Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Breĥt : Interparolado pri Suda Pacifiko
puce Dostojevskij : La ŝerco de l’ diablo
puce Hemingway : Pura, bone iluminata ejo
puce Kunert : Centra stacidomo
puce Le Travailleur Espérantiste : La malbenito
puce Machsangi : Numero 16... Numero 20
puce Mark Twain : Taglibro de Eva
puce Mühsam : Diveno
puce Morgenstern : La venĝo de l’ cifero
puce Ostankowicz : Celstacio
puce Rakontoj de Breĥt kaj Böll
puce Rasch : Venĝo de l’ majskarabo
puce Ret Marut kaj B.Traven
puce Saadi : Gulistan, Libro III, rakonto 23

Ĵivkoviĉ : Infera biblioteko

rakontotraduko

Gardisto kiu gvidis min ekhaltis en koridoro antaŭ unu pordo kaj ekfrapis. Li atendis kelkajn momentojn kaj tiam, kvazaŭ li aŭdis aprobon por eniri, kvankam nenio atingis miajn orelojn, malfermis la pordon kaj preterlasis min unue, puŝis min al dorso, senvorte, kaj mem ekmarŝis enen. Li tuj kaptis mian ŝultron por haltigi min tiumomente kaj poste fermis la pordon. Lia puŝpremo estis nenecese forta, ĉar mi ankaŭ sen tio jam estis haltinta ne sciante kion alian fari. Ni restis apud la pordo evidente atendante novan ordonon.

Kiel ĉio alia kion mi ĝis nun vidis en ĉi tiu loko, la ejo en kiu ni troviĝis estis ankaŭ tre alta. Ĉi tie tio aspektis ankoraŭ pli evidenta ĉar la distanco ĝis plafono estis konsiderinde pli granda ol la longeco kaj larĝeco de la ĉambro. Momente mi havis impreson ke estus pli nature se la planko kaj unu el la flankaj muroj interŝanĝus la lokojn. Sed, kompreneble, ne plu estis necese kalkuli pri naturaj aferoj. Ilia tempo nun senrevene forpasis. Kiu scias kiaj strangaĵoj min ankoraŭ atendas. Mi devis esti preta eĉ por multe pli malbonaj okazaĵoj.

La ejo estis malbone lumigita kaj tute malriĉe meblita. De la plafono pendis je longa metalfadeno malforta elektra lumilo kun ronda metala ŝirmilo supre. La pliparto da ĝia lumo faladis sur la lignan seĝon sen apogilo kiu solece ripozis meze de la ĉambro. Apud la muro, kontraŭ la pordo, staris preskaŭ malplena labortablo. Homo kiu sidis ĉe la tablo, turnita dorse al la muro, estis enprofundiĝinta en la monitoron antaŭ si, kiu lin vidkaŝis sub la ŝultroj. En la malklara lumo de la ekrano, kiu ne faris ombrojn, lia longforma vizaĝo aspektis fantome pala. Li havis mallongan, densan barbon, kiu dank’ al tiu lumo aspektis grizete, kvankam ĝi eble ne estis tia, kaj duonrondajn okulvitrojn por legado. Ne estis eble precizigi lian aĝon. Li povis esti kun la komencaj kvardekaj, sed ankaŭ ĉirkaŭ la finaj kvindekaj.

Ŝajnis ke li ne estas konscia pri nia eniro. Gardisto kaj mi pacience staris ĉe la pordo, senmovaj kiel du statuoj. Finfine, ne deturnante la okulojn de la monitoro, la homo mallonge levis maldekstran manon kaj faris nedifinitan movon per ĝi. Tiu movo, intertempe, havis por la gardisto tute klaran signifon. Li denove abrupte kaptis min je ŝultro kaj ekkondukis min al la seĝo sub elektra lumilo. Li lasis min nur kiam mi eksidis sur ĝin, restante staranta tuj malantaŭ mi.

