Krei al si sennaciecan animon

-- Estas neforigebla fakto, ke mi estas germandevena k parolas la germanan lingvon. Sed estus tute indiferenta al mi, ĉu la francan aŭ alian de kulturita popolo. En mia lingvo estas tiom da delikataĵoj, ke ĝin mi amas pro tio; ĝi donas al mi estetikan ĝuon. Tial, miaopinie, la mondo estus malpli riĉa, se mankus tiuj variigaj diferencoj, kiujn konsistigas la naciaj lingvoj. Esperanto estu do nur la dua lingvo por ĉiuj. Ĉu pro tiu mia starpunkto en tiu demando vi rajtas nomi min naciisto?

-- Konstati fakton, tio pruvas nenion en si mem. Epidemioj, militoj ankaŭ estas faktoj; ĉu tio signifas, ke ni devas fari nenion por ilin forigi? Religiulo ankaŭ amas sian religion k trovas en ĝi multe da "delikataĵoj". Dum la milito, inter miaj frontamikoj estis katolika pastro. Li perdis la kredon je la dia misio de l' eklezio. Tion li konfesis al mi kelkan tempon antaŭ la malmobilizado. Li decidis ne denove survesti sutanon k provi "refari" sian vivon. Li estis tre kulturita, muzikema homo k tre bedaŭris, ke en sia estonta vivmaniero io mankos al li: la pompaj religiaj ceremonioj, kiuj okazas en preĝejoj dum festoj k similaj okazoj. Tiaj aranĝoj ja donis al li grandan estetikan ĝuon. Ĉu pri tio li devus resti en la eklezio?

Laŭ mi, naciisto estas ĉiu, kiu celas konservi naciajn apartaĵojn; ĉiu, kiu ŝatas, flegas k gloras ilin. Ho, mi volonte konsentos, ke la naciismo de nia K-do ne estas atakema k konkerema. Se tiel ĝi estus, oni ja devus nomi ĝin imperiismo. Estus tamen facile argumenti, ke la logika k natura konsekvenco de l' naciismo kondukas al la deziro, ke la tuta mondo profitu el "delikataĵoj", kiujn oni tiom ŝatas...

Oni ja povas konsideri la naciojn kiel eternindaĵojn k klopodi por trovi juran bazon, kiu ebligu inter ili pacajn interrilatojn. Tio estas la internaciisma vidpunkto. Ni ne esploru nun, ĉu la malvolviĝo de la ekonomiaj fortoj, kiuj preparas k trudas la formon de la homaj socioj, permesos tian aranĝon.

Kiam filozofoj parolas pri "historiaj rasoj" (1), pri la "animo de nacioj", mi ne neas tiujn faktojn. Sed la samaj homoj ankaŭ klarigas, kiel naskiĝis k evoluas tiaj rasoj, tiaj animoj. Ili do ne estas io eterna, neŝanĝebla. La tutmondaj trustoj, la tutmonda trafiko, la senfadena telefonio k. s. artefaritaĵoj kreas iom post iom la objektivajn kondiĉojn, kiuj ebligas la naskiĝon de sennacieca animo. En la estontaj generacioj supozeble pli k pli malvolviĝos la teknika menso malprofite al la mistika aŭ religieca. En Naciismo mi akcentis, ke la ideoj k sentoj postvivas longe la kaŭzojn k objektivajn kondiĉojn, kiuj naskis ilin. Sed la homoj, kiuj konscias pri tio k volas fari pioniran laboron, devas jam nun senĉese penadi liberiĝi el tiuj ideoj, kiuj tenas nin spirite ligitaj al la pasinto. Iel ni devas obei la konsilon de la filozofo Niĉe: penadi sin mem levadi super sian propran kapon. Neniu aliiĝo, neniu progreso estus ebla, se pioniroj senĉese ne penadus en tian direkton.


(1) Je biologia vidpunkto puraj rasoj ne plu ekzistas jam delonge en la t. n. civilizitaj popoloj.


Parolante pri edukado k kulturo en SAT, mi ĉiam pensis pri tiu pionira laboro. Per esperanto oni povas prave celi la kreon de sennacieca animo. Nia artefarita lingvo povas fariĝi tiom riĉa k delikata, ke neniu bedaŭros la morton de la nacilingvaj delikataĵoj. Kiu konscie k obstine celas al tio, tiu estas sennaciisto; kiu male deziras konservi la naciajn apartaĵojn, tiu estas naciisto, eĉ se li ne deziras, ke lia nacio estu super ĉio.

(20-XI-1930.)