Esperanto estas la plej malfacile ellernebla lingvo

Diri, ke esperanto estas facile ellernebla, estas gravega eraro. Mi asertas, ke ĝi estas pli malfacila ol iu ajn alia lingvo.

– Paradokso!... Absurdo!...

– Eble, sed almenaŭ bonvolu atente pripensi jenon: unu el la ĉefaj trajtoj de l' artefarita lingvo estas ĝia logikeco. Sed en preskaŭ ĉiuj niaj faroj ni agas nelogike. Ni obeas kutimojn, tradicion, morojn, leĝojn, kiuj havas nenion komunan kun logiko.

Tiu nelogikeco reflektiĝas en la naciaj naturaj lingvoj, kiujn ni jam akiris senlerne ĉe la brusto de nia patrino. Tute nature ni uzas nelogikajn esprimmanierojn. Kaj se ni lernas fremdan nacian lingvon, ni trovas en ĝi similajn nelogikaĵojn, kiel tiajn ekzistantajn en nia gepatra. Tial nia spirito troviĝas kvazaŭ en konata regiono k alkutimiĝas.

Sed esperanto devigas nin senĉese obei logikon, se ni volas paroli korekte k ne nur pli malpli kompreneble. Tia penado al stila logikeco en esperanto estas kontraŭnatura, malfacila k sekve neniam absolute sukcesa.

Neniam mi, vi, ni ĉiuj, kapablos tute perfekte uzadi esperanton. Kapablus fari tion nur ĝisostaj sennaciuloj, t. e. homoj nun ne ekzistantaj.

Ni do konsciu pri niaj mankoj. Estas la unua kondiĉo atentenda, se ni volas almenaŭ progresi sur la vojo al nia mensa sennacieciĝo.

Konsekvence, ne diru al viaj lernantoj, ke nia lingvo estas facile ellernebla. Diru prefere, ke ĝia daŭra, senĉesa lernado estas nepre necesa helpilo por nia mensa liberiĝo, por nia propra memkulturo. Diru, ke oni tre facile k rapide povas interkompreniĝi per esperanto, sed ke necesas multaj jaroj nur por ekvidi, ke nuntempe neniu homo funde scipovas la artefaritan lingvon.

Esperanto, la sennacieca lingvo, estas ankoraŭ nun en vindo. Ĝi firme k nature povas malvolviĝi nur kiam ekzistos sennacieca popolo.

Malproksima la celo. Sed ne laciĝos la pioniroj.

(10-VI-1926.)