Atendante kio sekvos, mi komencis malrapide vagi per rigardo laŭ limigita vido antaŭ mi. Sento de mallarĝeco kiun kaŭzis alteco de la ejo estis fortigita per uniforma koloreco kiu regis ĉirkaŭe. Ia malsana griz-oliva kolornuanco kovris ĉion : murojn, plafonon, plankon, seĝon, tablon. Eĉ la monitoro havis tiun koloron. Farbo sur muroj kelkloke estis fendiĝinta kaj forfalinta, malkovrante sube sekan morteron kun koloro de tempesta ĉielo. Kvazaŭ ni troviĝis ene de la iam verda kaj jam delonge paliĝinta kaj eluzita ŝu-skatolo lokita sur la plej malgranda flanko. Eble ĉio aspektus malpli morna se ekzistus iu fenestro, almenaŭ kun kradoj. Sed, ekzistis neniu aperturo. Labori sur tia loko povis signifi nur punon. Mi observis homon malantaŭ la monitoro kun mikso de timo kaj kompato. Eĉ se oni neglektus ĉion alian, de iu devigata longe restadi ĉi tie, ĉiukaze nenio bona povus esti esperebla... Densan silenton de la ĉambro ĝenis subita tamburado de fingroj sur klavaro kiun mi ne povis vidi. Rapida tajpado ne daŭris longe. Fininte ĝin, la homo levis la kapon, deprenis okulvitrojn kaj metis ilin sur la tablon apud si. Poste li fermis la okulojn kaj ekpremis la nazradikon per dikfingro kaj montrofingro. Li restis tiel kelkajn momentojn kaj poste malfermis la okulojn kaj kapsvingis al la gardisto. Mi aŭdis ke li malproksimiĝas per firmaj paŝoj. Metala pordo knare malfermiĝis kaj fermiĝis malantaŭ li.

Ni observadis certan tempon unu la alian senvorte. Mi sentis min malagrable sub lia silenta observado. Ĝi ne estis tiom severa aŭ minaca, kiom malbonhumora. Ne estis malfacile ekkompreni ke al li tute ne plaĉas sekva interparolado kun mi. Li aspektis kiel iu kiu tro longe okupiĝas pri la sama laboro por eĉ povi trovi en ĝi allogecon. Mi jam vidadis tiun mienon en vizaĝoj de iuj maljunaj enketaj juĝistoj. Finfine, la homo eksuspiris, pasis per fingroj laŭ la alta frunto kaj ĉesigis silentadon. "Vi komprenas kie vi troviĝas, ĉu ne ?" Li havis profundan, lantparolan voĉon.

"En infero", mi replikis post la mallonga hezitado. "Tiel estas. Kvankam ni ne plu uzas tiun nomon. Vi konscias kial vi alvenis al ĉi tiu loko ?

Mi ne tuj respondis. Al mi estis klare ke estas sensence ion ajn kaŝi aŭ nei, sed mi ĝuste ne devis kulpigi min mem. "Mi povas supozi…"

"Vi povas supozi ?" Tono de lia voĉo plialtiĝis. "Eĉ ĉi tie estas malofte videbla ĉi tia dosiero." Li ekfrapis per artiko de mezfingro sur la ekranvitron.

"Eble mi povus doni iajn informojn…"

"Ne !" li interrompis min akre. "Indulgu min de tio, mi petas vin ! Kiel ja estas nekomprenemaj ĉiuj kiuj tien eksidas. Ĉu ne sufiĉas ke mi devas konatiĝi kun abomenaĵoj kiujn vi faris, sed vi eĉ volus ke mi aŭskultu viajn hipokritajn kaj mukajn klarigojn. Ili min ofte naŭzas pli ol viaj malbonfaroj. Cetere, ne estas ĉi tie io ajn por klarigi. Ĉio estas komplete klara. Mi konas ĉion pri vi. Ĉiun bagatelaĵon. Ĉu vi, cetere, estus ĉi tie se ne estus tiel ?"

