Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Albert Camus : Letero al alĝeria aktivulo
puce Gari Mikle : Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo
puce Jakvo Ŝram : Naciismo, internaciismo, sennaciismo
puce Johano ĴORES (JAURES) : Internaciismo – patriotismo
puce Mira Makivić : Pri la nacieco kaj sennacieco
puce Nikolao Gudskov : Antinomioj de la nacia disvolviĝo
puce Petro Levi : Kio estas "Sennacieco de SAT" ?
puce Viola Murasaki : Sennaciisma edukado

Petro Levi : Kio estas "Sennacieco de SAT" ?



Ĉi tie mi deziras respondi kiel eble plej simple kaj rekte al la demando : Kion signifas la vorto "sennacieca" en la nomo de SAT ? (Pri la nacieco kaj sennacieco, S-ulo de februaro 2007, p.27-28)


La respondo staras en la historio de nia Asocio kaj ne postulas altnivelan filozofian cerbumadon. La vorto koncize nomas strukturon karakterizitan per individua membreco de la aktivaj membroj kaj
foresto de naciaj sekcioj. Tia strukturo fakte ne estas nek pretendas esti originala : ĝi estas tute malkaŝe kopiita el la strukturo donita de Hektor Hodler al UEA. Ĝi cetere nur estas konsekvenca organizformo de tutmonda movado en kiu unu sola lingvo estas komuna al ĉiuj membroj.


Ĝi supozigas do nenian ajn teorion aŭ kritikon pri ekesto de nacio kaj nacieco. Tian teorion oni devas eventuale serĉi aliloke, sed ne en la statuto de SAT, laŭ kiu ĝi nur estas objekto de libera debato inter aliaj temoj.


"SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens-, kaj agadkapablo."


"(1,a) utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda ; "


"(1,c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj
internaciistoj ; "


"(11.) Por eviti ĉian naciecan influon en la gvidado de la Asocio, validas la elekto de P.K. nur en la okazo, se la enlandaj jesaj voĉoj por la kandidatoj en iu lando ne superas 1/3 de la tuta balotintaro, sed kiuj estas dividitaj en pli normala maniero laŭ landoj."


Tiu devizo, proponita de Lanti al SAT, kaj tiuj punktoj de nia statuto, ne havus signifon, se nacio kaj nacieco ne havus signifon por SAT. Sed ignori la naciajn limojn en sia interna organizado ne signifas sisteme ignori nacion kaj naciecon eĉ kontraŭ konkreta evidenteco. Ĉiu membro rajtas havi propran opinion pri la signifo, ŝarĝita de ideologia emocio, de tiuj vortoj kaj libere debati pri ĝi kiel pri aliaj emoj.



La Esperanto-movado kaj en ĝi la laborista Esperanto-movado, kies SAT estas peresperanta fako, estas nek nacio, nek gento, kaj ĝia hipoteza aspiro fariĝi ia speco de nacio aŭ gento estus danĝera
kontraŭsenco. Se iuj esperantistoj volas fondi nacion aŭ surogaton de nacio kun Esperanto kiel lingva ligo, tio estas ilia afero, sed se ili pretendas trudi sian celon al la tuta Esperanto-movado, ili povas
tute nature renkonti fortan reziston kaj eĉ aktivan kontraŭstaron.


Eble pro malatento aŭ manko de intereso, mi ne memoras, ĉu mi spertis aŭ ne kongresŝildojn kun indiko de nacieco en SAT-Kongreso. Tio ŝajnas al mi ekzotaĵo fremda al SAT-tradicio. La demando estas :
al kio tio utilas ? Eble sufiĉus la internacia kodo kaj la nomo de la hejmurbo.


En la tempo de Lanti ne ekzistis la vorto "etno" kreita pli malfrue per retroetimologio el "etnografio" (scienco pri la popoloj, iliaj moroj, vivmaniero, legendoj ktp.) aŭ el "etnologio" (branĉo de la antropologio, kiu esploras la originon kaj la parencecon de popoloj). Ĝi aperis en PIV (1970) kiel sinonimo de "gento". Ankoraŭ nun, la malsamaj difinoj donitaj en [PIV (2005)- http://www.satesperanto.org/PIV-2005-JxUS-APERIS.html] ne donas al mi la eblecon distingi inter ili klaran diferencon de signifo. Etnismo kun ĝia korolario etna purigado en miaj okuloj estas nenio krom nova, eŭfemisma nomo de rasismo kaj pro historiaj spertoj devus esti abomenaĵo por ĉiu pretendita civilizito.


SAT ne estas konkurencanto de nacio sed eksternacie celas (§ 26) esti tutmonda retaro jam de pli ol duona jarcento pli frue ol la "moderna" Interreto. Tial amuzaj estas la esperantistoj, kiuj ignorante la statutajn celojn de nia Asocio sed hipnotizitaj de teknologia kaj komerca aspektoj, asertas, ke Interreto estas "dua ŝanco" por Esperanto. Principe, Interreto kiel SAT ne estas ligita
al informadiko, kiu nur estas - ja ŝatinde efika - materia rimedo, sed ĝi tre bone povas funkcii per aliaj rimedoj, ekzemple krom per rektaj kontaktoj, ankaŭ per indianaj fumsignoj, tamtamo, lumsignoj,
rajdantaj kurieroj, semafora telegrafo ktp kaj eĉ boteloj en la maron, sed male al SAT, ĝin ofte handikapas la manko de komuna lingvo. Oni same bone povus diri, ke Esperanto estas dua ŝanco por
Interreto.


Petro Levi 23111


El Sennaciulo, marto 2007

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio