Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Batalo de l’ kamparanoj en Japanio
puce Eltrovi terkulturiston de la vivo
puce Kilombanoj haltigis la funkciadon de la Aracruz Celulose S/A
puce Manifesto pri Estonteco de Semoj
puce Pri la malsato de kamparanoj

Pri la malsato de kamparanoj

Intervjuo kun Vandana Shiva




Bioteknologio ne estas „mirakla armilo“ kontraŭ subnutrado, sed servas al la profito de la konzernoj. Interparolado kun Vandana Shiva

La problemo de la malsato ne estas solvita mondvaste. Kie vi vidas la kaŭzojn ?


La malsato en la sudaj landoj pliigite troviĝas ĝuste en kamparanaj regionoj, do tie, kie homoj kultivas nutraĵojn. Tio estas ja absurda. Kiel povas esti, ke kamparanoj, kiuj kultivas nutraĵojn, suferas malsaton ? Ili venas en situacion, kiu ne permesas al ili reteni la proprajn nutraĵojn por si kaj sia familio. La kaŭzoj troviĝas en la dependeco de semaĵoj, de artefarita sterko kaj de pesticidoj, kiuj vendas la agrikultura industrio al ili por multe da mono. Tio kondukas ne nur al malsato, sed ankaŭ al la detruo de la naturo. Miloj de kamparanoj mortigas sin mem, ĉar la ŝuldoŝarĝo mortpremas ilin. Mi scias ankaŭ de kelkaj, kiuj vendis sian edzinon aŭ infanojn, aliaj vendis renon.

Kelkaj diras, ke la gentekniko povu pribatali la malsaton.

Tio estas malĝusta. Sur la oficiala monda nutrada pintkunveno de la Unuiĝintaj Nacioj en Romo en la jaro 2002, la bioteknologio estis eĉ proklamata kiel mirakla armilo kontraŭ la malsato. En vero ĝi servas nur al la negoco de konzernoj kiel Monsanto kaj Nestlé.

Kial oni do ne bojkotas la genteknikon ?

La registaro de Usono kaj ankauaŭ aliaj ignoras pli fruajn kontraktojn pri la pribatalado de la malsato. Kaŭzo estas personaj interplektiĝoj : Multaj registaraj membroj antaŭe estis okupataj ĉe konzernoj. Tio estas danĝero por la demokratio.

Kiuj argumentoj direktiĝas kontraŭ la bioteknologio ?

Ĝi tute ne ofertas eĉ komenciĝan punkton pri la batalo kontraŭ la malsato en la mondo. Oni ekzemple asertas, ke venu per tio al pli grandaj produktaĵoj en la agrikulturo. Sed tio estas simple malĝusta. Genteknike ŝanĝitaj kultivataj plantoj nenie en la mondo plibonigas la rikoltojn de la kamparanoj kaj pelas la etbienulojn en ekonomian dependecon de konzernoj. Greenpeace-studaĵo pri la agrikulturo en Argentino pruvas eĉ, ke la rikoltoproduktaĵoj malpliiĝas per gentekniko. Samtempe kreskas la uzado de danĝeraj pesticidoj kaj de multekostaj artefarita sterko.

Do, ĉio ĉi estas nur demando pri profito ?


Jes, bedaŭrinde. La povraj landoj estas giganta vendomerkato por la produktoj de la agrokultura industrio. La konzernoj eldevigas el niaj kamparanoj licencajn kotizojn, monon por patentitaj semaĵoj, por artefarita sterko kaj pesticidoj. Samtempe la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso difinas la kondiĉojn por la eksterlanda komerco. La barata loĝantaro pagas proksimume la duoblon da mono por la greno kiom la nordaj importistoj. Do malsatmortas miaj samlandanoj, ĉar oni rifuzas al ili la nutraĵojn, kiujn ili mem produktas.

Kio devas okazi ?

La registaroj en nordo devus zorgi por tio, ke la konzernoj ne partoprenu je la produktado de nutraĵoj. Krome ni devas malhelpi, ke tiuj entreprenoj kultivas genteknikajn plantojn. Ili faras tion ofte eĉ sen leĝaj reguladoj kaj kreas per tio faktojn. Ni bezonas novan sistemon de persistemo. Kerndemandoj devas esti. Kiel oni plej bone uzu la teron ? Kio estas plej sana ? Kio estas justa ? Kiel ni uzu la diversecon de specioj plej bone ?

Precipa problemo estas la privatigo.

Jes. Prenu ekzemple la akvon. Kie la provizado de akvo estis privatigita fare de grandaj konzernoj, ĝi fariĝis dekoble pli multekosta. Kaj tiuj hororige altaj sumoj ne lasas sin rekompenci per la dumpingaj prezoj diktataj de la Monda Banko. Aldoniĝas la fakto, ke la tuta maljusta sistemo estas eĉ subvenciata per publikaj rimedoj. Ni devas nepre batali por tio, ke tiu publika mono – do nia mono – fluas en la ekologian agrikulturon de la etbienuloj. Krome mi esperas, ke la eŭropa loĝantaro ribelos kontraŭ la importo de genteknike ŝanĝitaj nutraĵoj.


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el la germana ĉiutaga gazeto „Junge Welt“
(Juna Mondo), 27.11.07

aperis en Sennaciulo 1/2 2008

Pri Vandana Shiva :

Vandana Shiva estas kvantumfizikisto, medioprotektanto, feministo kaj batalanto por civitanaj rajtoj. Antaŭnelonge la barata ulino ricevis la premion „Blue-Planet Award 2007“ de la berlina fondaĵo „ethecon“. Antaŭe ŝi jam ricevis la alternativan nobelpremion kaj la premion „Global 500-Award“ de la Unuiĝintaj Nacioj.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio