Dubemo

-- La fakto, ke sur la paĝoj de Sennaciulo aperis multaj artikoloj, laŭdantaj Sovetion, ne estas sufiĉa; ni volas koni la opinion de la gvidanto de nia gazeto pri la "kvinjara Plano". Via silento tiurilate ŝajnas al ni suspektinda...

Tiel skribis al mi lastatempe iu K-do el Polio. Li eĉ aldonis kelkajn malafablajn vortojn, kiuj celis esti ofendaj. Sed... ies aproboj povas ofendi, alies malaproboj laŭdi.

Se ofendite, mi povus tute ne rompi mian "suspektindan" silenton... Prefere, aŭskultu mian tre humilan konfeson: ĝis nun mi ne sukcesis akiri firman opinion pri la "Kvinjara Plano". Ĉiutage mi sentas pri tiu problemo la pezan ŝarĝon el dubo, Kia malagrabla sento estas dubi! Kiom pli komforte estas kredi! Kaj tiu konstato bone klarigas, kial estas en la mondo tiom da kreduloj -- diversspecaj.

Ĉu Stalin pravas, asertante, ke oni povas konstrui socialismon en unu sola lando? Ĉu Trocki malpravas en sia mala opinio? Mi vane legis diversajn tezojn, farĉitajn per amaso da nombroj k citoj el Marks k Lenin, sed mia mallarĝa cerbo ne kapablis dece gastigi la legaĵon. Cetere mi ne estas fakulo en ekonomio. Mi do rezignis daŭre porti la ŝarĝon el dubo pri tiu demando.

Almenaŭ mi ne dubas, ke la eksperimento nun farata en Sovetio estas grandioza k meritas ĉies subtenon. Por ke la eksperimento estu konkludiga, necesas, ke ĝi okazu en normalaj kondiĉoj. Aliel la dubo povus resti eterna. Se kapitalistaj ŝtatoj atakus Sovetion, se kontraŭrevoluciuloj sabotus (intence fuŝus) la eksperimenton en la lando mem, estas evidente, ke malsukceso en tiaj kondiĉoj ne havus konkludigan valoron. Ĉiu sekve havas intereson fari ĉion eblan por faciligi la taskon de la eksperimentantoj.

Tia estas pri la demando mia vidpunkto k ĝi klarigas, kial mi rifuzas artikolojn tiutemajn, kies signifo estas negativa k povus havi kiel rezulton ĝeni la eksperimenton.

Aliflanke ĉiu devas scii, ke en Sovetio regas partio, kiu estas sekcio el la III-a Internacio. Laŭ la decidoj de ĉiuj niaj kongresoj, SAT ne devas enmiksiĝi en la interna vivo de l' diversaj partioj. Ni do ne povas permesi, ke oni diskutu, ĉu la Sovetia Sekcio de la III-a Internacio bone aŭ malbone mastrumas siajn proprajn aferojn. Tute ne utilas demandi, ĉu mi kredas aŭ ne kredas, ke la socialismo povas esti konstruata en unu sola lando. Mi volas stari antaŭ tiu demando kiel sciencisto antaŭ sia retorto: fari ĉion eblan por ke la eksperimento estu sukcesa -- almenaŭ konkludiga.

Dume mi dubas. Kaj tiu mia dubo neniel povas malhelpi la grandiozan sukcesindan planon. Mi plie dubas, ke kredantoj povas esti la plej bonaj helpantoj en la eksperimentado. Kredo iel blindigas k malhelpas esti sufiĉe atenta, por ke ĉio funkciu normale k laŭcele.

Mi ŝatus, ke la dubemo estu SAT-aneca virto, -- sed kompreneble ne deviga...

(25-IX-1930.)