Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Orsinger : Francis Bacon - la pentristo de l’ intensa estaĵo
puce Orsinger : Kiel Japanio influis la impresionistojn (Pri japanismo)
puce Orsinger : Pentri sian socian apartigon
puce Pikaso kaj la milito en Gernika
puce Spitzweg - Bidermajra honestulo kaj revoluciulo

Pikaso kaj la milito en Gernika

(unua aviadila bombado de civiluloj)



Kiam naziulo montris al la pentraĵo Gernika (Guernica) kaj demandis Pikason : "Kiu faris tion, ĉu vi ?" respondis Pikaso : "Ne mi faris tion, sed vi !"


Gernika – Urbeto

Gernika estas urbeto en la aŭtonoma vaska provinco : Biskajo, en nordo de Hispanio. Ĝi situas sur la rivero « Rio Mundaca », kiu enfluas en la fjordon de Gernika (fjordo nomiĝas hispane : ria).


En 1937, dum la hispana intercivitana milito, la urbeto nombras 7 000 loĝantojn, kaj ĉirkaù 3 000 rifuĝintojn, kiuj fuĝis la batalojn ; la fronto troviĝas proksimume 25 kilometrojn de la urbeto. Gernika estas la centro de agrikultura regiono, kaj ĉiun lundon okazas grava foiro, kiu altiras multajn personojn. Ankaŭ estas kelkaj uzinoj, kiuj fabrikas armilojn.

En la urbeto estas tri militaj hospitaloj, kelkaj trupoj sed ne estas milita protekto kontraŭaviada atako krom unu kontraŭaviada mitralo.

Gernika – Bombado

La 26-a de aprilo 1937 estas lundo do, foira tago en Gernika. Gekamparanoj venis en la urbeton por vendi la produktaĵojn de la kampoj kaj siajn brutojn. La finitan negocon multaj manĝis en restoracioj, kaj oni atendis la komencon de partioj de peloto. Durango, eta urbo apud Gernika, estis bombadita kelkajn semajnojn antaŭe sed neniu pensis ke Gernika estus bombadota.

La 26-a de aprilo 1937 estas lundo do, foira tago en Gernika. Gekamparanoj venis en la urbeton por vendi la produktaĵojn de la kampoj kaj siajn brutojn. La finitan negocon multaj manĝis en restoracioj, kaj oni atendis la komencon de partioj de peloto. Durango, eta urbo apud Gernika, estis bombadita kelkajn semajnojn antaŭe sed neniu pensis ke Gernika estus bombadota.



La bombado komencis je 16h30. La preĝejo Santa Maria trifoje sonorigis alarmon. Unua aviadilo ĵetis tri bombojn, tio estis la komenco de bombado seninterrompa dum tri horoj. Laù la taksadoj, inter 40 kaj 50 italaj kaj germanaj aviadiloj partoprenis en tiu atako. Ili ĵetis 39 bombojn da 250 kg, 260 da 50 kg kaj ĉirkaù 5 500 da 1 kg.

La oficiala raporto de la Vaska Registaro indikas 1 654 mortintojn kaj 889 vunditojn. Ĉirkaŭ 71% da domoj estis detruitaj. La bombado de Gernika estas la unua bombado kontraŭ civila loĝantaro en Historio.


Tri tagoj post la bombado, faŝistaj trupoj okupis la urbeton, kaj tuj malpermesis, dum kvin tagoj, la eniron en Gernika(n) al la internacia gazetaro. Dum tiuj kvin tagoj, la faŝistoj ŝtopis la multajn kraterojn faritajn pro la eksplodoj de bomboj ; ili priverŝis benzinon sur la ruinojn de la urbeto por kredigi ke la Vaskoj bruligis sian propran urbeton kaj ili diskonigis tion.


Tamen estas Pablo Picasso, kiu, per sia « Pentraĵo Gernika » konigis la hororon de la bombado kaj servis la historian verecon. Tiu pentraĵo estis mendita de Hispana Respublika Registaro por ornami la hispanan pavilonon dum la « Universala Ekspozicio » en Parizo en 1937.

Dum la diktatoreco de « Franco » en Hispanio, la originala « Pentraĵo Gernika » estis eksponita en la Muzeo de Modernaj Artoj en Novjorko. Ĝi alvenis en Hispanion dum la jaro 1981, t.e. : 6 jaroj post la morto de la diktatoro « Franco », kiam la demokratio revenis en Hispanion.

Ni opinias ke la pli bona maniero por prezenti tiun Muzeon estas citi paragrafon de la prospekto pri la Muzeo, kiun ni esperantiĝis :

« La tragika bombado de Gernika inspiris la fondintojn de tiu muzeo. Tiu loko ne estis kreita por glori la historion de la milito, nek por laŭdi absolutajn verecojn. Tiu historia ekspozicio montras al ni la vojon de la repacigo ; tiu Muzeo estas por pripensi pri la Paco, kiu estas la afero de ĉiuj ».


Gernika muzeo de l’ paco


Hodiaŭ Gernika estas ekzemplo de repacigo ; post multaj demarŝoj, esperoj, disreviĝoj, la Prezidanto de la Federa Respubliko de Germanio, S-ro Herzog, sendis, en 1997, leteron al la loĝantaro de Gernika, en kiu li konfesis ke germanaj aviadiloj ja partoprenis en la aviada atako de Gernika la 26-an de aprilo 1937. Ekde la hispana urbo Gernika kaj la germana urbo Pforzheim ĝemeliĝis. En 2002, okaze de la 65-a datreveno de la bombado de Gernika, germana fotografistino : Verena Kraft eksponis en Gernika sian fotografian verkon. Ŝi estas la filino de Ehrhardt von Kraft, kiu estis unu el pilotoj de la Legio « Condor » ( Kondor ), nazia skadro, kiu bombis Gernika(n).


Muzeo de l’ paco

Edukado al Paco kaj Repacigo

Patrino kaj ŝiaj tri filinoj al la eliro de la Muzeo
Ni ne loĝas tre fore je Gernika kaj ni plurfoje vizitis tiun Muzeon de la Paco, kiu malfermiĝis en 2003.


Kompreneble la foto estas iom miskompreniga, la vizitoj ne koncernas ekskluzive virinojn, sed ĉiuj, kiuj aktivas por paco. Tial ni konsilas al la geesperantistoj, kiuj vojaĝos en la nordo de Hispanio, vizitu la Muzeon de la Paco en Gernika.


Colette Weiss/André Weiss.
15/02/2007

El Sennaciulo, aprilo 2007

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio