Ne dum la domo forbrulas

-- "Sennaciismo k kontraŭŝovinismo samsignifas", estas dirite en la protokolo de la V-a Kongreso.

Mirige k strange!...

Se mi ĉeestus la Kongreson, akre tian opinion mi rebatus. Kaj estas ja strange, ke vi mem ĉe tia diro ne eksaltis por ĝin plej energie kontraŭdiri k senkompate vipi la herezulon...

Tiel alparolis min juna, simpatia entuziasmulo. Kun riproĉa mieno k insista tono li atendis mian respondon. Kaj tiam mi sentis min kvazaŭ akuzato antaŭ juĝisto.

-- Iel pravas via indigno, respondis mi. Tamen bonvolu kvietiĝi k kompreneme aŭskulti.

Ĉu do vi ne devis mem ofte prokrasti taskojn, tial ke aliaj ŝajnis al vi pli urĝe plenumendaj? Kion vi opinius pri iu, kiu akvumus salatojn en sia ĝardeno, dum lia domo forbrulas? Kredeble, vi pensus, ke tiu persono estas tute malsaĝa.

Nu, ĉe la V-a, la ĉefa, la urĝa tasko konsistis el tio, ke necesis fari ĉion eblan por konservi k plifortigi la necesan unuecon en SAT. Ĉio cetera ŝajnis al mi tiam malatentinda k ne tuj zorgenda. Temis ja forigi la kaŭzojn de interdisputo, por ke la spirita atmosfero de la Kongreso ebligu finfinan interkonsenton, unuanimecon. Tiel okazis. Kaj jen kial via iel prava riproĉo ne ŝajnas meriti seriozan konsideron.

Mi parolu al vi tute sincere k malkaŝe. Ĉu do estas tre grava la fakto, ke SAT-anoj povas havi eraran komprenon pri la signifo de la termino sennaciismo? Ne, tute ne gravas la afero. Kontraŭe. Ne malplaĉas al mi, ke sinceraj laboristoj, kiuj ne cerbumis longe pri la celo k taskoj de SAT, povas opinii, ke sennaciismo estas nur ia kontraŭŝovinisma koncepto. Nia organizo ne devas esti ia sekto el teoriuloj, kutimantaj analizi la signifon de ĉiu termino; ĝi devas resti malferma al ĉiuj sensecepte esperantistoj, starantaj sur la klasbatala kampo.

Mi ja scias, ke patriotismo k kontraŭŝovinismo povas bone akordiĝi. Sed, mi ripetas, ne gravas se esperantista laboristo eraras pri la signifo de vortoj. Sufiĉas, ke, por apliki esperanton, la SAT-aparato devigu lin agadi en sennacieca kadro.

Tie kuŝas la gravaĵo. La cetero estas nur akcesoraĵo.

Sekve, estu certa, ke mi ne sidus trankvile k mute, se la parolo de nia nure kontraŭŝovinista K-do riskus aliigi la strukturon sennaciecan de nia organizo...

(1-XI-1925.)