Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  La plej multaj jarkolektoj el niaj plej gravaj fruaj Esperanto-gazetoj estas senkoste legeblaj en la reto (ligoj)
puce  Orsinger : Eluzita Generacio - Beat Generation (artikolo)
puce  Orsinger : La sonĝo de Aldo Manuzio
puce Jakvo Ŝram : Günter Grass aŭ La potenco de la malsukcesintoj

Orsinger : Eluzita Generacio - Beat Generation (artikolo)


La urba slango de tiuj toksiĝemuloj fascinas la ambaŭ poetojn. La vorto "beat" precize estas ĉerpita el la esprimaro de Herbert Huncke kiu ofte uzis ĝin tiusence : "beaten down", tio signifas : rompita, krevita. Sed Kerouac, kiu ŝategis la ĵazon, alproksimigis tiun esprimon al la ĵazĵargono. Por ĵazmuzikisto la esprimo signifas : eluzita, malŝvelita. De tiam la Beat Generation eble difinas la plej gravan grupon de usonaj verkistoj en la 20-a jarcento. Tiu grupo konsistas el tre diversaj homoj kun tiom da diferencaj sentokapablecoj : Estas Kerouac, Burroughs sed ankaŭ Allen Ginsberg, Gregory Corso, Lawrence Ferlinghetti, Neal Cassady, Carl solomon, Brion Gysin kiuj meze de la 40-aj jaroj komencas "malkonstrui" la anglan lingvon kies verkaro estos aparte influanta dum la 60-aj kaj 70-aj jaroj kaj ligita al la hipia movado.

"Esti trampo sed plenigita de intensa konvinko" tiel Kerouac difinas la movadon. Estas en 1944 ke la triunuo Kerouac, Ginsberg kaj Burroughs kreas la fundamentojn, kiuj efektivigos la ideojn de tuta generacio kaj, kelkaj jaroj pli malfrue, tri tekstojn estos la bazon de estonta verkaro : Junky de Burroughs en 1953 (La nuda festeno estas lia pli fama romano), Howl poemo de Ginsberg en 1955 kiu ŝokos la usonan socion kaj La fama Sur la vojo de Kerouac en 1957 ( verkita inter 1950 kaj 1951) kiu furoras kaj havos la sukceson kiun ni konas. La influo kaj la ritmo de la ĵazmuziko estas gravega por sia stilo kaj nature kondukas la verkistojn de la "Eluzita Generacio" registri siajn poemojn ( aŭ la poemojn de William Blake) en diskojn kies produktado ege disvolviĝas dum la 50-60-aj jaroj. Burroughs tiel registris ĉefverkon : Call Me Burroughs, ĉe libera ĵaz-eldonejo.
Ekstreme ŝokanta pro ĝia kruda pornografio, apologio de la toksoj kaj perforto la verkaro de tiu movado tamen por ĉiam transformis la usonan kulturon kaj nun ankoraŭ tutmonde influas verkistojn kaj ĵaz-, rok-, elektronik-, hiphopmuzikistojn, pentristojn aŭ reĝisorojn kiel David Cronenberg aŭ Danny Boyle...

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio