Forto de ideoj

Oni povas pli malpli kontentige klarigi al si la naskiĝon de ideoj per la materialisma filozofio. Ilia evoluado k la fakto, ke ili postvivas la kaŭzojn, kiuj naskis ilin, ŝajnas al mi malpli facile klarigebla. Kial ekzistas malsamaj religioj en samaj loko, tempo, vivkondiĉoj k cirkonstancoj?

Farante tiun demandon, mi pensas pri la mahometanoj k hinduoj en Hindio. La unuaj ja mortigas bovinojn por manĝi ilin k la duaj, kiuj konsideras sanktaj tiujn laktodonantajn bestojn, kelkfoje... mortigas mahometanojn ĝuste pro ilia mortigemo al bovinoj...

La ideoj estas grandaj fortoj. Kiam homoj mortas k mortigas por konservi sian naciecon, sian lingvon, sian apartan vivmanieron k. s., ilin instigas al tio ideoj. Se la marksismo fariĝus nova religio tiom altirpova por la laboristaj amasoj, ke ĝi kolektus ilin milionope en ĉiuj landoj, la socialismo povus eble esti konstruata eĉ se la historia materialismo ne estas senmanke fundamentita.

Kiam komunisto-laboristo k socialisto-laboristo interbatalas, ilin instigas ideoj. Ĉe tia konstato oni iafoje volus detrui la ideojn. Neeble. La homo estas animalo, kiu havas ideojn. Por detrui ideojn oni devas detrui la cerbojn, kiuj entenas ilin.

Sola solvo al tia problemo estas, ke la homoj akiru ĝustan komprenon pri la relativa valoro de ideoj k ne konsentu morti aŭ mortigi pro ili.

Sed kiam laboristoj batalas por akiri pli bonajn labor- k vivkondiĉojn, tiam ili ne batalas pro ideoj. Pli alta salajro, pli mallonga labortempo -- tio estas konkretaĵo. La klasbatalo estas fakto, ne ia ideologio.

En la Ajnŝtejna (Einstein-a) epoko la relativismo eniris eĉ la kampon de la t. n. ekzaktaj sciencoj. Ĉu ne estas dezirinde, ke ĝi ankaŭ eniru en SAT? Mi opinias, ke jes. Kaj se tiel okazos, la kamaradeca kunlaborado inter SAT-anoj kun malsamaj politikaj konvinkoj, sed samaj interesoj, povas funkcii glate aŭ almenaŭ sen tro fortaj interpuŝiĝoj.

Tiel estu!...

(15-VIII-1930.)