Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Orsinger : Francis Bacon - la pentristo de l’ intensa estaĵo
puce Orsinger : Kiel Japanio influis la impresionistojn (Pri japanismo)
puce Orsinger : Pentri sian socian apartigon
puce Pikaso kaj la milito en Gernika
puce Spitzweg - Bidermajra honestulo kaj revoluciulo

Spitzweg - Bidermajra honestulo kaj revoluciulo

felietonotraduko pri la 200-a naskiĝtago de la pentristo, poeto kaj apotekisto


Ankaŭ, se li ne skandas versojn, sed nur kraketigas pulon : „La povra poeto“ faris grandan karieron. Tiu ĉi provlabaro por akiri submajstrecon – kaj ĝis nun certe lia plej fama bildo – estas nekredeble, sed vere, estis rifuzita de la Bavara Arta Unuiĝo en la jaro 1839, ĉar ĝi validis kiel atako kontraŭ la nobla poeta idealo de la romantikaj tempokunuloj. Sed nun oni arĝentigas ĝin. Je la ducenta naskiĝtago de la pentristo la federacia ministerio pri financoj de Germanio stampigas dek-eŭro-memormoneron kun la motivo de la naiva germana poeto, kiu varmigas sin kun sia pinta ĉapo en la lito.

Tiel ili ĉiuj ŝajne estas, la kapricaj herooj de tiu bidermajra honestulo inter la germanaj pentristoj : kompatindaj pro sia soleco, priridetindaj pro sia groteskeco, ŝatindaj pro la sindediĉo al siaj splenoj. Egale, ĉu estas la „Amiko de kaktoj“, ĉu „La eterna fianĉulo“, ĉu „La librovermulo“, ĉiam ili movas samtempe la koron kaj la ridomuskolojn. Tio faris el Spitzweg (1808 – 1885) unu el la plej ŝatataj pentristoj de Germanio : Ĉiuj pensas, ke ili scias lin. Sed multaj subtaksas lin kiel nuran sendentan idiliiston.

Sed li tute ne estas sendenta, kvankam liaj bildoj ofte aspektas bidermajraj. Eĉ la trabfakaĵaj gablaj trankvilaĵoj de la „Ĝenata rendevuo“ trompas, kiel pruvas tion la malplenigo de la pispoto. La motivo memoras pri la amara Germanio-eposo de Henriko Heine kaj pri la sarkasmaj karikaturoj de Vilhelmo Buŝ. Spitzweg, kvankam li estis aŭtodidakto, frekventis la lernejon de la francaj satiristoj. Ilian malicon kaj akrecon li mildigis nur per la kolora lumo de Jan Vermeer.

Propre la komercista filo el la bavara Unterpfaffenhofen estis sur la plej bona vojo en bone prizorgatan burĝecon, kiam li, post la morto de sia patro en la jaro 1833, interŝanĝis la apotekistan pistujon kun la peniko. De la interezoj li povintus vivi sen zorgoj, se tiam ne estus estinta la ĥolero, kiu interalie transmondigis lian kolegon Eduard Schleich.

Spitzweg, laŭ naturo timema, fuĝis, kio kondukis lin al Londono kaj Parizo, al Vieno, Prago, Dresdeno kaj Frankfurto. Lia hipokondrio troviĝis en stranga kontrasto al lia forto, kun tridek kilogramojn peza pentristosako li migris tra la Alpoj. Amiko Schleich komence vojaĝis kun li kaj pli proksimigis la amatoron al la pentrado de pejzaĝoj, tiel kiel aliaj pentristo-amikoj anstataŭis por li la art-akademion. La kompleta verkaro de Spitzweg el 14 mil pentraĵoj kaj preskaŭ 5 mil desegnaĵoj entenas pli da pejzaĝaj bildoj ol ĝenraj surscenigoj, kvankam la lastaj famigis lin.

Ekde la jaro 1844 li laboris en Munkeno kiel ilustraĵisto por la „Flugantaj folioj“, respublika batalkomunikilo. En la revolucia jaro 1848 li aliĝis kiel muskedisto al la artista korpuso de volontuloj. Sed la revolucio malsukcesis kaj la pentristo vojaĝis al Francio, kie li alproprigis al si en la vilaĝo Barbizon ĉe la artistoj la spateladon - kaj kolorpunktan teknikon de la fruaj impresionistoj – longe antaŭ ol la nova maniero fariĝis konata en Germanio.

Spitzweg akiris ĝeneralan akcepton, laste per bildoj en la formato de cigaredoskatolo. En la jaro 1868 li fariĝis honora membro de la akademio de Munkeno, en 1879 la internacia ekspozicio en la vitropalaco de Munkeno montris liajn bildojn apud la verkoj de la francoj Corot, Courbet kaj Manet. Tamen li loĝis plu en mansardo, ĉar li vendis maltro da bildoj. En la jaro 1885 li mortis sepdeksep-jara je apopleksio.

Nun liaj verkoj jam por milionprezoj estas aŭkciataj. Kaj artŝtelistoj ne plu povus kaŝe vendi ilin, ĉar ĉiu infano konas la geniulon.

trad. Dorothea & Hans-Georg Kaiser el la felietono de FAZ



Ligo : Hans-Georg Kaiser : Povra poeto (rimpoemo)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio