Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce ENKONDUKO
puce ĈAPITRO I : IAREV 1 (1931-1933)
puce ĈAPITRO II : DE IAREV 1 al IAREV 2 (1934)
puce ĈAPITRO III : IAREV 2 (1934 - 1937)
puce ĈAPITRO IV : TRAGIKA EPILOGO
puce KONKLUDO
puce Fontoj kaj bibliografio
puce Anekso : SKISMOJ KAJ REUNUIĜOJ EN LA PROGRESEMA ESPERANTO-MOVADO (1931-1939)

ĈAPITRO IV : TRAGIKA EPILOGO


Mi konsideras la fiaskon de la vojaĝo al Sovetunio, kiu okazis al mia patro dum la 3 unuaj semajnoj de 1936 kiel anoncan signon pri la dramo, kiu baldaŭ frapos la IAREV-anojn.


Tiun vojaĝon mia patro planis fari kun Elise Freinet (Eliz Frene) kaj infanoj, kiuj lernis en la lernejo de Pioulier (Pjulije) en Vence (Vans) [1]. La akcepturboj devus esti, unu post la alia : Moskvo, Ĥarkovo, Stalino, Odeso, Kiev. Vizitoj de lernejoj, prelegoj pri la franca lerneja sistemo estis antaŭfiksitaj. Pro malklaraj kialoj, la vizo estis rifuzata de la aŭtoritatoj al E. Freinet, sed donata al mia patro. Stranga rifuzo, kiam oni scias, ke ankaŭ Elise Freinet, kiel ŝia edzo, estis membroj de la franca komunista partio, kaj ke ŝi estis fervora admirantino de Sovetunio, kiel tion atestis iom poste la akra kritiko, kiun ŝi faris al la verko de André Gide (Ĵid), Reveno el Sovetunio.


Mia patro, tre afliktita pri tiu rifuzo, kiun li atribuis al la nesufiĉaj klopodoj de N. Incertov, membro de la direkcio de SEU, ne venis plu ol ĝis Parizo pro la simpla fakto, ke "oni" ŝtelis liajn legitimaĵojn dum lia trapaso de la ĉefurbo. Tio, kion li unue kaj eble konsideris kiel simplan malagrablaĵon, verŝajne poste profunde afliktis lin, ĉar li atendis multon de tiu vojaĝo : al la malkovro de la lando, kiu, oficiale, konstruas la socialismon, aldoniĝus la plezuro renkonti siajn IAREV-ajn kamaradojn, kun kiuj li, kiel li pensis, povus trovi solvojn al la problemoj pri la eldono de Internacia Literaturo.


Mi estas konvinkita, ke Elise Freinet, kiel mia patro, tiam estis rifuzindaj por la sovetaj aŭtoritatoj. Permesi al la du francoj rekte kontaktiĝi kun personoj, kiuj probable jam estis suspektindaj, verŝajne ne estis agrabla, tiel, kiel la risko, ke ili povus malkovri, ke la bildo, kiun ili havis pri Sovetunio, ne estis tre konforma al la realeco. Sed kial tiukaze oni ne rifuzis la vizon ankaŭ al mia patro ? Verŝajne ĉar du samtempaj rifuzoj ŝajnus strangaj al la rifuzitoj, kaj ĉar estus malfacile pravigi la rifuzon al mia patro, kiu laboris kun anoj de Sovetunio jam plurajn jarojn. Oni do opiniis, ke pli taŭgus procedi etape, unue eliminante Elise Freinet, poste Bourguignon per ŝtelo de liaj legitimaĵoj. Komplikega scenaro, oni eble diros. Sed ĉu tio estas tiel certa, se oni scias, ke Sovetio disponis en Parizo pri intervena kaj agada grupo gvidata de certa Zborowski [2], kaj ke kelkajn semajnojn poste la subpremoj komencis frapi IAREV-on ? Kaj ĉu vere estis hazardo, ke ili komence trafis la du homojn, kiuj plej kontribuis al la preparo de la vojaĝo, V. Kolĉinski kaj E. Izgur, la unua arestita la 21an de oktobro en 1936, la dua la 23an de novembro. Ambaŭ poste estis ekzekutitaj la saman tagon, la 3an de septembro en 1937 [3].


Poste venis la vico de E. Miĥalski. Arestita la 1an de marto en 1937, li estis pridemandata plurfoje. Li komence neis ĉian implikon en iu ajn kontraŭsoveta agado, sed iom post iom, li konfesis tion, kion li konfesu, tio estas lia partopreno en trockiista organizaĵo kun filioj eksterlande. Kondamnita al morto la 14an de oktobro en 1937, li estis ekzekutita la sekvantan tagon.


Mi ne scias, kiam V. Kuzmiĉ estis arestita. Verŝajne en majo de 1937, plej malfrue komence de junio, ĉar la 21-an de tiu monato, li subskribis "kompletajn" konfesojn. En kiuj cirkonstancoj li konfesis ? Mi ne scias. Ĉu oni povas paroli pri perfido, kiel faris iuj [4] ? Almenaŭ estas certe, ke lia longa deklaro fariĝis ĉefa dokumento por pruvi la "kulpecon" de multaj esperantistoj, interalie de tiuj, kiuj laboris kun li en la direkcio de IAREV : Izgur, Miĥalski, Nekrasov. Mia patro estis plurfoje citita en tiu deklaro kaj prezentata kiel "danĝera malamiko" al kiu li, Kuzmiĉ, pli kaj pli malfidis.


Ankaŭ estas certe, ke Kuzmiĉ ĉeokaze aldonis troajn detalojn. Tiel pri N. Borisov, membro de la kontrolkomisiono de IAREV, prezentata kiel kokainulo kaj kia ulo "kapabla vendi sian animon al kiu ajn". Ankaŭ Borisov estos ekzekutita. Ĉu tiu "bonvolemo" savis Kuzmiĉon ? Fakto estas, ke li sola kiel soveta komitatano eskapis la tujan superan punon, sed ne la malliberejon, kie li estis mortigita en 1943 en Alma-Ata.


La plej malfrua viktimo estis N. Nekrasov, arestita la 11an de februaro en 1938, ekzekutita la 4an de oktobro en la sama jaro. Pri Ŝ. Usmanov, mi ne povas diri la daton de la aresto, sed li estis mortpafita en la jaro 1937.


Se oni aldonas, ke mia patro mortis la 23-an de decembro en 1944 en la koncentrejo de Dachau, kiel viktimo de la faŝismo, oni rajtas aserti, ke el ĉiuj intermilitaj esperantistaj organizoj, senkonteste IAREV proporcie pagis la plej altan tributon al la totalismo. IAREV ankaŭ estis unue frapita de la subpremo. Oni efektive povas rimarki ke E. Drezen, prezidanto de SEU, estis arestita la 17-an de aprilo en 1937, plurajn monatojn post Kolĉinski kaj Izgur, unu monaton post Miĥalski, kaj ke H. Muravkin, estro de IPE Centro, estis arestita nur la 21-an de novembro en 1937. Sed kiel SEU kaj IPE Centro, IAREV neniam estis oficiale dissolvita.


Kiel mia patro reagis pro la ŝtelo de siaj legitimaĵoj ? Ĉu li tion perceptis nur kiel malagrablaĵon ? Ĉu li pli-malpli rapide faris al si demandojn ? Ĉu fine evidentis por li la konekto inter la malapero de siaj paperoj kaj la silento de la sovetaj komitatanoj ekde januaro en 1937 ? Kompreneble estus tre interese havi la leterojn skribitajn al V. Kolĉinski kaj E. Izgur dum la semajnoj, kiuj sekvis post la fiasko de la vojaĝo. Kiel li parolis pri tio, kiujn demandojn li faris ? Ĉu tiuj leteroj estas definitive perditaj ? Ĉu ili dormas en iu KGB-a dosiero ?


Almenaŭ estas probable, ke li ne plu havis multajn iluziojn pri la eldona estonteco de IAREV. Sed la kontakto ankoraŭ ne estis komplete kaj definitive rompita. Miĥalski skribas dufoje al li en novembro kaj decembro de 1936, kaj ŝajne nenio en liaj leteroj malkvietigis kaj urĝigis lin, ĉar li respondis sufiĉe malfrue, ekzakte la 5an de januaro, kaj tio post ricevo de letero de Kuzmiĉ, kiu verŝajne perpleksigis lin. Unuflanke, la vicprezidanto de IAREV provas komprenigi al li, ke Izgur estis arestita [5], per forstreko de lia nomo sur la listo de la komitatanoj, sed aliflanke, li aldonas al sia letero du mandatojn, unu por L. Renn [6], la alian por mia patro, por ke ambaŭ reprezentu IAREV-on dum la 2-a Kongreso de Verkistoj por la defendo de kulturo kaj kontraŭ faŝismo, kiu estis planita en Madrido.


