Neŭtralismo – Neŭtraluloj

"La veraĵoj vivas k mortas; eternaj ili ne estas", diras Henriko Ibsen en sia dramo: "La Malamiko de l' Popolo". Veron entenas tiu paradoksa diro – kiam el matematika kampo oni ĝin transportas en la vivon, kie ĉio estas en senĉesa modifiĝo. Konsekvence, kiu volas orientadi iun ajn movadon, tiu devas ĉiam prikonsideri la faktojn en ilia rilato kun la direkto sekvenda.

En la komenca periodo de la poresperanta propagando estis nepre necese, ke ĉiaj esperantistoj kvazaŭ faske kuniĝu por montri al la rutinema k skeptika publiko, ke artefarita lingvo plene taŭgas por tutmonda interkompreniĝo. Pravaj estis la pastroj k framasonoj, la anarkistoj k policistoj, kiuj neŭtrale kuniĝis por enfaktigi sian komunan ideon.

Tia sintenado estis la tiutempa veraĵo.

Nuntempe jam estas farita la pruvo, ke esperanto plene taŭgas por skriba k buŝa interrilatado inter plej diversdevenaj personoj. Hodiaŭ nur neinformitoj povas ankoraŭ dubi pri tio, kion eĉ famaj lingvistoj devis konfesi.

Temas nun penetrigi en la vivon la uzadon de esperanto. Ĉu do por tiu tasko ankoraŭ taŭgas la malnova organiz-principo de la esperantistoj? Ne, senhezite mi respondas. La praktika utiligo de nia lingvo povas esti nur fakeca: komercistoj uzu esperanton por siaj negocaj profitoj; policistoj por policaj celoj k same revoluciuloj por revoluciaj interesoj. Tio estas tute natura k logika. Kaj se tia agadmetodo estos ĝenerale k inteligente farata, nedubeble la tuta esperanta movado ricevos fortan antaŭenpuŝon.

Tamen iuj esperantistoj ĉagrenas, kiam ili konstatas, ke la "kara lingvo" estas uzata por kontraŭbatali ilian propran idealon. Patriotoj plendas, ke "sennaciuloj" uzas esperanton cele al spirita sennaciigo de la homoj. – Kiom abomeninde! Aliparte revoluciuloj koleras, vidante, ke per internacia lingvo oni predikas konservativismon k tradiciismon.

Tiu spiritstato devenas de malĝusta kompreno, rilate la signifon de esperanto.

Pretekste neŭtralismon kreiĝis speciala spiritstato. Enirinte Esperantion la t. n. neŭtralaj esperantistoj opinias, ke oni devas rezigni je ĉia politika, religia aŭ filozofia tendencoj. Inter tiuj "samideanoj" naskiĝis ia lingva patriotismo, – kiu, kiel ĉiu ajn patriotismo, tendencas al ia "sankta unuiĝo". Tie riĉuloj k malriĉuloj vivas pace, ĉar la lastaj konsentas duonmalsati por grasigi la unuajn. Tio ne estas simpla metaforo. Sufiĉas observi tion, kio okazas en la t. n. neŭtralaj grupoj por plene konvinkiĝi, ke tio estas fakto. Tie ĉiu esperantisto, ĉu revoluciulo, ĉu "bona patrioto", pagas kotizon. Ĉu por propagandi senescepte en ĉiuj medioj? Tute ne. La propagandiloj estas tiele verkataj, ke ili estas varbpovaj nur en konservativaj rondoj. Sekve la propagando en revoluciaj medioj malsanas dum ĝi sufiĉe bonfartas alie.

Plie la neŭtraluloj bojkotas per silento ĉion, kio povus kompromiti esperanton en la okuloj de konservativuloj. Ekzemple, ĉiuj neŭtralaj gazetoj silentis pri la majstra artikolo de R. Rolan, publikigita en Sennacieca Revuo. Sed se iu oficialulo, iu episkopo aŭ simila "eminentulo" elparolis kelke da vortoj favoraj al nia lingvo, tiaokaze ĉiuj neŭtralaj gazetoj bruadas.

El tio ĉu ni ne pravas, konkludante, ke tiaj neŭtraluloj fakte estas nur hipokritaj partianoj?

Pri tia ŝajna neŭtralismo mi jam de longe kriis laŭte: ĝi estu for! Hodiaŭ mi diras, ke nur ni, SAT-anoj, estas k povas esti sinceraj neŭtraluloj. Ni tiaj estas, tial ke ni konsideras esperanton kiel ilon, kiun iu ajn uzu por siaj apartaj celoj. Plie ni estas firme konvinkitaj, ke tia ilo kunportas mortigpovon kontraŭ la nure naciajn kulturojn.

En batalo oni ĝojas, vidante la kontraŭulojn fari malprudentaĵon. Tial ni ĝojas, kiam ni vidas naciistojn propagandi esperanton. Ni sincere deziras al ilia propagando plenan sukceson.

Samkiel la provincaj dialektoj estas neniigitaj, kiel kulturlingvoj, same okazos pri la naciaj lingvoj, kiam esperanto estos ĝenerale uzata sur la tutmondo. Formalaperos la nacia patriotismo, samkiel malaperis la triba k provinca patriotismoj. Al tiu malaperigado ni konscie laboradas, k nenial ni volus malhelpi tiujn, kiuj senkonscie laboras kun ni. Pro tio ni do povas sincere esti neŭtralaj.

Forpasis la tempo, kiam estis necese, ke ĉiaj esperantistoj unuiĝu. Hodiaŭ, kiuj rekomendegas tiun unuiĝon, tiuj estas ĉu blindaj adorantoj de mortinta veraĵo, ĉu estremaj personoj dezirantaj ordoni al grandnombra ŝafaro.

For, for la malnoviĝintan neŭtralismon! Vivu la hodiaŭa, la vera, la SAT-aneca!

(III-1923.)