Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Fragmentoj pri la sekso-laboristo movado
puce Pierre Desproges : Mi renkontis la morton... el “Ni vivu feliĉaj atendante la morton”.
puce Richard Poulin : Ankaŭ daŭras seksaj bataloj : TUTMONDIĜO DE LA SEKSMERKATOJ (fragmentoj)
puce Vinko Markov : Ĉu leĝigi prostituadon ?

Pierre Desproges : Mi renkontis la morton... el “Ni vivu feliĉaj atendante la morton”.


« Black is beautiful. »
Homero.


« Liberigi la animon estas malpli penige
post longa malsano. »
Léon Denis. Post la morto.


*****************


Mi renkontis la morton.


Se mi diros al vi kie, vi ne kredos min. Mi renkontis la morton ĉe la angulo de la bulvardo Sebastopol kaj de la strato Blondel. [1]


Ĉu vi venas, karulo ?


Estis voĉo preskaŭ nehoma pro multe da belo, ensuĉanta voĉo, sendube la sama, kiu preskaŭ damaĝis Ulison. Mi abrupte bremsis per ambaŭ piedoj, kaj turniĝis al ŝi. Aĥ ! Ha ! Oho ! Mi ja suspektis, ke la morto estas femala, sed ne tiagrade. Ŝi surhavis siajn nigrajn vadbotojn de kloakisto de la infero, kaj sian korseton por la morozaj dimanĉoj, el kiu ŝprucis ŝiaj mamoj lividaj kaj rondaj kiel la Eterno. Ŝia alabastra vizaĝo ŝminkita per skarlato disradiis tiun finan staton de infana gracio, nutrita per trankvila obsceneco kaj ofenda senpudoro, kiu alvenas al adoleskantinoj je la malklara horo de la unuaj ventraj tremetoj.


Ĉu vi venas, karulo ?


Mi atendis, ke ŝi aldonos tiujn versojn, kiujn ŝi tiam kantis, por allogi la poeton en sian korsetan implikaĵon. [2]


Se vi kuŝiĝos en miajn brakojn
tiam la vivo ŝajnos al vi
pli facila.
Vi estos ne trafebla
de la hundoj la lupoj la homoj
kaj la stultuloj.


Nu, ĉu vi venas ?


Mi ne povas, sinjorino. Ne hodiaŭ. Hodiaŭ, morti ne taŭgas al mi. Baldaŭ estos Kristnasko, ĉu ne, komprenu min.


Mi devas diri, ke mi estis revenanta de la najbaraj ĉiovendejoj, la brakoj plenaj de pakaĵoj por la infanoj. La tuta urbo tremetis kaj trepidis pro tiu speco de elektra kaj kolorplena ekzalto, kiu skuas la familiojn tiom, kiom ĝi ŝrumpigas la solulojn, ĵus antaŭ Kristnasko.


Ne, mi vere ne volas morti hodiaŭ, sinjorino. Mi devas finpretigi la abion...
Ne estu stulta. Venu karulo. Se abio mankas al vi, de tio mi donos al vi.
Sed mi ja diras al vi, ke mi ne volas morti.
Kial ?
Mi petas ?
Ĉu almenaŭ vi scias, kial vi ne volas morti ?" aldonis la morto.
Nu... ne scias mi. Mi ankoraŭ ŝatas ridi kun mia edzino kaj miaj infanoj. Mi ŝatas mian laboron. Mi ne finis enboteligi mian bordozovinon, kaj atendas telefonvokon de Panjo. Kaj unue mi devas repreni miajn ŝuojn el la ŝuisto de la strato Pireneo. Jen.


Povrulo . Vi estas priplorinda. Unuafoje en via vivo, vi havas la fortunon vidi la morton fronte, kaj anstataŭ gekuŝi kun mi, vi alkroĉiĝas al via historio de ŝuaĉoj [3]. Nu, kara mia, estu prudenta. Rigardu ĉirkaŭ vi. Ĉu vi ja certas, ke ne sufiĉas al vi tiu fivivaĉo ?


Evidente. Mi ĉirkaŭrigardis la bulvardon, kie la frosta pluvo trempmoligas la grizan trotuaron, malpuran, kovritan per mil molaj fekaĵoj de hundoj de sklavoj. Miaj homaj fratoj stamfadis stultege meze de la fetoraj aŭtaĉoj, el kiu eliris ie-tie la ĉirkaŭurbaj kaj raŭkaj voĉoj de la etilismaj aŭtistoj dumvive glukaptitaj en la nekuracebla stulteco de la aŭtomobilaj venĝemuloj, blekantaj pro hato kaj ŝvitantaj de morbida inteligento.
La tragika trivialeco de la montrofenestro de la najbara "Conforama" [4] subite naŭzis min. Tri grandaj nigruloj makulitaj per mizero kaj frostigitaj apogis sin al ĝi, frostotremantaj en digno ĉirkaŭ la stratdefluejaj balailoj, por kiuj ili lasis la ebriigan tepidecon de sia naskiĝa Afriko.


En la montrofenestro de la sebastopola kiosko, la milito ĉie minacis, la princino de Miapug’ edziĝadis kun la reĝo de la Stutulaĉoj, la franko malaltiĝis kaj la perforto plialtiĝis, la hebetaj ĵurnalistoj kretenadis ternivele, glueca harpomadita kantisto montradis al anĝeloj rideton tiel elegantan, kiel fuŝita cezaroperacia cikatro, la ministro de la umaĵoj triumfadis pro nekompetenteco, la reĝo de la piedpilko, tute nuda sub la duŝo, fanfaronadis kiel malseka pavo, kontentega montri sian voston al ĉiuj pasantoj, la eksploditaj cerboj gluitaj al la karoserioj rakontadis plurkolore la grandan mortigan kolizion de la aŭtostrado : "mortintoj, aŭtintoj" [5]), kaj la tradicia inaĉo de la monato alkrampadis la ordinaran obsedaton per siaj kuniklaj kromoreloj kaj siaj suprenigitaj glicerobrilaj mamaĉoj.


Do, ĉu vi venas, karulo ? pluis la morto, kun infera kaj arda elspiro, kiu trablovis mian kolon ĝis mjelo.
"Nu, venu. Mi promesas al vi, ke la nokto daŭros longe. Mi ĉion forgesigos al vi. Vi forgesos la pluvon, vian alvenantan maljunecon, la piedirejojn, la atombombon, la impostojn, kaj la angoron devi ellitiĝi matene, por esti certa emi enlitiĝi vespere.


Pardonu al mi, sinjorino, sed mi hezitas. Unuflanke, estas vere, ke tiu mondo estas prema. Sed aliflanke, de kiam mi konis tiujn forajn somerojn en la fojno, kun mirabelo en unu mano, kaj la farmista filino en la alia, mi ekkutimis vivi. Kaj kutimo, post tempo, tio ĉiam fariĝas manio, vi scias kiel tio estas.
Do, nu, morti ĉi tiel, ĉi tie, nun, tuj, sen kancero nek infarkto, ĵus antaŭ Kristnasko, tio malbone efektas. Kun la panoplio de Zorro kaj la pupo kiu pisetas sole en la brakoj, mi timus mistrafi mian eliron. Kaj mi imagas mian edzinon, sur sia ŝtupareto, alkroĉanta la girlandojn, kiam oni sciigas al ŝi la novaĵon : "Sinjorino. Estu kuraĝa. Via edzo... Estas horore". Kaj ŝi : "Jes, ĉiam same, li neniam estas ĉi tie, kiam oni bezonas lin, ĉiam la samaj alkroĉas la girlandojn".


Tiam la morto ŝultrolevis, kaj sobiris sur puran olduleton, kiu revenis por festeni sola en sia ĉambreto. Je noktomezo, li plenigus sian glason da ŝaŭmvino, por ĝin tintigi kun sia nigreblanka televidilo.
Ŝi elfikis lin [6], sur la trotuaro mem.


Pierre Desproges
el : “Ni vivu feliĉaj atendante la morton”.


[1Mi atentigas, por la kruduloj kaj por la ekstremisma frakcio el la integrismaj seminarianoj kun la menso same ŝtopita kiel la ovoduktoj, ke la strato Blondel estas tio, kion oni kutime nomas voluptostrato.

[2ne tradukebla vortludo :
france : "dans le guêpier de sa guêpière" :
guêpier = malfacila, malagrabla situacio, implikaĵo ;
guêpiere = ingokorseto, talia strikta korseto (NdT)

[3ne tradukebla vortludo :
france : "pompes même pas funèbres" ;
pompes = slange por ŝuoj ;
pompes funèbres = sepultentreprenisto (NdT)

[4en Francio, ĉiovendejo specialigita pri iloj kaj materialoj
por konstrui, farbi, ĝardeni, ktp. (NdT)

[5france : "le poids des morts, le choc des autos"
= la pezo de la mortintoj, la kolizio de la aŭtoj ;
aludo al moto de fama franca revuo : "le poids des mots, le choc des photos" (la pezo de la vortoj, la ŝoko de la fotoj (NdT)

[6france : "Elle l’a baisé à mort" ;
"à mort" = ĝismorte,
kaj slange = ĝisfunde, tute, plene, komplete (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio