Edukejo, ne agitejo

Kiam mi asertas, ke en nia eduk-kulturcela organizo devas regi tolerema k eĉ dubema spirito, ne sekvas el tio, ke devas esti same en partio aŭ sindikato, kiuj estas batalorganizoj. Kiam oni partoprenas batalon, tiam diskutado k toleremo estas malutilaj.

Kompari ne estas pruvi. Sed komparo helpas kelkfoje klarigi, komprenigi demandon. Mi do faru komparon.

Estas milito. Ĉe la stabo teknikistoj, fakuloj studas por starigi la plej taŭgan planon, la plej bonan taktikon, unuvorte por decidi pri la plej trafaj rimedoj por akiri la venkon. Ĉu la decido farota estos la plej bona principe? Neniu povas tion aserti. Bonaj argumentoj ekzistas por pravigi kontraŭajn tezojn. Povas eĉ okazi, ke la alprenota plano ne estos la plej bona. Tamen ĉiuj fakuloj konsentas, ke kiam temos apliki la planon, ĉia diskuto pri ĝi estus malutila.

Per severa aplikado de ne tute bona plano oni eĉ povas iafoje akiri venkon, k per malsevera aplikado de bona plano malvenko povas rezulti.

En la kadro de SAT, la anoj de diversaj laboristaj organizoj, inter si konkurantaj, devas troviĝi en la spiritostato de stabanoj, kiuj esploras pri la plej bonaj rimedoj por akiri la venkon. Agante en sia partio aŭ sindikato, ili devas esti en la spiritostato de militantoj, kiuj celas nur apliki difinitan planon, difinitan taktikon por venki la malamikon.

En nia esperanta asocio ni ĉiuj lernu, esploru, komparu la tezojn, la taktikojn, la metodojn. Kaj kiu alvenis al la konkludo, ke la anarkista metodo estas la plej trafa, tiu provu apliki ĝin en sia anarkista rondo; kiu akiris la konvinkon, ke la komunista taktiko estas la plej ĝusta, tiu obeu la disciplinon de sia partio. Same agu la socialisto aŭ sindikatisto.

SAT estu edukejo, ne agitejo.

Politika agitado estas ia batalo, k sekve la gvidprincipoj de SAT tie ne taŭgas; sed ankaŭ ne taŭgas la agiteca spiritostato en nia esperanta organizo tutmonda.

Kiu ne kapablas fari tian diferencon inter la du movadoj, tiu ne estas konscia SAT-ano k ne kapablas labori trafe por nia afero.

(1-XI-1928.)