Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Antaŭludo kaj eĥoj pri la Franca Revolucio en Nederlando
puce Frederiko Engels : La grandaj urboj (traduko de eltiraĵo el la libro "La situacio de la laboranta klaso en Britlando")
puce La Granda Franca Revolucio
puce Makedonio
puce Myamoto Masao : Japano, kiu mortis en la fronto en Hispanio
puce Orsinger : Las Casas kaj "la nigra legendo"
puce Trojo senvualigas la ŝtrumpon.

Zofia BANET-FORNALOWA

La Granda Franca Revolucio

- espero por poloj -


Meze de la 17a jarcento, Pollando komencis ekonomie kaj politike postresti kompare kun siaj najbaroj, des pli kun okcident-Eŭropaj landoj. En la 18a jarcento ekzistis en Pollando ankoraŭ netuŝita farm-servuta sistemo. Politikan povon havis ununura, konsideranta sin nacio, nobelara klaso. Kaj nur ĝi havis en siaj manoj ĉiujn rajtojn.

La tiaman stagnan situacion influis diversaj faktoroj : ekonomiaj, kiam montriĝis, ekde la fino de la 16a jarcento, granda bezono de polaj agrikulturaj produktoj necesaj al Okcidento disvolviĝanta direkte al kapitalismo, - religiaj, kiam fiaskis en Pollando la Reformacio kaj triumfis la katolika eklezio, - militaj, pro la malvenkoj en la 17a jarcento kaj komence de la 18a.

* * *

Pro tiu situacio, la plej racie pensanta parto de progresema nobelaro estis decide konvinkita, ke oni nepre ŝanĝu, per fundamentaj reformoj la socian vivon en Pollando. Laŭ tiuj projektoj, la reformoj devas ampleksi plurajn sferojn : ekonomian, politikan, socian kaj militistan. Estiĝis kelkaj programoj de reformoj, inter kiuj elstaris tiu lanĉita de familio Czartoriski [1] kaj tiu pri reformo de edukado iniciatita de pastro Stanislao Konarski. Tamen nekleraj malriĉaj nobeloj, kiuj sin vivtenis apogante kiel klientoj la konservativajn aristokratojn, decide malhelpis pozitivajn ŝanĝojn. La progresema kaj reformema, socia tendaro de nobeloj apogata de tre malfora urbanaro - kiun oni tamen ne povas nomi burĝaro, ĉar temas ĉefe pri intelektuloj - estis forte influata de la franca klerismo : verkoj, sociaj programoj kaj sloganoj de enciklopediistoj.

Signifan provon savi la patrion de stagnado, kaoso kaj risko perdi entute sian sendependecon entreprenis patriota-reformista tendaro en 1788. Tiam estis kunvokita Sejmo (pola parlamento), kiun oni nomas Sejmo Granda, ĉar ĝi alprenis signifajn decidojn, aŭ Sejmo Kvarjara, ĉar ĝi debatis de 1788 ĝis 1792. La tempo favoris proklamon kaj enkondukon de reformoj necesaj por tiri Pollandon el katastrofa situacio : ĉar en 1787 la najbaraj Ruslando kaj Aŭstrio ekmilitis kontraŭ Turkion, do ne tiel facile ili povas tiam interveni malhelpe al ŝanĝoj.

Dum la debatoj de la Sejmo Kvarjara, en Francio eksplodis la Granda Revolucio (1789), kiu abolis la antaŭajn klasajn diferencojn, proklamis civitanan egalecon kaj deklaris la ekziston de nur unu nacio, alivorte, la nacian unuecon. La Granda Franca Revolucio skuis tutan Eŭropon, kaj ankaŭ Pollandon influis tre signife. Por Pollando, sociaj ŝanĝoj estis decida kondiĉo, por ke ĝi entute povu, kiel sendependa ŝtato, daŭre ekzisti.

Sekvante la debatojn kaj decidojn de la Kvarjara Sejmo, oni povas klare konstati grandan reeĥon de la Franca Revolucio je ili. La polaj radikalaj demokratoj, Viktoro Heltman kaj Johano Nepomuceno Janowski, komparante la atingojn de la franca Nacia Asembleo kun tio, kion faris dum siaj debatoj la Kvarjara Sejmo, kondamnis kaj Sejmon kaj ties decidojn, pro ilia nesufiĉeco. Oni tamen ne forgesu, ke en Francio tiutempe ekzistis potenca « Tria Stato » grandaj urboj kun reprezentantoj, kies agado havis karakteron radikalan kaj decidan.

En la franca Nacia Asembleo, 688 deputitoj de la « Tria Stato » reprezentis 26 milionojn da popolanoj, fronte al 270 deputitoj de la nobelaro kaj 290 de la klerikaro : cetere pluraj inter ĉi-lastaj privilegiuloj apogis la ĝTrian Statonĝ. La franca burĝaro, ĉefa gvida forto de la « Tria Stato », akiris sian venkon super la nobeloj apogite de la kamparanoj.

Pollando tiam estis lando nobel-kamparana. Ĝia tuta forto kuŝis sur feŭda kamparo, ne sur urboj. Polan Sejmon konsistigis nur nobelaro. La pola kaj litova nobelaroj (Pollando ja tiam estis ambaŭnacia ŝtato), progresemaj sed ne multnombraj, ligis rilatojn kun tre malforta alta ta­volo de urbanoj (ĉefe intelektuloj). Ili estis pretaj eĉ iom cedi al kamparanoj, sed tamen ne tuŝante la ekonomiajn fundamentojn de feŭdismo, do tute kontraŭe al la francaj radikaluloj, kiuj decidis forigadi ĝin.

En la plej signifa dokumento de la Kvarjara Sejmo, nome la Konstitucio de la 3a de majo (1791), la urbanoj estis en civilaj leĝoj egaligitaj kun la nobeloj. Se temas pri politikaj rajtoj, oni enlasis ilin en Sejmon kaj en aliajn ŝtatajn instituciojn, sed en limigita nombro kaj kun limigita voĉo. Ili rajtis sin decide esprimi per voĉdonado, nur en aferoj ligitaj kun la urboj. Laŭ la konstitucio, la kamparanoj ne atingis multon : nek teron, nek redukton de servuto, nek civilajn rajtojn. Tamen io, koncerne ilin, okazis : la ŝtato prenis ilin en sian jurisdikcion. La feŭda senjoro ĉesis do esti decidanto pri ilia ĝvivo kaj mortoĝ.

Post la proklamo de la konstitucio, la Sejmo daŭre laboris por demokratiigi la landon. El pluraj prilaboritaj leĝoj menciindas tiuj, kiuj celis egaligi al la ceteraj civitanoj la judajn loĝantojn kaj plibonigi la situacion de la grekortodoksa eklezio. Ankaŭ financaj reformoj, malpliigantaj la influon de la grandbienuloj kaj levantaj la polan armeon ĝis almenaŭ 100.000 soldatoj, atestas pri la klopodoj de tiu Kvarjara Sejmo por savi, per reformoj, la patrion.

Malgraŭ grandaj diferencoj de la situacioj en Francio kaj Pollando, kiujn spegulas ambaŭ konstitucioj balote adoptitaj samjare (1791), oni povas konstati, kiel decide influis la Franca Revolucio sur la okazaĵojn en Pollando. Ĝis nun la nobelaro sin konsideris - kaj fakte tia estis - kiel identan kun la nacio. En la Konstitucio de la 3a de majo, troviĝas tiu konstato, ke la kamparana popolo konsistigas la plej grandan parton de la nacio. Tio estis io nova kaj grava. Kvankam rezultanta el interna bezono, tamen ankaŭ sub la influo de revoluciaj francaj ideoj, ekestis en la konstitucio divido de la ordonpovoj je respektive leĝodona, ekzekutiva kaj juĝa aŭtoritatoj. Tio signis la progreseman tendencon de evoluo en Pollando.

Tamen la influo de la Franca Revolucio eĉ pli sentiĝis ekster la Sejmo, dum ĉestrataj okazintaĵoj en Varsovio. Tie la politika temperaturo estis tre alta. Ĝi evidentiĝis en la cirkulado de diversaj politikaj pamfletoj. Per ili la aŭtoroj batalis kontraŭ ĉiujn privilegiojn, ĉian ekskluzivecon. Al la plej radikalaj pamfletistoj apartenis pastro Francisko Jezierski, kiun kun granda interesiĝo oni aŭskultis en pluraj, ĵus kreitaj, politikaj kluboj. Spegulante la ĝeneralan tiam en Varsovio regantan etoson, la historiisto Boleslavo Limanowski citas unu el la malamikoj de revoluciaj ŝanĝoj, kiu jene skribis : « Oni diskutis pri homaj rajtoj, pri bezono egaligi la sociajn klasojn, eĉ pri forigo de la vorto klaso el la nacia vortaro kaj pri la atribuo al ĉiuj, senescepte, sur nia tero vivantaj homoj, de la nomo civitano. » [2]

Ankaŭ en pola gazetaro okazis signifaj ŝanĝoj. Malgraŭ diversspecaj malhelpoj, reprezentantoj de progresemuloj : Urseno Niemcewicz, [3] Tadeo Mostowski kaj Johano Weyssenkoff, komencis eldoni revuon, Gazeta Narodowa i Obca (Gazeto nacia kaj fremda), kiu forte apogis la strebojn de reformistoj al pozitivaj ŝanĝoj. Aperadis broŝuroj kaj libretoj kun politike aktuala enhavo. En libreto pri Kamparanoj (Varsovio 1791), la aŭtoro opiniis necesa, ke : « ili kunsidu, havu siajn reprezentantojn en instancoj (magistratura), kiuj laŭ konstitucio devas okupiĝi pri iliaj juĝaferoj. »

Resume, oni povas diri, ke en ĉiuj sferoj de la soci-politika vivo en pol-litova Respubliko sentiĝis signifa influo de la Franca Revolucio. La diferenco en grado de radikaleco de la postuloj dependis de interna ekonomi-politika situacio fundamente alia en Francio ol Pollando.

Grave influis la eblecon realigi sociajn ŝanĝojn ankaŭ tute malsama pozicio de tiuj du ŝtatoj koncerne la najbarojn. Kiam en Francio komenciĝis la revolucio, ĝi ne devis timi ilian intervenon. Tute alia aspektis la afero koncerne Pollandon, kies nepran, plian dispartigon [4] la najbaroj, precipe Ruslando de Katarina la dua, pravigis per tio, ke povos okazi tie revoluciaj ŝanĝoj minacantaj la socian ordon en tiu parto de Eŭropo. La tiaman situacion de Pollando ĉirilate oni povas kompari (malgraŭ pluraj diferencoj) kun tiu de Francio, atakita kaj malgrandigita en 1871. Ke Ruslando en alianco kun Prusio kaj eble ankaŭ Aŭstrio povus, reage al reformoj, okupi la tutan landon, tiu timo paralizis mensojn kaj agojn eĉ de plej revoluciaj personoj kaj grupoj. Konsciaj pri la neevitebleco de milito kontraŭ Ruslandon, ili volis, per atenta agado ĝin prokrasti, por pli bone prepari kaj fortigi la landon.

Bedaŭrinde, decida kontraŭstaro de multaj grandbienuloj al iuj ajn, eĉ tre limigitaj reformoj, difinitaj en la Konstitucio de la 3a de majo kaj ilia perfida subiĝo al protekto de la carino Katarina la dua kaŭzis militon kun Ruslando jam en 1792. El la pola malvenko rezultis la dua dispartigo de Pollando, en 1793, inter Ruslando kaj Prusio. Pollando tiam fariĝis malgranda ŝtato. Al la reganta feŭda klaso la okupantoj certigis plenan netuŝeblon de ties posedrajto. Triumfis la reakciuloj, nomitaj Targowiczanje [5], de la loko Targowica, kie ili ligis sin en konfederacion por la Konstitucion de la 3a de majo neniigi. La procezo de reformoj, tiel forte inspiritaj de la Franca Revolucio estis haltigita.

* * *

La patriota tendaro, kiun oni por tiu tempo povas plene identigi kun progresemuloj, malgraŭ plej malfavoraj internaj kaj eksteraj kondiĉoj, plu bataladis por reformoj kaj sendependiĝo. Forpeli invadintojn egalis tiam, en Pollando, aliĝi al la principoj de libereco, egaleco kaj frateco. Ĉi-lasta devizo, veninta de la revolucia Francio, ĉiam pli enpenetris la mensojn de la juna generacio. La kontraŭuloj de ĉia socia progreso nomis ilin jakobenoj kaj ilian agadon, jakobenismo. Tiuj nomoj en iliaj buŝoj estis ofenda akuzo, pri kiu fieris la revoluciaj patriotoj.

En 1793, kiam Ruslando kaj Aŭstrio troviĝis en milito kontraŭ Turkion, la patriota tendaro komencis preparojn al insurekcio. Tiu daŭris de la 24a de marto ĝis oktobro 1794. Ties ĉefgvidanto estis Tadeo Kościuszko [6], jam vaste konata kiel heroo de la milito por la Usona sendependiĝo. Montriĝis tamen, ke sen signifaj ŝanĝoj, sen decida faligo de la feŭdismo, ne eblas allogi, ardigi la popolamasojn al batalo kontraŭ la malamikojn. La dokumento proklamita de Kościuszko - la Manifesto de Poŭaniec -, donanta al kamparanoj la liberon forlasi siajn senjorojn kaj reduktanta la servutajn devigojn dum la milittempo (kion cetere la nobeloj ne respektis), ne povis sufiĉi. Rezultis malvenko, kaj en 1795, la tria kaj lasta dispartigo de Pollando.

Dum tiu insurekcio, kiu ja okazis dum la pinta periodo de la Franca Revolucio, la polaj jakobenoj kapablis movi, kvankam ne sufiĉe por venki decide, la popolamasojn por batalo kontraŭ internajn kaj eksterajn malamikojn. Sub ilia gvidado, la popolo, apogante insurekcian armeon, forpelis la okupantojn el Varsovio kaj Vilno. En ambaŭ urboj, oni faligis konservativajn urbajn instancojn kaj anstataŭigis ilin per revoluciaj.

Sed kio pleje montras la rektan influon de la eventoj tiam okazantaj en la revolucia Francio, tio estas la instalo de Militista Kriminala Tribunalo kun la celo juĝi kaj puni la perfidulojn al la nacio. La popolo starigis pendumilojn. La unuaj revoluciaj agoj ĉi-rilate okazis en Vilno, kie, liberiginte la urbon de la rusaj okupantoj (23an de aprilo 1794), la revoluciuloj, sub kolonelo Jakobo Jasiński, unu el la ĉefaj polaj jakobenoj, pendigis la plej malŝatatan perfidulon troviĝantan tiam en la urbo, la hetmanon (armeestron) Simono Kossakowski [7]. Tio okazis la 25an de aprilo 1794. Pri daŭraj malsukcesoj de la insurekcio, la popolo kulpigis perfidulojn, kiuj sabotas la ordonojn de Kosciuszko kaj rekte kunagas kun la malamikaj najbaroj. Per daŭraj elpaŝoj de la popolo, oni volis ilin timigi kaj ĉefe mobilizi la amason al batalo por savi la patrion.

La 8-9an de majo 1794, dum revoluciaj eventoj en Varsovio, oni kondamnis je morto, sen antaŭaj proceduraj formalaĵoj, kelkajn perfidulojn kaj tuj ilin pendigis. Inter la pendumitoj troviĝis fifamaj Targoviĉanoj : hetmanoj Petro Oźarowski kaj Jozefo Zabiełło, marŝalo (prezidanto) de la Konstanta Konsilio patronata de Ruslando, Jozefo Ankwic [8] kaj episkopo Jozefo Kossakowski. Stanislaon Potocki, marŝalon de la Targowica Konfederacio, kiu tiutempe troviĝis eksterlande, oni kontumace kondamnis je morto. Mikelo Poniatowski, primaso de Pollando, sin mortigis antaŭ la plenumo de la popola verdikto. La 28an de junio 1794, la popolo de Varsovio, senpacienca pro la malfruiĝemo de la Plejalta Nacia Konsilio en punado de perfiduloj, denove starigis pendumilojn kaj punis aliajn. Ĉi-foje oni forŝiris el malliberejo kaj tuj pendumis i.a. episkopon Ignaco Johano Massalski, princon Antono Stanislao Czetwertyński-Światopełk [9] kaj Karolo Boscamps-Lasopolski. Tiu apliko de plej drasta formo de teroro, t.e. la pendumado, montras rektan influon de la jakobena revolucia teroro en Francio.

La organizintoj de tiuj popolaj elpaŝoj en Vilno kaj Varsovio estis polaj jakobenoj, kaj inter ili Jakobo Jasiński, kiu fine de la insurekcio heroe pereis dum defendaj bataloj apud Varsovio, Johano Dembowski kaj Kazimiro Konopka - poste avanaj batalantoj por via kaj nia libero en la polaj legioj, dum la Napoleonaj kampanjoj. Pluraj historiistoj asertas ke la eksplodo de la insurekcio, en la printempo 1794, retenante grandan parton de la rusa kaj prusa armeoj, signife helpis al Francio defendi la revolucion kontraŭ la samajn malamikojn.

* * *

Rezulte de malvenko de la insurekcio, Pollando, post la tria dispartigo en 1795, ĉesis por pli ol cent jaroj ekzisti. Ĝi estis forŝirita, kiel ŝtato, el mapoj de Eŭropo. Sed dum la lukto por la defendo de Pollando, minacata perdi sian sendependecon, ankaŭ sub la influo de la Franca Revolucio kaj Napoleona periodo, fortiĝis la nacia identeco de la poloj. La plej konsciaj el ili neniam akceptis dividon de la lando inter la najbaroj. Decidinte batali por ĝin reakiri, ili ligis sian esperon kun la revolucia Francio. Unue tial, ke ambaŭ landoj havis la samajn malamikojn ; due, ĉar oni forte kredis, ke laŭ sia revolucia devizo - libereco, egaleco, frateco, - Francio devas alporti helpon al la subjugitaj popoloj.

Tio klarigas, ke dum la tuta periodo de dispartigo kaj ankaŭ poste, laŭvicaj generacioj de poloj ligiĝis kun Francio, ekde la partopreno de polaj legioj en la Napoleonaj militoj ĝis la organizado de militistaj fortoj kaj la kunbatalo dum la unua kaj dua mondmilitoj. Tra la tuta 19a jarcento, poloj ligis la esperojn reakiri sian sendependecon kun la fido en la helpo de Francio. Tio rilatas kaj militajn batalojn (insurekciojn en 1831 kaj 1863), kaj kredon pri signifa diplomatia helpo. Al Francio direktiĝis emigrantaro post malvenkoj en sinsekvaj insurekcioj. Tie niaj plej grandaj scienculoj, verkistoj, artistoj, kiel Lelewel, Mickiewicz( [10], Słowacki [11], Norwid [12], Chopin, se mencii nur kelkajn, trovis lokon por vivi kaj verki, kiam ne eblis resti en la patrio.

La ideoj de la Franca Revolucio signife influis la formiĝon, dum la 19a jarcento, de progresemaj sociaj programoj servantaj al evoluigo de Pollando. Aparte gravan lokon en la pola historio havas Napoleono Bonaparto. Li estis ne nur amata, kiel komandanto, de tiuj, kiuj partoprenis liajn kampanjojn, sed, konsiderata kiel relevanto de Pollando, li estis admirata de ĉiuj sociaj tavoloj. Romantika amo inter li kaj Maria Walewska ankoraŭ pli lin ligis kun poloj. Ĉio ĉi trovis respegulon en ekzisto de generacioj de bonapartistoj, kiuj sian fidon al li transigis eĉ al Napoleono la tria. Ateston pri tiu ĉi speciala influo de la Franca Revolucio sur Pollandon kaj emocian ligon inter ambaŭ landoj oni povas trovi en la polaj belarto, pikturo kaj en tre riĉa historia literaturo.

La vortojn, kiujn la kreinto de Esperanto turnis al « glora lando Francujo », en sia festparolado, dum la unua Universala Kongreso, en Bulonjo ĉe maro, oni devas konsideri ne kiel ĝentilaĵon, en tiaj okazoj kutiman, sed kiel la esprimon de estimo kaj de granda emocia sento, kiujn loĝantoj de la pola tero konservas ĝis nun al Francio, lando de la Granda Revolucio.

S.B.-F.


El Sennacieca Revuo, 1989


[1pron. ĉartoriski.

[2Boleslaw Limanowski, Historia Demokracji Polskiej (Historio de Pola Demokratio), vol. 1, p : 35.

[3pron. niemceviĉ.

[4La unua okazis en 1772.

[5pron. targoviĉanje.

[6pron. kosciuŝko.

[7pron. kosakovski.

[8pron. ankviĉ.

[9pron. ĉetvertinski-sviatopeŭk.

[10pron. mickieviĉ.

[11pron. sŭovacki.

[12pron. norvid.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio