Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Grayling : Aŭtuna promeno al la tombo de Karl Marx sur la tombejo Highgate en Londono
puce Levi : Pri tielnomata eraro de Marks
puce Sagot-Duvauroux pri senpageco
puce Thorsen : Pensoj ĉe tombo

Grayling : Aŭtuna promeno al la tombo de Karl Marx sur la tombejo Highgate en Londono

artikolotraduko

Estis malfrua varma aŭtuno en Anglio. La folioj ankoraŭ pendis je la arboj sur la Highgate-tombejo en la nordo de Londono, kiam mi fine de oktobro revizitis la tombon de Karl Marx. La homoj promenantaj inter la tomboj aŭ haltantaj por admiri la monumenton de Marx, ankoraŭ tiam surhavis somerajn vestojn.


Lia monumento eĉ el la foro estas unika : kun tiu giganta kapo sur griza soklo el belaspekte ĉizita ŝtono. Tiu portas en supra kvarono la orajn literojn, „Workers of the lands, unite !“ Sube sur la postamento legeblas la famaj vortoj : „The philosophers have only interpreted the world in various ways – the point however is to change it.“ Eble estis antaŭ dudek jaroj, ke mi estis laste ĉi tie, sed ŝajne tie kuŝis plu la sama freŝa kaj floranta bukedo da floroj.j Kaj la herboj post la malalta ferbarilo ĉirkaŭanta la monumenton, estis laŭorde falĉitaj. La adeptoj, tiel ŝajnis, ankoraŭ zorgas sin pri ĉio.

Inter la enskriboj vertikale estas enmetita viktorina tomboplato el marmoro ; ĝi sciigas, ke ĉi tie kuŝas la edzino de Marx, Jenny de Vestfalio kaj ilia komuna filino Eleanor tiel kiel pliaj membroj de la familio. La tomboplato devenas de la origina tombejo en la okcidenta parto de Highgate-tombejo.


La monumento mem estis starigita nur en la jaro 1956 en la orienta parto de la tombejo. Stranga tempmomento, se oni pripensas, ke la „malvarma milito“ ĝuste tiam plifridiĝis kaj ke Britlando havis konservativan registaron. Eble tio tamen diras ion pri la brita karaktero, ke ambaŭ faktoj ne ŝanĝis la konvinkon, ke Marx kiel granda pensulo kaj mondohistoria persono meritas rekonon – kaj estas laŭmezure, ke ĝi ricevas la rekonon en lando, kiu bonvenigis lin en la ekzilo, lando, en kiu li pasigis pli ol duonon de sia vivo kaj kie li kreis sian plej grandan verkon.

Disdonite, ĉirkaŭ la monumento kuŝas la tomboj de kelkaj komunistoj kaj marksistoj el diversaj landoj, kiuj volis esti entombigitaj apud li. Al tio apartenasYusuf Dadoo de la sudafrika komunista partio aŭ Saadi Ali de la iraka, same kiel la maldekstra angla komentisto kaj malkaŝa ĵurnalistoPaul Foot. Ofte aperas la vorto „comrade“, kamarado, sur tiuj proksime situantaj tombŝtonoj. Marx dormas je la pinto de la propra politburoo de la mortuloj kaj lia busto rigardas tiel rigide trans la ceterajn tombojn, kvazaŭ li volus sekurigi en eterneco la ĝustan linion en la pensoj de la mortintoj.

La plej multaj tomboj estas abunde surkreskitaj de hederoj kaj rubusoj. Plantoj, la tempo kaj la vetero faris la enskribojn preskaŭ nelegeblaj. La tomboj mem ŝajnas ŝanceliĝi supren- malsupren kaj kunŝoviĝi, kliniĝi en intermiksiĝo aŭ sinki en la molan teron – ĉi tie oni fosis jam tro ofte. Tiel la tombejo kun sia sovaĝkreskaĵo kaj la pelmelo de la tomboj similas al la ruinoj en la tajlanda ĝangalo. La ununuraj tomboj, kiuj klare ekkoneblas plu, estas tiuj je la vastaj pacemaj aleoj, kiuj krucas la tombejon. La monumento de Marx troviĝas ĉe vojkurbiĝo, tiel ke oni povas ekkoni ĝin sufiĉe klare el du direktoj.

Kaj ĉiam staras homoj antaŭ ĝi. Preterpasantoj haltas, legas kaj miras, sed ne restas tiom longe, kiom la pilgrimantoj aŭ pilgrimantaj grupoj de tempo al temp aperantaj, kiuj ekscitite babilas en ĉiaj lingvoj kaj lasas foti sin sub la cerbumemaj brovoj kaj la abunda barbo de la profeto.

Apenaŭ iu perceptas, ke la situo de la monumento konscie estas elektita en la proksimo de alia pensulo, kiu dum ties tempo same validis kiel revolucia kaj multinflua, sed nun de la publiko estas tute forgesita, tiel, ke eĉ ne unu el la vizitantoj de Marx retroturnas sin por rigardi la altajn literojn sur la granda transa monumento, kiuj sur la alia flanko de la vojo anoncas la nomon de la viro : Herbert Spencer, tiu teoriisto, kiu transigis la ideojn de la evolucio al la socio, moralo kaj politiko kaj – kreis en libro pri biologio la esprimon „survival of the fittest“. La transvivo de la plej kapablaj.

Efektive la filozofio de Spencer establis konkuradon al la koncepto de Marx, per tio, ke ĝi ofertis kompletan kaj kontentigan penskonstruon al tiuj tempkunuloj, kiuj perdis pro la progresoj de la scienca evoluo, precipe pro la biologia evolucia teorio, sian kredon.

Spencer provis montri, ke la humaneco povas esti perfektigata per natursciencaj ekkonoj. Ĉe tio li preferis, se temas pri la evolucio, Lamarkon rilate al Darvino. Sed se koncernis la socion kaj la politikon, li pensis pli en la direkto de Darvino. Kaj efektive la teorio, kiun Spencer enkondukis, kutime estas nomata „socialdarvinismo“.

En la sepdekaj kaj okdedaj jaroj de la 19-a jarcento Spencer estis tre konata. De liaj libroj oni vendis pli ol milionon de ekzempleroj. Ili influis politikistojn, artistojn kaj verkistojn, sciencistojn kaj aliajn intelektuulojn. Je tiu tempo Marx kompare estis nekonata. Tio pruvas, se tiu pruvo ankoraŭ necesus, ke tempkunula famo malpli valoras. Estas neeble diri, al kiu la postmondo starigos monumentojn kaj kiu estos forgesita, kies tombo frapos la atenton de vizitantoj kaj pilgrimuloj kaj kies tombo putros sub musko kaj hedero, se oni rigardas la famulojn de la nuno.

Certe ankaŭ nia estonteco apenaŭ tiom neglekte povos trakti Marxon, tiel, kiel nia estanteco Spenceron, kaj se estus nur pro la pura fortikeco de lia monumento. Per tio mi celas ne eble la buston sur la soklo enmeze de la Highgate-tombejo, sed la neestingeblajn faktojn el la historio de la lastaj cent jaroj. La spirito de Marx cerbumis pri tiu historio kiel stormo pri la sovaĝa maro. Kaj eĉ se aliaj nomoj, eĉ pli famaj ol tiu de Spencer, ekz. Freud kaj Jung perdiĝos el la publika intereso, lia certe devos resti. Ĉar sen li pli granda erao de la pli juna historio simple ne povus esti rakontata prudente.

Antaŭ ol la nova Brita Nacia Biblioteko en la londona kvartalo St. Pancras estis malfermita, lia ĉefa legohalo estis la belege volbita Round Room en la Brita Muzeo en Bloomsbury. Mi verkis miajn unuajn kvar librojn sub tiu kupolo, enemeze de la eĥo de ĝia kvieto. Ĉi tie Marx verkis „La Kapitalo“ kaj ekzistis legendo pri lia plej preferata tablo : li preferis sidi ĉe la ĉefa enirejo, iom maldekstre.

Ĉar tie la homoj eniras kaj eliras faras tio tiun lokon brua kaj vigla, mi tie ne sidis volonte. Sed mi rigardis ofte tien, meditis pri Marx kaj imagis al mi lian tagan deruliĝon : Kiel li iris ĉi tien la dek minutojn el la mizerkvartalo de Soho, kie li vivis en povreco en du ĉambretoj kaj pli poste, kiam li estis bonŝance favorata per duonhora promeno tra la Regent’s-parko, ĉar lia edzino Jenny ricevis heredaĵon, tiel, ke ili povis aĉeti dometon en Primrose Hill.

