... Vivantigi Esperanton

En la priesperanta raporto akceptita de la Ligo de Nacioj oni povas legi pri milionoj da lernolibroj jam disvenditaj en la mondo.

Nu, ni komparu la nombron de veraj praktikantoj de esperanto kun tiu de lernolibroaĉetintoj.

Nur abonantoj de esperante redaktataj gazetoj indas esti konsiderataj kiel praktikantoj de la lingvo. Sciante, ke la plej legataj eliras apenaŭ dekmilekzemplere, oni tuj povas ekvidi, kiom sensignifa estas la rezulto de la ĝisnuna propagando.

Kiel klarigi tiun bedaŭrindan konstaton?

Multaj personsoj lernis esperanton nur pro modo, pro ia dandismo. Neniam ili konsciis pri la gravo de la mondlingva afero. Forpasis la modo, aŭ pro ia kaŭzo ili plu ne okupiĝis pri la afero.

La plejmulto el la aĉetintoj de lernolibroj ne ĝisfunde lernis la lingvon. – "Ĝi estas tiel facile lernebla!" diras la troigemuloj, – k pri tio ne trovas ian ĝuon en legado de esperantaj tekstoj. Tiuj baldaŭ ĉesis interesiĝi pri la movado.

Internaciistoj lernis esperanton, ĉar ili opiniis, ke internacia lingvo estas internaciigilo. Sed ne trovante okazon apliki praktike sian scion, ili ankaŭ forlasis niajn vicojn.

La ridinda, fireligieca spirito, kiu antaŭmilite ĉiam prezidis en esperantaj manifestacioj, forpelis kelkajn revoluciulojn, kiuj ne voli partopreni en movado aspektanta kiel kvazaŭa "Salvarmeo".

Aliaj kaŭzoj ekzistas, kiuj ankaŭ povus respondi al la ĉi-supre starigita demando.

Kia ajn estas la tialoj, kiuj malhelpis la enplantiĝon de esperanto en la vivo, oni ne povas malatenti la fakton, ke, malgraŭ disvendado de milionoj da lernoliberoj, la nombro de veraj praktikantoj estas ankoraŭ tre malgranda.

Tamen, nur praktikantoj de lingvo igas ĝin vivanta: Latinon ĉiutage k devige lernas milionoj da studentoj en la tuta mondo. Spite tio latino restas nur mortinta lingvo, tial ke ĝi ne estas uzata en la praktiko.

Ni do unue devas plene konscii pri la nepra neceso de ofta uzado de esperanto, por eliri, almenaŭ spirite, el la kadro de nia nacio, – cele al tutmonda kulturo. Ni devas ĝisfunde lernadi nian lingvon por ĝui ĝian spiriton k ĝin vivantigi per novaj esprimmanieroj.

Uzi esperanton, ne farante gramatikajn erarojn estas nur akcesoraĵo. Kio gravas, tio estas encerbigi, enmensigi la geniecon de la racia esprimilo, kiun kreis Zamenhof.

Kaj precipe ĉiuj SAT-anoj devas lerte penadi por ke nia organizo ebligu al ĉiuj materialan utiligadon de esperanto.

La ĝisnuna preskaŭ nur varba propagando similis la mitologian barelon de la Danaidinoj. Oni varbis, varbadis, sed la varbitoj nur transpasis la senfundan esperantan movadon.

Mi esperas, ke fine ĉiuj seriozuloj atentos pri la faktoj; komprenos, ke nia afero estos solida nur kiam la aĉetintoj de gramatikoj ne forlasos esperanton post kelka tempo, sed enviciĝos en SAT por utiligi sian lernan akiraĵon.

Al ĉiuj varbitoj ni komprenigu, ke ili kuntrenas naciecan heredaĵon, kiun necesas forĵeti per kiel eble plej ofta uzado de sennacieca lingvo kun ĉiulandaj samcelanoj. Esperanto estu en niaj manoj trafa edukilo, kiu igos nin indaj mondcivitanoj.

Tiele ĝi fariĝos vere vivanta lingvo, kiu kreos mondkulturon, sennaciecan spiriton, – k helpos al la ruinigo de la landlimoj; al la forigo de la haladza patriotismo mortiga.

(XII-1922.)