭrinde la spiritostato de la homoj tre malfruas rilate tiun procezon. Anstataŭ rigardi antaŭen, al la Novo, la homoj emas rigardi malantaŭen, al la malnovo. Ili restas apartiĝemaj, tradiciemaj, naciemaj. Laŭ mi, ĉiu agado, kiu celas konservi la malnovan ideologian superstrukturon, estas simple reakcia ...

Sed eble mi eraras, k se homoj anstataŭ klasbatali volas nepre nacibatali, nu, mi ne intencas kontraŭstari al tio. La nacibatalemuloj almenaŭ konsentu, ke mi ne partoprenu en tia kontraŭflua naĝado.

(18-IV-1929.)