La legendo diras ankaŭ, ke Marx bone konis la plej multajn trinkejojn sur la vojo inter Primrose Hill kaj Bloomsbury. Estas gajiga penso, ke la senkompata metia laboro pri la Kapitalo en la erudicia kvieto de la Brita Muzeo estis influita de tiuj trinkejoj. Kelkaj el ili ankoraŭ nun estas.

Ekzistas konata fotografaĵo de Marx kaj de Jenny de Vestfalio ; ŝi staras dekstre de li kaj metas manon sur lian ŝultron. Ambaŭ rigardas en la sama direkto, sur ion maldekstre de la kamerao. Tiu fotisto montras la saman Marx-on kiel la Highgate- monumento : La ampleksan barbon, la ekgriziĝantan hararon kaj la severan rigardon. La foto devas esti el la Primrose-Hill- periodo, ĉar ĝi portretas Marx jam kiel viron kun penetrinta griza hararo.

Marx vivis en Londono de sia 31-a jaro ĝis la morto en la jaro 1883, 65-jaraĝa. Jenny mortis du jarojn antaŭe, li postrestis plej forlasita. Lia saneco en la lastaj vivjaroj estis malforta. Li frekventis unu kuraclokon post la alia por atingi mildigon de la malsanstato sen trovi tiun. La unua volumo de „La Kapitalo“ estis publikita en la jaro 1867, sed la amaso da esploraĵoj, al kiuj Marx dediĉis sian vivon, li postlasis en nepreta stato ; Frederiko Engels devis antaŭprepari ĝin por publikadoj.

Tio estis ne la plej malgranda el la grandaj bonfaroj de Engels al Marx. Kiel filo de bonstata industriisto, al kiu apartenis fabrikoj en Manĉestro, Engels kapablis subteni Marx financie ne malpli ol intelektuule. Certe Marx estus trovinta ankaŭ aliajn vojon por transvivi, se li neniam renkontintus Engels, sed estas neverŝajne, ke li estus sukcesinta tiom.

Ĉe la entombigo de Marx en sia unua lasta ripozejo en la okcidenta tombeja parto en Highgate diris Engels, ke li estis la „plej malamata kaj plej kalumniata viro de Eŭropo“, se oni pripensas, kiom ofte li estis devigita fuĝi de unu urbo al alia urbo, de unu lando al alia lando, ĝis li fine trovis sian lastan liberan rifuĝejon en la Londono de la viktorina epoko. La urbo estis liberala, tolerema kaj gastlibera, simple pro indiferenteco. Kaj tiel trovis ekzilitoj pro revolucioj el multaj mondopartoj de Sud-Ameriko ĝis Ruslando ĉi tie rifuĝejon. Multaj fine sukcesaj renversiĝoj ĉi tie estis elkovitaj. Sed Engels memoris ankaŭ pri tio, ke Marx estis „amata, honorigata ka funebriata de milionoj de revoluciaj laboristo-kamaradoj“, kio same estas vera, ĉar li donis al ili vizion de espero, kiu por laboristoj de tiu tempo estis nemalhavebla kiel akvo kaj pano, ĉar ĝi montris vojon el la subpremo, kiu estis la frua industrikapitalismo por tiom da ili.

Kvindek aŭtunoj disipis sian ruĝbrunan kaj flavan foliaron ĉirkaŭ la monumento de Marx sur la Highgate-tombejo, de kiam ĝi estis starigita tie kaj 114-foje venis kaj foriris la aŭtuno, de kiam Marx venis en tiun tombejon por resti ĉi tie. Sur la malgrandaj vojoj for de la grandaj aleoj oni estas memorigata pri tio kiom rapide la mortuloj esta forgesitaj kaj kiel malgrandaj estas la spuroj, kiuj la plej multaj je daŭro postlasas. Marx estas unu el la malmultaj esceptoj.


tradukis la karapacanoj Donjo, Cezar kaj Frank
laŭ la germana gazeto "Frankfurter Allgemeine"
(11-a de julio en 2007)


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio