Viduloj povas sin direkti aliel ol blinduloj

Iu K-do skribis: "Via sennaciismo estas eble ĝusta teorie, sed taktike ĝi estas ne aprobinda. Laboristaj partioj neniel povus akiri influon sur la amasojn, starante ĉe tia vidpunkto. En la nacie subpremataj landoj, la proletoj k mizeruloj firme kredas, ke ilian malbonan situacion kaŭzas la konkerintoj. Ili proprokule vidas reprezentantojn de la subpremanta nacio, k tiel ilia malamo trovas konkretan objekton. En Irlando, ekzemple, Konoli (Conoly) ĉiam diris: "Ni liberiĝu el la brita jugo por konstati, ke la kapitalismo estas la malamiko -- ne la brita nacio."

Gvidantoj de partioj havas kiel ĉefan celon kapti la regadon en siajn manojn, k sekve ni bone komprenas, ke ili ne tro volas kontraŭstari al la antaŭjuĝoj de la amasoj.

Sed SAT difinis al si alian taskon. Ĝi celas eduki; ĝi klopodas, ke ĝiaj membroj inter si ignoru la naciojn, tial estas tute logike, ke ni kutimiĝu prikonsideri problemojn je propra vidpunkto. Neniam ni proponis al nesamlingvanoj nian taktikon; ni nur celas montri, ke jam laboristaj esperantistoj staras ĉe la supro de la alta monto, al kiu sin direktas la Laboristaro.

Ni ja tro bone scias, ke la historian procezon ne gvidas la racio. La antaŭenirado de la homaro tre ofte okazas zigzage, palpe, blinde. Sed ĉu viduloj devas sekvi la saman vojon kiel blinduloj? Pli precize: ĉu sennaciistoj devas ankaŭ oferi sian vivon en bataloj por nacia liberiĝo, se ili jam konvinkiĝis, ke tio estas nur trompa iluzio? Ĉu patriotoj ne sufiĉas por fari tiun eksperimenton?

Ĉar la grandega plimulto da homoj estas movata de la sentoj k antaŭjuĝoj, ne estas mirige, ke la homara evoluo okazas en sangaj bataloj. Sed kiu konas la rektan direkton, tiu ne erarvagas tra dornoplenaj, malrektaj vojoj. Sennaciisto, kiu ne deziras sin mortigi, provas preterpasi la interpuŝiĝojn, kie diversspecaj naciistoj batalas inter si. Sed ĉu decas, ke saĝulo kondutu kiel frenezulo, se okaze li troviĝas en frenezulejo?

Iu kontraŭvole, akcidente mortas en milito. Aliu memvole oferas sian vivon en tiu sama milito. Ni ne samigu la du okazojn.

(26-VII-1928.)