Subjektivaj kaŭzoj de la sukceso de SAT

Neniu dubas nun pri la reala, kreskanta forto de nia movado. Estus tute senutile insisti pri tiu fakto. Prefere ni provu difini k montri kaŭzojn de la sukceso de SAT.

Laborismo

La unua estas, ke la aktivaj SAT-anoj estas klaskonsciaj laboristoj, kiuj kuraĝe, senlace laboradis k senĉese penadis ne lasi sin trompi per brilaj manifestadoj, kies efiko estas ĉiam efemera. Ili ĉiam penis laŭeble forigi el nia movado la dandismon, kiu infektas la neŭtralan movadon. La gvidantoj ja ĉiam alvokis al metoda, modesta, senfanfarona laboro.

Ni ja scias, ke la laboro ne estas peno, sed male plezuro, kiam ĝi estas farata memvole kun la konscio, ke oni laboras por la komuna bono k ne por iu rabema mastro.

En la libera laboro kuŝas eble la fundamento de l' moralo, tial mi ne timas paroli pri la laborismo de SAT. En ĝi kuŝas vera forto k necesa kondiĉo de daŭra sukceso.

Praktikismo

La libera laboro estas ja per si mem kvazaŭ idealo. Sed necesas, ke la penado havu aprobindan k difinitan celon. Oni povas prezenti al si homon, laborantan k ŝvitantan, k kies penado estus tamen tute sen ia bona rezulto por la socio.

La laborismo de la SAT-anoj estas gvidata de praktikismo. Ili ĉiam penadas uzadi praktike esperanton por siaj klasaj celoj; ili firme konscias, ke la lingvo per si mem ne havas ian ajn atentindan valoron, se ĝi ne estas aplikata praktike.

Ne ĉiam estas eble uzadi praktike la lingvon, sed tial ke la tuta kvinjara ekzisto de SAT celis tian uzadon, oni rajtas akcenti pri la praktikismo de nia Asocio.

Liberismo

Esperanto havas signifon nur per tutmonda uzado: tial SAT ĉiam celis atingi, ke ĝi havu anojn en kiel eble plej da lokoj el ĉiuj mondpartoj.

Sed tre diversaj estas la kondiĉoj en la mondo. Estus do tute ne saĝe, se oni celus starigi precizajn regulojn, aplikendajn ĉie same. Necesis lasi grandan liberon, sufiĉan elaston k neprecizon en la Statuto de SAT. La vivo, la sperto devas ĉiutage instrui k montri, kio taŭgas aŭ ne. De supre faritaj decidoj k leĝoj plej ofte fiaskas, tial ke ili ne ĉiam kongruas kun la realo.

Liberismo karakterizas nian organizon, k ĝi ebligis ties atingitan sukceson.

Idealismo

La legantoj bonvolu rimarki, ke ĉi-punkto venas nur laste, kvazaŭ konkludo, k ne kiel prologo.

Idealismo estas nur revo, metafizikaĵo, se ĝi, laŭ la signifo mem de l' vorto, malatentas la realon, la krudajn faktojn. Sed mi opinias, ke la celado al perfekto estas ankaŭ fakto, ke ĝi kuŝas en la koro k menso de ĉiu normale evoluinta k kulturita homo. Sekve ni ne devas malatenti tiun senpezan forton, kiu movigas multajn homojn. Kaj tian celadon al perfekto mi nomas la SAT-idealismo.

Nia Asocio devas ja esti iom saturita je tiaspeca idealismo: idealismo ne malligite de la realo, sed male sin apoganta sur ĝin por atingi kiel eble plej alten.

Nia idealo estas la sennaciismo -- ĝi estas ia anticipo, k prezentas al si ŝtupon, kiun certe atingos la socio en sia senhalta evoluado -- pro la senĉesa malvolviĝado de la Scienco k Tekniko.

Kiel eble plej koncize mi provis montri subjektivajn kaŭzojn de la ĝisnuna sukceso de SAT. Tiuj kaŭzoj restu vivaj: ili estas necesaj por la estonta kreskado k prospero de nia kvinjara Asocio.

(26-VIII-1926.)