Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Antaŭludo kaj eĥoj pri la Franca Revolucio en Nederlando
puce Frederiko Engels : La grandaj urboj (traduko de eltiraĵo el la libro "La situacio de la laboranta klaso en Britlando")
puce La Granda Franca Revolucio
puce Makedonio
puce Myamoto Masao : Japano, kiu mortis en la fronto en Hispanio
puce Orsinger : Las Casas kaj "la nigra legendo"
puce Trojo senvualigas la ŝtrumpon.

Trojo senvualigas la ŝtrumpon.


La urbo, iama [franca] ĉefurbo de la maŝ- kaj fadenindustrioj, hodiaŭ estas ruinigita. Orepoka retrospektivo okazas en la Modernarta muzeo, kun pli ol 250 verkoj elvokantaj tiun ŝikan subveston.

Troyes (trua, Trojo), [franca] ĉefurbo de la maŝindustrio, organizas en la Modernarta muzeo belegan ekspozicion pri la ŝtrumpo. "A fleur de peau" ("Ĉe la haŭto") estas pretendata la unua retrospektivo pri la ŝtrumpo kun pli ol 250 eroj, el kiuj la plimulto havas daton en la fino de la XIX-a aŭ en la XX-a jarcento, pentraĵoj (Degas, Toulouse-Lautrec, Van Dongen, Picasso, Sonia Delaunay...)(1), desegnoj, fotoj, afiŝoj kaj pluraj originalaj eroj datitaj ekde la 1900-aj jaroj ĝis la nuna epoko (Chantal Thomas, ŝantal tomas). Krom la pruntoj el la muzeoj de Francio (Precipe Orsay, orse, (2)), la ekspoziciataj verkoj devenas el la donacfonduso de Pierre kaj Maryse Lévy (3), paro da trojaj industriistoj kaj mecenatoj. Pierre Lévy estis prezidanto-ĝenerala direktoro de la entrepreno Devanlay, unu el la elstaraj entreprenoj de la loka teksindustrio. La nuntempa historio de la ŝtrumpo rakontata en la Modernarta muzeo ekbanas la vizitanton en la fontojn de la pentrarto de la fino de la XIX-a jarcento. Historio de la arto, socia historio. La ŝtrumpo rezervita al la viro ĝis la XVIII-a jarcento iĝas poste virina objekto kaj ĝi akompanas la malrapidan sed certan liberigon de la virino. La teksindustrio fasonas la modon.

Dank’al la novaj maŝinoj, ankaŭ dank’al la ekuzo de novaj materioj (ĵerzo, artefarita silko kaj en 1938 la nilona revolucio), Trojo, urbo de subvesta industrio, kiu koncentras sur unu sama loko la tutan produktoĉenon "de la fadeno ĝis la finprodukto", iĝas la ĉefurbo de la maŝindustrio. La plej grandaj markoj naskiĝas tie : Exciting, Dimanche kiu iĝos Dim, DD, Vitos. En la sektoro de la vesto, la ĉefurbo de la departemento Aube (ob) estas la lulilo de Lacoste kaj de la vestoj por infanoj Babygro, Petit Bateau, Absorba, ktp.

Kiam industrio eniras en muzeon, tio signifas, ke ĝi riskas malaperi. Kiel artistoj agnoskitaj "post mortem"(4). La urbo Boulogne (bulonj) faris la saman operacion valorigante sian industrian teritorion, Billancourt (bijankur), kiam Renault (reno) forlasis insulon Séguin (segen). De tiam, strange, la urbo Boulogne (bulonj) retrovis sian originan nomon, Boulogne-Billancourt (bulonjbijankur). La celo tie estas valorigi terenojn kaj, koincide, la unua projekto de instalo sur la teroj de Renault (reno) estis tiu (abortinta) de nuntemparta muzeo. Ĉu la historio pri la troja subvestindustrio estas finita ? "Tiu ekspozicio enskribiĝas en ĝenerala celado, iniciatita de la urbo jam de deko da jaroj", precizigas la responduloj de "Ĉe la haŭto", por valorigi la industrian, artan kaj arkitekturan heredaĵon. Certe, la teksindustrio ne komplete malaperis, kaj la malmultaj postrestantoj post la ĉina aŭ hinda ondo ludas la karton de la scienca esploro, samtempe observante la reorientiĝon de la urbo al aliaj aktivaĵoj. La novaj industrioj instaliĝas en la iamaj teksfabrikoj transformitaj en entreprenajn apartamentojn kaj hotelojn. Estis 30000 tekssalajruloj en la 1950-aj jaroj. Da ili hodiaŭ restas apenaŭ 6000. Lacoste (lakost), emblema marko, ankoraŭ vicproduktigas kelkajn modelojn en ĉi tiu urbo.

François Baroin (fransua baruen), urbestro de Trojo kaj ministro, ne komplezis honori per sia ĉeesto la inaŭguron de la ekspozicio ĵaŭdon la 15-an de marto, malgraŭ la ĉeesto de industriistoj kaj patronoj de la ekspozicio. Anstataŭ li, Marc Sebeyran (mark seberan), lia unua vicurbestro, opinias, ke "ankoraŭ estas espero por la subvestindustrio, niĉoj de produktado, disvolvindaj inteligentaj teksaĵoj". Li forte substrekas la 80000 kvadratmetrojn da uzinaj vendejoj, kiuj tion vendas, kion oni ne plu fabrikas en Trojo. "Ni laboras por la konservo de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj kun forta aldonita valoro en ligo kun la polusoj de teksa konkurpovo de la nordo de Francio kaj de la liona regiono. La loĝantaro ankoraŭ ne funebris la teksindustrion ; ĝi povas retrovi novan esperon. Oni ne laboras super fantomoj de la estinteco", diris Marc Sebeyran. Ĉu vere li kredas tion ?


Jacques Moran,
"HD L’HUMANITÉ DIMANCHE", 29 marto - 4 aprilo 2007.

Elfrancigis :
Petro Levi 23111.


(1) Dega, tuluzlotrek, vandonjen, pikaso, sonja delone...

(2) urbo najbara de la pasintjara SAT-Kongresurbo.

(3) (pjer kaj mariz levi) Sen ia familia rilato kun la elfranciginto de tiu artikolo.

(4) latine en la originalo : "post sia morto".

Memormarkoj

* La markoj "Petit Bateau" (1120 salajruloj) kaj "Devanlay" (870 salajruloj), bazitaj en Trojo, estas la plej gravaj dungantoj en la departemento.

* La teksindustrio estas la ĉefa eksporta sektoro en la departemento Aube (ob) kun preskaŭ 20 % el la tuto.

* La subvestindustrio reprezentas 14,5 % el la eksportoj, 11,5 % el la importoj. La diversaj vestoj reprezentas 7 % el la eksportoj, 6 % el la importoj.

(fontoj : komerca kaj industria ĉambro de la departemento Aube)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio