Sennaciismo je praktika vidpunkto

Pridiskuti ĉu la tuta mondo sennaciiĝos post pli malpli longa tempo -- post unu aŭ du jarcentoj -- tio povas havi nur spekulativan intereson. Sed la proletoj, kies vivo estas ĉiutage minacata de la naciisma politiko, devas prikonsideri la demandon je tute aktuala vidpunkto.

Tion ni provu fari, ekrigardante al la nunaj problemoj, kiujn ĉiutage priparolas la ĵurnaloj el la tutmondo. Ekzemple, la usona imperiismo estas nun same vigle atakata en la gazetoj de revoluciaj partioj, kiel en tiuj de la naciistaj, eksterusonaj partioj.

Ĉu tio ne estas iom stranga?

La problemo povas esti starigata jene: ĉu la usona imperiismo iom post iom englutos la malfortajn ŝtatojn, kiuj najbaras ĝin; ĉu ĝia ekpansia potenco senĉese disvastiĝos? Unuvorte, ĉu Usono finfine superregos la tutan amerikan kontinenton, de la markolo Bering, norde, ĝis la terpinto Horn, sude?

Kaj ĉu tio estas indiferenta aŭ ne por la laborista klaso? Ĉu ĉi lasta devas batali, militi por defendi la "sendependecon" de la ŝtatetoj, kiuj provas tra la tuta kontinento evoluigi, ĉiu aparte, nacian burĝaron, k konsekvence naciecan ideologion?

Por vidi pli konkrete la problemon, ni ekrigardu malantaŭen, ĝis la mezo de l' lasta jarcento. Ni vidas, ke Usono milite forprenis de Meksikio vastan regionon, kiu konsistigas nun la ŝtatojn Teksas, Arizona, Nov-Meksikio k Kalifornio. Kaj post kiam Usono venkis Hispanion k forigis tute ĝian regadon el Ameriko, la usona imperiismo antaŭeniras pli rapide al la sudo. En 1903 ĝi kaptas la kanalon de Panama k larĝan zonon ĉirkaŭ ĝi per dispartigo de Kolombio. Poste okazas intertrakto kun la respubliko de Nikaragvo en 1915, per kiu Usono akiras la superregadon sur la financoj de tiu ŝtateto k la ekskluzivan privilegion konstrui kanalon tra la istmo de Nikaragvo.

Necesas ankaŭ mencii, ke per diversaj financaj intertraktoj Usono fakte superregas la respublikojn de Haiti k de Santo-Domingo.

Kaj nun la longdaŭra konflikto, pli k pli akriĝanta, inter Usono k Meksikio alvenigas nin al la aktuala punkto de l' giganta problemo. Ĉu la Meksikia Laboristaro havas intereson defendi "sian" landon kontraŭ la usona imperiismo? Ĉu la viv- k laborkondiĉoj de la laboristoj el la ŝtatoj formitaj el la terpartoj jam "rabitaj" el Meksikio de Usono estas pli- aŭ malpli bonaj ol tiuj de la meksikiaj laboristoj?

Por respondi tute precize al ĉi lasta demando necesus posedi informojn, kiuj tute mankas al ni. En Meksikio k en la menciitaj ŝtatoj estas bedaŭrinde neniu SAT-ano, k eĉ se estus tie kelkaj, ili eble ankaŭ preferus priparoladi politikajn okazintaĵojn, ol informi pri siaj vivkondiĉoj.

Ni emas tamen pensi, ke ne ekzistas granda diferenco inter la sorto de la laboristoj usone regataj k tiu de la laboristoj meksikie regataj.

Almenaŭ ni scias, ke en Meksikio kreiĝas nun nacia burĝaro, nacia kapitalo, kiu provas liberiĝi je la fremda kapitalo. Kaj, sekve, por la meksikia Proletaro la demando estas jena: ĉu estas saĝe, ke ĝi preferu esti ekspluatata per fremda kapitalo aŭ nur per la nacia?

Se ekzistus en Meksikio sennaciistoj, certe ili tiele prezentus al si la demandon. Kaj ili same certe respondus: ni ne konsentas helpi al la enlanda, nun kreiĝanta burĝaro, por defendi ĝiajn profitojn kontraŭ la atakoj de la usona kapitalo; ni pretas partopreni nur unu batalon: la klasbatalon; ĉiu alia batalo estas nur trompo k mensogo; ni deklaras laŭte nian deziron unuiĝi kun la usonaj laboristoj por klasbatali, por forigi ĉian ekspluatadon k ĉiujn landlimojn -- k nian malkonsenton militi nacie kontraŭ niaj usonaj samklasanoj.

Jes ja tiele parolus sennaciistoj

Nun ni demandas: ĉu same parolas ĝenerale la gvidantoj de la laboristaj partioj? Ĉu estas vera la diro de tiuj, kiuj asertas, ke ĉiu revoluciulo estas ankaŭ sennaciisto, ke tute ne necesas priparoli k instrui sennaciismon?

Povas esti, ke la sennaciisma ideologio ne havas ŝancon kapti la spiriton de la amaso. Povas esti, ke ni vidos, same kiel en 1914, ankoraŭ kelkfoje la popolamasojn lasi sin peli en patriotajn buĉadojn. Ni ja scias kiom forta estas la nacieca ideologio, kiom indiferentas la Laboristaro pri nia kulturmovado, kiom malmulte da internaciistoj konsentas ellerni esperanton. Sed ĝuste pro tio ni opinias, ke la SAT-anoj devas sin gardi, devas ĉiarimede provi eviti la partoprenadon en naciecaj militoj. Kaj pro tio ili unue devas ĉiam prikonsideri ĉiujn aktualajn problemojn je la sennaciisma vidpunkto, por ne lasi sin trompi kiel la amaso.

Ne necesas esti profeto por ekvidi, ke la internaciistoj trovos ankoraŭ belajn pretekstojn por pravigi la partoprenadon de la proletoj en la venonatj militoj naciecaj. Ni ankoraŭ ne forgesis, ke en 1914 la francaj internaciistoj emfazis, ke la Laboristaro havas intereson defendi la demokration kontraŭ la germanaj aŭtokratio k militarismo. Kaj la germanaj internaciistoj argumentis, ke la socialistaro devas defendi la kulturon kontraŭ la carismo ktp. Oni ne dubu, ke morgaŭ samaj mistifikaĵoj povos ankaŭ efiki por trompi la simplan popolon.

Se SAT sukcesos atingi, ke, ĉe la venonta milito, ĝiaj anoj estu malpli facile trompeblaj ol la aliaj proletoj, nu, nia Asocio estos bone plenuminta sian edukan taskon.

Sed, mi ripetas, necesegas por tio, ke ni kutimiĝu pli k pli konsideri ĉiujn faktojn, ĉiujn okazontaĵojn, je sennaciisma vidpunkto.

(5-II-1927.)