Kion mia patro povis konkludi el tiu duflanka mesaĝo ? Unue, ke IAREV ŝajne daŭrigas sian vivon malgraŭ la obstakloj, aliflanke kompreneble, ke ekzistas problemo kun Izgur. Ĉu li eĉ momenton imagis, ke la silento de tiu ĉi lasta ŝuldiĝas al ties aresto ? Eble, sed ne tre probable. Izgur reprezentis por li la ekzemplon de neriproĉinda bolŝevisto, kiu eĉ ricevis ordenon kiel laborheroo en 1922. Li do atribuis lian "malaperon" al personaj kaŭzoj, timante ke li ofendis lin.


Sed oni ankaŭ povas pensi, ke mia patro, kiu suspektis, ke io grava okazis, asertis ion falsan, por obteni la veron skribante al Miĥalski. Ĉu li ricevis respondon ? Tio estas neprobabla, sed ne tute malebla, ĉar Miĥalski efektive ricevis tiun leteron, kiu troviĝas en la akuzdosiero kunmetita kontraŭ li de NKVD. Ĉu tiu letero havis gravan influon je la akuzoj kontraŭ la sekretario de IAREV ? Tion ŝajnas pensi iom tro rapide, laŭ mi, N. Stepanov [7]. Efektive, sen timi kontraŭdirojn, li unue asertas, ke Miĥalski havis neniun ŝancon elsaviĝi pro multaj kialoj, sed sen iu ajn referenco al la letero de la 5/1/1937 [8]. Iom poste, post parentezo dediĉita al la sorto de aliaj sovetaj esperantistoj (Izgur, Borisov, Drezen, Spiridoviĉ), li alvenas al la esenca rolo, kiun laŭ li ludis la leteroj de mia patro en la tragika fino de la ukraina poeto.


Laŭ tio oni forgesu la eraran prezenton de mia patro kiel poeton, per kiu mi povus kontesti du aspektojn de la denunca demonstro : la sisteman uzadon de senvalorigaj esprimoj kaj ĉefe la klasikan procedon, kiu konsistas el la eltiro de fragmento el tuto por ĝin prezenti kiel taŭgan dokumenton. Tiel, laŭ Stepanov, mia patro akumulis en leteroj konsiderojn kaj demandojn, kiuj estis beno por la akuzantoj. Tial do ŝjanas al mi nepraĵo, ke mi citu la tutan parton de la letero de la 5/1/1937 elektita de N. Stepanov.


" Mi diras tion iom insiste, ĉar antaŭ kelkaj monatoj kaj poste, mi estis tre surprizita, ke KOLĈINSKI kaj IZGUR ne respondis miajn diversajn leterojn (de la 19- a. oktobro jam !) ... Tiam sekvas parentezo de N. Stepanov, kiu rememorigas ke "ili jam delonge estis arestitaj kaj oni jam ĉiutage / nokte turmentis ilin, demandante, i. a. pri la enhavo de l’ leteroj, alvenantaj el la fora Francio de tiama "trockiisto " H.B. -kun insistaj demandoj / ordonoj / instrukcioj- [9]. Nikolao Stepanov tiam redonas la parolon al mia patro, afable nomante lin "kantanta surda birdo" : "kio okazis en Ĥarkovo ? Mi absolute ne komprenas ĝin kaj nepre volus scii tion. Eble vi estas mem informita intertempe pri la situacio kaj povos respondi miajn persistajn demandojn ? Se ne, bonvolu skribi tuj al k-do Izgur au al k-do Kolĉinski por ekscii de ili la ĝustan motivon de la longdaŭra silentado pri pluraj leteroj senditaj de mi. Mi ne povas kredi, ke tiuj leteroj perdiĝis survoje (komento de N. Stepanov : "bedaŭrinde, ili tute ne "perdiĝis" "). Sed pli volonte mi plurfoje ektimis, ke eble miaj amikoj Kolĉinski kaj Izgur ofendiĝis pro iu kaŭzo ne konata aŭ ne komprenita de mi...


Mi mem skribas denove al miaj amikoj sampoŝte. Do via korespondaĵo kaj la mia kuniĝos en Ĥarkovo, kaj tiamaniere ni havos pli da bonŝancoj ekscii ion pri la nuna stato de nia afero en Ĥarkovo. Respondu pri tio plej baldaŭ ! Mi nervumas kaj senpacienciĝas pro la nericevo de novaĵoj." Sekvas la komento de N. Stepanov : "Oni ne scias, kion pensis EM, ricevante tiuspecajn korespondaĵojn : ja [10] li certe bonege sciis, "kio okazis en Ĥarkovo", kaj jam post kelkaj semajnoj li estos mem arestita !"


Mi unue pritraktu la komenton, kiu akompanas la ekstrakton, neglektante la malicajn kaj ridinde ironiajn rimarkojn, kiujn la aŭtoro aldonis. La aserto, ke Miĥalski tre bone sciis, kio okazis en Ĥarkovo, estas pura konjekto. Se Miĥalski strange sciis la fakton, kial tiukaze Kuzmiĉ ĵus en letero al N. Borisov la 16-an de januaro en 1937 [11] sciigis al li, ke li de nun ĉesas kunlabori en IAREV kaj revenos en la asocion nur, se la Partio tion petos de li ? Se li sciis, kial li ne prudente neniigis la leteron, kiu, laŭ N. Stepanov, estis danĝerega por li ? Ĉu pro nekonscio ? Aŭ ĉu simple, ĉar li opiniis, ke estis nenio en ĝi, kiu povus iam malutili al li ?


Kaj efektive, kio alia enestas en la elektita eltiraĵo, krom esprimo de timo ne pro politikaj konjektoj, sed pro la timo de ebla ofendo al Kolĉinski kaj Izgur ? Kompreneble, por enketistoj avidaj je la plej eta ero, kiu kapablus pravigi la akuzon, ne estis malfacile turni kontraŭ Miĥalski tiun aŭ alian parton de la letero. Ekzemple tiun, en kiu mia patro parolas pri "nia afero en Ĥarkovo". Por la NKVD, tiu "afero" kompreneble estis grava elemento, kiu helpis en la "pruvado" de kontraŭsoveta konspiro.


Anstataŭ plu klopodegi pri iuj vortoj, kiujn iuj jes aŭ ne volis diri, ni prefere provu rigardi de pli malproksime, remetante la faktojn en la tiaman kuntekston ; tiu kunteksto estas la amasteroro, kiu frapas la kontraŭulojn, verajn aŭ imagajn, de la stalina politiko. Inter tiuj "kontraŭuloj" troviĝas sovetaj esperantistoj, kaj ĉefe tiuj kiuj, kiel la IAREV-anoj, iam havis aŭ daŭre konservis kontaktojn kun la eksterlando. Por eskapi (eble) la akuzon pri kontraŭsoveta komploto, necesus, ke ne estu alpreninta en 1934 la decido reaktivigi IAREV-on. Necesus, ke la sovetaj IAREV-anoj ne proponus kunlaboron al mia patro. Sen tion scii, kompreneble, ili aktivigis proceson, kiu returnos sin kontraŭ ili kaj frakasos ilin. La ĉefaĵo, en tiu tragika afero ne estas la enhavo de la leteroj de Honoré Bouguignon. Oni povas legi kion ajn el tiuj leteroj, se oni havas malican intencon. La ĉefaĵo estas, ke la sovetaj IAREV-anoj interrilatis jam delonge kun la fremdulo, kiu, tion necesas rememorigi, ne estis membro de PCF (Franca Kompartio, kaj tion verŝajne sciis la NKVD). Kun tiu fremdulo, la akuzantoj posedis la idealan personon, el kiu ĝi povis fari trockiistan korespondanton, kun la helpo de la "bonvolema" Kuzmiĉ. La definitiva silento de liaj sovetaj kamaradoj verŝajne rapide mirigis mian patron, kiel estis pli kaj pli mirigitaj la okcidentaj membroj de IPE pro la kreskanta muteco de SEU. Respe esprimis siajn dubojn dirante en la 3a kongreso de IPE en Parizo en 1937 : "Ni devas akcepti, ke niaj sovetaj kamaradoj havas malfacilojn, pri kiuj ni nur povas supozi, sed ne scii" [12].


Ĉu la dua moskva proceso, kiu okazis dum la lasta semajno de januaro en 1937 kontribuis al klarigo de tiuj supozoj ? Ĉu mia patro konkludis, ke ankaŭ la IAREV-anoj estis frapitaj de la subpremo ? Nenio estas malpli certa, ĉar la amasa subpremo tiam estis tute ne konata en la okcidento. Kiel diras S. Courtois (Kurtŭa) la moskvaj procesoj estis samtempe spektaklaj eventoj kaj ekranaj eventoj. Sed probablas, ke la akumulado de faktoj tragikaj aŭ strangaj (la procesoj kaj ilia teruraj verdiktoj, la silentado de IPE Centro kaj de SEU, tiu de la IAREV-anoj) verŝajne iom post iom malnobligis la bildon, kiun mia patro havis pri Sovetunio.


