Ateistoj estas tre malmultaj

-- Ciu SAT-ano devas esti ateisto, devas malkonfesi dion kaj ĉion religiecan.

-- Persone mi emus aplaŭdi al tiu rigora postulo. Tamen, ĝia apliko kondukus al la eksigo de 95 % el la nunaj anoj...

-- !!??

-- Vi miras. Aŭskultu, kara samopiniano. Unue ni ne devas forgesi, ke famaj filozofoj ankoraŭ nuntempe disputas pri ekzisto aŭ ne-ekzisto de dio. Jen iu starigis 12 pruvojn kontraŭ la kredo je dio! Sed aliu respondis per starigo de 14 pruvoj favoraj al la diisma tezo. Ni do modeste konfesu, ke la demando staras ekster nia kompetento...

Lastatempe K-do Saklatvala, la sola komunista deputito en Britio, sciigis per bele presita karto el luksa papero al siaj konatoj, ke liaj du knabinoj ĵus estis konfirmitaj en la religio de l' Parsioj (Zoroastranoj). Tia ceremonio konsistas en ŝmirado sur la vizaĝon per malseka faruno. Nu, ni supozu, ke tiu bone konata k flama revoluciano estus SAT-ano. Ĉu do ni devus eksigi lin?...

Iuj asertas, ke la kulto, kiun oni ĝenerale havas por kadavroj, estas plej evidenta pruvo de religieco ĉe la kultantoj. Ĉu ni sekve devus eksigi la K-dojn el Sovetio, kiuj enbalzamigis la kadavron de Lenin k starigis por ĝi maŭzoleon?

Jen vidu: tuta kunvenantaro ekstaras k demetas la ĉapelon ĉe kantado de "Internacio". Ĉu tio ne estas religieca gesto?...

Nu, mi ekvidas, ĉe via fingro oran ringon! Se vi konsentus aŭskulti, k se ni havus tempon, mi povus per bonaj argumentoj pruvi, ke tio estas restaĵo de religio, k sekve, ke vin mem oni ankaŭ devus eksigi el SAT...

Kredu min, estas jam tre grava fakto, ke oni povas en Sennaciulo priparoli tute senĝene tiujn demandojn. Se ni starigus dense plektitan barilon ĉe la enirejo de SAT, estas timinde, ke nia organizo baldaŭ fariĝus malgranda sekto, sen agadkapablo, sen edukpovo -- sen vivrajto...

SAT devas esti edukejo. Kaj por trafe eduki necesas kompari la ideojn, la programojn, la taktikojn...

Ni ne postulu, ke ĉiu SAT-ano malkonfesu ĉion religiecan. Ni kontentiĝu per pli modesta postulo: ĉiaj ajn dogmanoj ne rajtu eniri la SAT-edukejon -- k tie ni zorgu, ke la dogmemuloj ne regu. Ni ne samigu edukejon kun dresejo...

Kiuj kredas, ke ili estas posedantoj de la tuta vero, tiuj ja ne povas edukiĝi. Edukiĝo ne povas akordiĝi kun idea ŝtoniĝo. Kaj ni ne opiniu, ke nur en la eklezioj troviĝas kreduloj, t. e. homoj kun ŝtoniĝintaj ideoj...

(21-VI-1928.)