Tri semajnoj en Rusio (1)


(1) Ĉi tio estas ekstrakto el longa raporto pri vojaĝo, kiun en 1922 faris la aŭtoro al Moskvo, por enketi pri la laboroj de iu studkomisiono, kiu fakte estis nur intrigo, lerte aranĝita de idistoj. Tiun vojaĝon li devis fari, tial ke la Moskvaj komunistaj esperantisoj entreprenis nenion por senmaskigi la intrigon.

La tuta raportaro cetere indas esti represata, sed ni devas limigi la amplekson de la libro k pri tio elprenis nur tion, kio interesas esperantistojn. – Kompilanto.


Ĉe la sidejo de Komintern

– Kiom da tempo vi intencas resti ĉi-tie? demandis min K-do Dorjo (Doriot), la sekretario de Internacia Junularo Komunista, Franco, kiun mi havis okazon renkonti ĉe la hotelo "Lux".

– Proksimume tri semajnojn.

– Nu, vi prudente agos, ne prokrastante pri viaj klopodoj. Oni ne kutimas rapidi ĉi-tie. Plie, neniam estas eble scii, kiam oni povos forveturi ...

Mi do decidis tuj iri al la sidejo de Komintern. Dorjo indikis al mi la vojon, faris desegnon sur paperpeco, k, provizumite per tiu plano, mi iris.

Sen tro granda peno mi trafis la lokon. Sur placo, ne malproksime de l' Kremlo, staras granda konstruo sur kies fasado oni povas legi kvarlingve la faman frazon: "Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu".

Mi aliris la enirejon. Tie du deĵorantaj soldatoj malpermesis, ke mi eniru. Unu eldiris kelke da vortoj de mi nekomprenataj k gestis al apuda pordo. Mi iris tien, eniris k ekvidis sinjorinojn, sidantajn antaŭ giĉetoj. Mute mi montris mian legitimaĵon, skribis la nomon de la K-do, kiun mi deziris viziti, k ricevis slipon kun kiu mi reiris al la soldatoj. Tiam ili permesis, ke mi eniru. En tiu okazo nur gestoj utilis kiel interkomprenilo.

La de mi vizitoto forestis. Dum unu horo mi sidis en antaŭĉambro, k fine fraŭlino germanlingve komprenigis min, ke mi revenu je la dua posttagmeze. Mi do foriris. Survoje al la hotelo mi havis ŝancon renkonti denove Dorjo, kiu venis ankaŭ viziti la sidejon. Klariginte pri mia maltrafo li konsentis akompani min k prezenti al K-do Rakoŝi, la sekretario de Ekzekutiva Komitato de Komintern.

Ne tre akceptema estis Rakoŝi. Li alparolis min jene:

– Ha, vi estas K-do Lanti! Vian mandaton mi vidis; ĝi ne valoras por ni. Vian organizon ni ne konas. Ĉu ĝi estas komunista? Ĉu vi konas ĉi tie esperantistajn komunistojn? Cetere ni ne povas okupiĝi pri esperanto. Ni havas tro da aliaj prizorgendaj taskoj, multe pli gravaj k urĝaj. Mi ne komprenas, ke vi venis ĉi-tien el Parizo pro tia motivo. Vi elturniĝu kiel vi povos. Komintern ne povas pagi por turistoj ...

Iom bolis mia sango. Kaj sektone mi respondis al Rakoŝi:

– Nu, ĉu do vi supozas, ke mi intencis gastigi min de Komintern? Neniel. Mi kutimas kontraŭe elspezi por la komunismo k tute ne vivas per la komunismo. Vi malpravas fari tian supozon koncerne min. Mi pagos el mia propra poŝo por mia ĉi tiea restado. Sed regulan mandaton mi havas k nepre devas plenumi la al mi konfiditan mision.

Se la mondlingva afero estas por vi bagatelaĵo, nu, mi prave-malprave, kiel internaciisto, konsideras ĝin gravega. Homo kiel Romen Rolan ankaŭ asertas, ke la internaciistoj estas tute malpravaj malatentante tiun aferon ...

– Ho, R. Rolan, literaturisto, ne komunisto, intermetis Rakoŝi kun malŝatema rideto.

– Se pri tiu temo ankaŭ valoras nur opinio de komunistoj, mi do citu al vi la nomon de Henriko Barbus, kiu, kvankam literaturisto, estas komunisto. Li ankaŭ opinias, ke internacia lingvo estas nepre necesa por ke vivu vera Internacio, ne Internacio el poliglotaj ĉefoj.

– Ĉu vere H. Barbus interesiĝas pri tiu demando? iom mire demandis Rakoŝi.

Tiam mi prezentis al li ekzempleron de la lernolibro eldonita de Federacio de revoluciaj esperantistoj franclingvaj, por kiu Barbus verkis antaŭparolon. Rakoŝi trarigardis la libron kaj diris:

– Bonvolu sidiĝi.

De tiu momento la tono de nia interparolado iom dolĉiĝis. Mi klarigis pri nia movado, montris la cirkuleron de l' franca ministro Berar, kiu malpermesas la instruadon de esperanto en la publikaj lernejoj ... Post dudekminuta interparolado, Rakoŝi konfesis, ke eble nia agado povos utili la komunismon, sed konkludis, ke nun Komintern ne povas okupiĝi pri la demando.

Tiam mi respondis, ke tute ne estas mia intenco tedi la komunistajn gvidantojn per antaŭtempaj postuloj. Tia ne estas mia misio. Mi nur venis por esplori la laborojn de la Studkomisiono por alpreno de helpa lingvo en la III-a Internacio, kiu estis starigata dum la II-a Kongreso. Mi devas ekscii ĉu la komunistoj povas prave konsideri tiun entreprenon kiel seriozan k indan je atento de ĉiuj komunistaj mondlingvanoj. Kaj mi aldonis, ke kvankam mi estas esperantisto, mi estas preta propagandi k instrui iun ajn lingvon oficiale alprenitan de Komintern.

Aŭdante la vortojn: "laboroj de la studkomisiono", Rakoŝi ridetis k tiam diris kion mi jam resume raportis en la oktobra n-ro de Sennacieca Revuo. Li aldonis, ke neniu rajtas sin apogi sur la aŭtoritato de Komintern por propagandi iun ajn internacian lingvon.

Restis al mi nur peti oficialan ateston pri tiu deklaro por esti plenuminta mian mision. Senhezite Rakoŝi liveris al mi la dokumenton, kies orginalan franclingvan tekston niaj legantoj jam konas (2) ...


(2)

Ekzekutiva Komitato de l' Komunista Internacio.
N-ro 1455.

Moskvo, 14 aŭgusto 1922.

K-do E. Lanti, delegito de la esperanta organizo "SAT", kun aprobo de l' Internacia Sekretariejo de l' Komunista Partio Franca, veninte Moskvon, celante enketi pri la laboroj de la Studa komisiono por alpreno de helpa lingvo en la III-a Internacio, estas oficiale informata, ke tiu komisiono estas jam likvidita k ke la Komunista Internacio alprenis nenian decidon pri adopto ĉu de esperanto, ĉu de ido.

Sekretario de E. K. de K. I.
Rakoŝi.

Ni represas tiun tekston ne nur tial ke ĝi havas gravan valoron k signifon, sed ankaŭ pro tio, ke iu "historiisto" pri mondlingvo, en verko antaŭ ne tre longe aperinta, opiniis utile por si prisilenti tiun fakton, kiu efektive iel vangofrapas lin. – Kompil.