La deviga ĉesigo de la interrilatoj kun la sovetaj IAREV-anoj, kaj la iompostioma disfalo de IPE evidente donis gravan baton al la esperantista agado de mia patro. Sed li tenis plu enmane du ne neglektindajn kartojn, la internacian korespondadon ( tamen senigitan je la kontaktoj al Sovetunio) kun Japanio, Ĉinio, pli kaj pli Hispanio, kaj ĉefe la revuon Infanoj Sur Tutmondo, kiun li publikigis ĝis antaŭ la Dua mondmilito. Malgraŭ la fermado de la jam nomitaj landoj Infanoj sur Tutmondo restis ĝis la fino aŭtentika internacia revuo [13]. Mi pensas, ke tial, ĉar li samtempe volis konservi malfermitan rigardon al la mondo, kaj ĉar li konsciis pri la kreskanta senefikeco de IPE, li aliĝis al UEA [14], kiel faris aliaj membroj de la mortanta organizo. Sed ĝis la fino mia patro restis fidela al siaj politikaj kaj sociaj idealoj : pacifismo, volo de socia ŝanĝo, rifuzo de diktaturoj. Li neniam estis membro de la komunista partio, kiel mi jam diris, sed li verŝajnege estis, en la vicoj de SFIO, adepto de la maldekstra revolucia tendenco animata de Marceau Pivert (Marso Piver), kaj li sekvis lin kiam tiu ĉi fondis PSOP-on en 1939 [15].


Almenaŭ unu fakto estas tute certa : lia rifuzo de la kunlaboro de la reĝimo de Pétain kaj la naziismo nature kondukis lin en la vicojn de la Rezistado, kiel membron de AS (Sekreta Armeo). Kiel rezistanto li estis arestita de la Gestapo la 10-an de julio en 1944 kaj same certas, ke lia esperantista aktiveco, la rilatoj, kiujn li havis kun la sovetaj IAREV-anoj nur povis plipezigi la akuzdosieron kunmetita kontraŭ li.


[1Laika privata lernejo kreita de E. kaj C. Freinet post ilia demisio el Nacia Edukado.

[2Informo donata de P. Broué en Trotsky

[3Informoj donataj de N. Stepanov : interreta ttt-ejo : http://nikst.boom.ru

[4V.A.Kornilov, J.M.Lukaŝeviĉ : Eŭgeno Miĥalski, novaj informoj. Sennacieca Revuo n-ro 121, 1993

[5Sed de kiam li sciis pri tiu aresto ?

[6Post sia liberigo, L. Renn foriris al Hispanio, kie li batalis kun la respublikanoj dum la civila milito.

[7Pri Vivo Kaj Morto de E. Miĥalski : interreta ttt-ejo : http://nikst.boom.ru

[8N. Stepanov skribas : "li estis polo (...tiutempe la "pana Pollando" estis unu el la plej minacaj malamikoj de l’ soveta ŝtato) ; li servis en Denikina (blanka) armeo ; li estis (sub)oficiro (pro tio akuzo pri teroro) ; li kunlaboris kun burĝaj eldonejoj (denove - en pana Pollando), publikigante "kontraŭrevoluciajn" versojn... kaj ricevis pro tio valuton (el denuncdeklaro de V. Kuzmiĉ). Do li ne havis iun ŝancon por saviĝi..."

[9La sufiĉe konfuza enpaĝigo igas la leganton demandi sin, kiuj estas la aŭtoroj de tiuj demandoj, ordonoj, instrukcioj : ĉu NKVD aŭ Honoré Bourguignon ?

[10Substrekita de mi.

[11Substrekita de mi.

[12Citaĵo el la verko de A. Sophie Markov : le mouvement international des travailleurs espérantistes (1918/1939)

[13En 1939 la revuo havis dekkvin da reprezentantoj en fremdaj landoj : dek en Eŭropo, kvin ekster (Egiptio, Argentino, Usono, Kanado, Malajio).

[14Informo el Historio de Esperanto de L.Courtinat en la rubriko Niaj Mortintoj por la jaro 1944.

[15PSOP : Parti Socialiste Ouvrier Paysan (=Socialista Kamparana LaborPartio), naskita el la skismo provokita ene de SFIO de M. Pivert, kiu riproĉis al la direkcio de la partio ĝian akcepton de la neintervena politiko en Hispanio, decidita de L. Blum, reĝimo de Vichy (Viŝi), kiu ne embarasiĝis pri nuancoj, konsideris la membrojn de PSOP kiel komunistojn. Tiel katalogita kiel komunisto, mia patro estis devige translokita de Besse sur Issole al Callian en 1940.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio