Kio estas animo?

-- Ĉu homoj havas animon?

-- Vi maltrafe starigas la demandon. Diru: ĉu ĉiuj homoj havas animon?

-- Ne ŝercu! la demando estas grava...

-- Mi parolas tute serioze k konsentas kun vi, ke la temo malpostulas ŝercon. Necesas unue interkonsenti pri la difino de l' termino. Kion vi komprenas per la vorto animo?

-- Mi komprenas ion nematerian, kio ekzistas en si, sendepende de la korpo al kiu ĝi donas vivon; mi komprenas ion, kio estas senmorta.

-- Ha! ha! estas vi la ŝerculo. Neniam fizikisto povis konstati la ekziston de io nemateria. Vi tute fantazias. Se mi konsentus kun via difino, mi nepre aldirus, ke ĉiuj homoj estas senanimaj.

Laŭ mi, animo estas ia stato de delikate sentanta, alte pensanta homo, stato, kiu rezultas el materiaj movoj, okazantaj en la korpo, en la cerbo. Animo estas agregato de ideoj k sentoj.

Oni kelkfoje parolas pri "grandanimaj" homoj. Tio signifas, ke ekzistas aliaj, kiuj havas malgrandan animon. Estas do eble prezenti al si homojn, kies animo estas tiom eta, ke fakte ili povas esti konsiderataj kiel senanimuloj. Ili apenaŭ pensas, apenaŭ sentas, se oni faras escepton pri iliaj deziroj al satigo de korpaj bezonoj. Ankaŭ bestoj eĉ plantoj sentas tiujn bezonojn; ili tamen ne pensas k sekve ne havas animon. Pli precize: ilia pens- k sentaparato estas tiom elementa, ke ĝia funkciado ne povas produkti animon.

Estas senanimaj homoj, kiuj tamen scipovas legi; sed ili englutas legaĵon kvazaŭ supon. Se malbonas la supo ribelas la stomako; sed se la legaĵo estas malvera, ne ĉiam protestas la cerbo. Kaj se la legaĵo estas saĝoplena, ne ĉiam pro tio saĝiĝas la senanima homo.

Senanimuloj ordinare rilatas indiferente ĉu al belo, ĉu al saĝo, ĉu al honesto. Same kiel por blindulo koloroj ne ekzistas.

Homoj senanimaj povas ankaŭ kelkrilate ne esti malinteligentaj: kelkaj eĉ kapablas kapti la unuan lokon liberan en omnibuso, aŭ ie la unuan rangon...

Vi denove pensas, ke mi ŝercas, se mi diros, ke homoj ne ĉiam havas animon. Tamen tio estas fakto: dum profunda dormado, dum ebriiĝo aŭ similaj statoj senanimiĝas la homo. Tiam kvazaŭ mallumas en la cerbo.

Kolektivo povas ankaŭ havi aŭ ne havi animon. Kiam nur egoistaj, instinktaj motivoj instigas la anojn de iu ajn societo; kiam mankas ĉe ili originala pensado; kiam ili papage ripetas gurditajn "verojn", tiam la afero prosperi ne povas. Ĝi nur vegetas k sin direktas al kadukiĝo.

La SAT-anoj devas tre atenti, tre zorgi, ke ilia organizo ne fariĝu ia Senanima Asocio Tutmonda...

(16-V-1929.)