Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Batalo de l’ kamparanoj en Japanio
puce Eltrovi terkulturiston de la vivo
puce Kilombanoj haltigis la funkciadon de la Aracruz Celulose S/A
puce Manifesto pri Estonteco de Semoj
puce Pri la malsato de kamparanoj

Kilombanoj haltigis la funkciadon de la Aracruz Celulose S/A


Kilombanoj [1] haltigis la funkciadon de la Aracruz Celulose S/A

En 20/03/2007, 450 genegruloj el pluraj komunumoj "quilombolas" [prononcu : kilombolas ; "quilombolas" = kilombaj = el kilombo [2] ] el teritorio "Sapê do Norte" en norda parto de ŝtato Espirito Santo, Brazilo, okupis kampon en la urbo São Mateus, paralizante ĉiujn procesojn de dehakado kaj transporto de eŭkaliptaj lignoj de transnacia kompanio Aracruz Celulose S/A (la pligranda produktisto de blanka celuloido el mondo), dum 4 tagoj kaj 3 noktoj, en pli ol 547 hektoaroj. Laŭ informoj el tiu kompanio, 46 hak-maŝinoj kaj 35 kamionoj ne povis labori, kaj ne eblis produkti kaj transporti po 5 mil m³ da ligno tage. 

La policanoj estis alvokitaj de la kompanio kaj venis en la lokon en la dua tago de la manifestacio kaj, pro la granda kvanto de kilombanoj ili ne reagis kaj foriris.

Laŭ la kilombanoj la manifestacio, kiu surprizis la kompanion, estas respondo de la familioj al la akto de la kompanio, kiu malplenumis la kontrakton inter urbestrejoj, la Publika Federala Ministrejo, Fondo "Cultura Palmares" kaj la Asocioj de Kilombanoj, pri la atingo al la torĉo (restoj de eŭkalipto, kies grandeco estas malpli granda ol 7 centimetroj). Utiligante modernajn aparatojn, kiujn tute subpremas la torĉon, la kompanio Aracruz, ekskuzante teknikajn plibonigojn celante la beneficon al siaj aferoj, subtenas la eŭropajn fabrikantojn de tiuj aparatoj kaj atrofias la vivtenadon de la kilombanoj.
Nuntempe, el ĉirkaŭ 1500 familioj (32 komunumoj) kiuj rezistas en etaj areoj inter la grandaj unukulturoj, precipe de eŭkalipto, pli ol 1000 kilombanoj batalas por havi la torĉon, ĉar la enspezo per karbo-produktado fariĝis la sola vivrimedo.
Estas tre komplika tasko scii la grandecon de detruo kaj sociala, media, kultura kaj ekonomika ŝuldoj al la kilombaj komunumoj de la transnacia Aracruz Celulose, kiu invadis forigante milojn da familioj el iliaj areoj, detruante ilian vivmanieron ; detruis milojn da hektaroj de la Atlanta Arbaro ; elĉerpis dekojn da riveroj kaj malpurigis aliajn dekojn per multe da agro-venenoj ĉiutage ĵetitaj sur la ampleksa eŭkalipta unukulturo kaj, krom tio ĉi, la kompanio subtenas armean milicon kiun kontrolas la familiojn dum tuta tago.
Sed la ĉefa celo de tiuj komunumoj estas rekonkeri sian teritorion, kies rajtoj estis perditaj al Aracruz Celulose per politikaj manovroj farita de estraroj dum la milita diktaturo en 1960/70.
Fine vespere en 23/03, la movado liberigis la kampon kaj tendumis antaŭ la operacia centro de la kompanio, proksime el ŝoseo BR-101-norda, en urbo Conceição da Barra, malpermesante la eniron kaj eliron de kamionoj kaj laboristoj.
Iom poste, justeco-oficiro alvenis kunportante forig-ordonon de tiu kampo. La kilombanoj ne ricevis la ordonon ĉar ĝi temis pri la jam liberigita areo. Je la 15a horo ili ĉesigis la movadon post la konsento pri realigo de kunveno sekv-tage, ankoraŭ sen iu dezirata solvo. 

 
Informo : Reto Averto Kontraŭ la Verda Dezerto (Rede Alerta Contra o Deserto Verde : http://www.desertoverde.org
El [Sennaciulo->rub89] n°1222, aprilo 2007, p53


[1"kilombanoj" (quilombolas, laŭ brazila vorto) estas negruloj kaj
negrulinoj posteuloj de sklavoj kiuj eskapis la sklavadon.

[2"kilombo" (quilombo, laŭ brazila vorto) estas bieno, kies loĝantoj
estas filoj de rifuĝintaj sklavoj ; ankaŭ la rifuĝintaj sklavoj
rifuĝiĝis en tiuj "kilomboj" dum sklavec-epoko.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio