Venis anarkisto...

-- Ĉu do vi fariĝis spirita sklavo, doktrina kredemulo...?

Tiel kun riproĉema tono alparolis min iu anarkisto, kiun de longe mi konas kiel sinceran k sindoneman K-don.

-- Diru, mi petas, kial vi min vipas per tia demando, mi respondis.

Kaj tiam estiĝis vigla diskutado, el kiu ties esencon mi raportu ĉi-tie.

-- En la novembra n-ro de Sennacieca Revuo, vi provis pravigi la sennaciismon je marksisma vidpunkto. Ĉu do vi ĉesus defendi tiun ideon, se ĝi ne akordiĝus kun la marksismo?...

-- Mi atendis vin, ho! kara demandanto. Skribante mian artikolon mi jam antaŭaŭdis vian voĉon. Mi estas do preparita por respondi.

Diris Tolstoj pri Evangelio: "Tio ne estas vera, tial ke ĝi estas evangelia diro; sed Evangelio estas vera, tial ke ĝi diris tion."

Tiasence mi prijuĝas la marksismon, kiu estas kvazaŭ evangelio por la Proletaro. Kaj sekve mia prudento ordonas al mi obei la decidojn de la Partio, kiu, laŭ mia kompreno, plej ĝuste klarigas la penson de Karlo Marks.

-- Ho! ĉesu, ĉesu, mi petas; mi ne venis al vi por aŭdi apologion pri Marks... Mi deziras nur ekscii, ĉu vi ĉesos defendi la sennaciismon se okaze "via" Partio malaprobus ĝin.

-- Stranga demando.

-- Ĉu stranga, kiam oni scias, ke la prezidanto de Komintern primokis esperantismon.

-- Mi tuj rimarkigu, ke esperantismo k sennaciismo ne estas du samsignifaj vortoj. Ĉu do, kiel iaj kontraŭuloj de SAT, vi volas identigi ilin?

-- Ne, tute ne... Sed rimarku, viavice, ke sennaciismo ne estus defendebla, se ne ekzistus mondlingvo. Sekve, tial ke Zinovjev primokis la mondlingvanojn, konsekvence nia sennaciismo estas ankaŭ primokata.

-- Logike vi argumentas. Sed vi forgesas, ke nur Komintern, kongresanta, povas decidi pri tiaspecaj demandoj. Zinovjev eldiris simple sian personan opinion, k neniel lia diro devigas komunistojn konsideri ĝin kiel decidon de Komintern.

Fakte, ĝis nun, neniam la mondlingva problemo estis serioze pristudata de niaj oficialaj rondoj. Kaj ĝuste pro tio mi konsideras kiel mian komunistan devon klopodi k batali por ke nia plej alta Instanco aŭskultu nian voĉon k solvu tiun problemon.

Mi do petas vin, ke antaŭ ol direkti al mi vian demandon, vi atendu ĝis Komintern estos per kongresa decido deklarinta, ke estas malpermesate al komunistoj uzi k propagandi esperanton; ke male ili devas ĉiaokaze defendi sian gepatran lingvon, k konsekvence sian patrio; unuvorte ĝis Komintern klarigos la dirojn de Marks, kvazaŭ la katolika Eklezio klarigas tiujn de Jesuo...

-- Via ironia respondo ne kontentigas min. Por ĝin rebati sufiĉas diri, ke ĝuste la komunistgvidantoj en Germanio identigas la interesojn de l' Proletaro kun tiuj de la nacio; ili diras, kiel la naciistoj, ke: "la Germanoj devas liberigi sian landon el sub la fremda jugo."

Ĉu do fakte tio ne estas malaprobo al la sennaciismo?

-- Bone, mi gratulas vin pro via lasta demando. Antaŭ momento vi demandis, kian sintenadon mi havos... se okazus ia decido. Nun vi parolas pri konkreta fakto. Trafe! Nur starante sur tia firma bazo oni povas utile diskuti.

Bonvolu rimarki, ke estas ĉiam necese distingi inter teorio k praktiko; inter celo k taktiko. Por atingi iun celon ne estas ĉiam eble sekvi rektan vojon; estas iafoje necese zigzagi, halti, eĉ malantaŭeniri. Pro taktikaj motivoj povas esti necese fari kompromisojn. Generalo ne rajtas lasi perei sian armeon por obei strategian principon, se montriĝas dum la batalo, ke ĝi ne estas aplikebla en iu neantaŭvidata okazo. Tiel agas, laŭ mia kompreno, la Germana Komunista Partio.

Sed ne malatentu, ke nur la G. K. P. povas kun ŝajna pravo esti riproĉata pri kompromiso. En tia okazo, la Franca Komunista Partio, aprobante la starpunkton de sia fratpartio, povas esti nur konsiderata kiel naciperfida. Sekve, taktiko kiu ŝajnas nacieca rilate al la G. K. P., estas nekontraŭdireble sennacieca rilate al la F. K. P.

Nur metafizikuloj povas postuli, ke ĉiam k ĉie oni devas apliki rigore difinitajn principojn.

-- Tiuj viaj argumentoj ŝajnas al mi tro subtilaj. Mi eĉ opinias, ke ili povas esti konfuzaj por la SAT-anaro. Almenaŭ ni, anarkistoj, neniam konsentos partopreni agadon naciece aspektantan.

-- Estus viaflanke pli prudente paroli nur je via propra nomo: vi ja ne devas forgesi, ke dum la milito Kropotkin k aliaj eminentaj anarkistoj konsilis partopreni la militon "kontraŭ la germana militismo" k sekve profite al la franca...

-- Ja, kompreneble, mi parolas nur je mia propra nomo. La anarkistoj ne agnoskas partian disciplinon; ili obeeme ne sekvas "estrojn".

-- Mi ne scias, k ĝuste tie kuŝas la punkto, kie disigas komunistoj k anarkistoj. Ambaŭ estas samcelanoj; ambaŭ deziras forigi la ŝtatregadon k celas plej grandan liberon por la individuo.

-- Ho! pri tio mi dubas...

-- Vi dubas! Aŭskultu do, kion diris Lenin mem: "La forigo de l' ŝtatregado estas la celo, kiun ĉiuj socialistoj, Marks unuavice, alcelis..." Ni estas certe samcelanoj, se ne samvojirantoj.

-- Mi ne intencas hodiaŭ diskuti kun vi pri la plej irinda vojo. Mi deziras nur ekscii, ĉu vi restas firme preta altenteni la standardon de l' sennaciismo.

-- Kial do vi timas? Ĉu vi rimarkis ĉe mi ian ajn emon forlasi nian idean ligilon? Mi ne estas tiom malsaĝa forlasi tion, kio faras la forton de SAT.

Mi restas konvinkita, ke nia sennaciismo estas plene adekvata al la komunismo; sed mi ankaŭ opinias, ke estus tute maltrafe apliki la taktikon de politika partio en SAT -- k inverse. Nia organizo devas esti aparato, kiun ĉiuj samcelanoj uzu por la profito de sia partio aŭ sindikato. Se la anarkistoj uzas pli bone k pli ofte la aparaton ol la komunistoj, ĉi-lastaj ne povos riproĉi -- same estu, se la komunistoj montriĝos pli agemaj.

-- Nu, mi penos por ke la anarkistoj ne estu superotaj...

-- Bonan ŝancon. Tio ne spitas min; la komunismo ne domaĝos pro via agemo, k profitos esperanto...

(1-1924.)