"Okazas eraroj !" – rimarkigis mi duonvoĉe.

"Ne ekzistas eraroj !", neelpeteble respondis la homo. "Eĉ se ili ekzistus, malfrue estas por ilia korektado. De ĉi tie ne ekzistas elirejo. Kiu foje alvenas, daŭre restas." Kompreneble, mi sciis tion. Ĉiuj konas tion. Tamen, mi devis provi ankoraŭ ion.

"Ĉu oni eble konsideras penton ?" demandis mi maksimume penteme.

Ĉi-foje ne estis necese ke li ion ajn diru. Lia rigardo elokvente konatigis al mi kion li pensas pri mia pentado. &quot ;Vi ne perdu la tempon. Mi ne havas tempon por tiuj stultaĵoj. Mi ne povas levi la kapon pro la laboro. La mondo neniam estis ĉi tia. Ĉu vi entute povas imagi kia ŝarĝo kuŝas sur mia dorso ?

Mi povis tion imagi, sed ĉar la demando estis nur retorika, mi mallevis ŝultrojn. Mi ekhavis impreson ke la homo pormomente ekdeziris lamenti pri siaj malfacilaĵoj, sed tamen li ŝanĝis la opinion.

Nu, bone, ni nun lasu tion. Ne gravas. Aliru ni la aferon. Ni devas konstati kio por vi estus la plej konvena."

"Kiel puno ?" demandis mi singarde.

"Ni tion nomas terapio."

"Ardado en fajro estas terapio ?"

Kiu parolas pri ardado en fajro ?"

"Eble kuirado en bolanta oleo aŭ diskvaronigo…"

"Ne estu vulgara ! Ni ne troviĝas en Mezepoko.

"Pardonu, mi ne sciis..."

"Simple estas nekredeble kiom tiuj kiuj alvenas ĉi tien estas ŝarĝitaj per antaŭjuĝoj. Vi pensas ke ni vivas ekster la tempo ? Ke ĉi tie nenio ŝanĝiĝas ? Ĉu ja ĉi tio povus okazi kun tiuj barbaraj kruelaĵoj ?" Li flanke frapetis la monitoron.

"Kompreneble, ne", prete mi konfirmis.

"Ĉiu epoko havas konvenan inferon. Nun tio estas biblioteko."

Mi konfuze fermetadis la okulojn : "La biblioteko ?" "Jes. La loko kie oni legas librojn. Ĉu vi aŭdis pri bibliotekoj ? Kial ĉiuj estas tiel konsternitaj eksciante pri tio ?"

"Aspektas iom … neatendita."

"Nur se oni senpripense observas. Sed se vi enprofundiĝas en la aferon, vi vidos ke tio tute ne estas neordinara." "Neniam mi ekpensus."

"Verdire, sincere dirante, unuamomente ankaŭ ni estis surprizitaj. Sed tio, kion al ni la komputilo komunikis, estis senduba. Tre utila aparato."

Li faris paŭzon. Pasis kelkaj momentoj antaŭ ol mi komprenis kion oni de mi atendas. "Tre utila, ĉiukaze", mi rapide ripetis.

"Precipe por statistikaj esploroj. Kiam ni enskribadis informojn pri ĉiuj kiuj ĉi tie troviĝas, montriĝis ke la eco kiu interligas la plej grandan nombron de niaj internuloj, eĉ 84,12 procentojn, estas foresto de legemo. Ĉe 26,38 procentoj oni eĉ povus tion kompreni. Ili estas tute analfabetaj. Sed kion diri pri aliaj 47,71 procentoj kiuj, kvankam skribosciaj, dumvive ne prenis eĉ unu libron en la manojn, kvazaŭ ĝi estus miasma ? El restantaj dek procentoj iuj eble sporade tralegis ion, sed pli bone estus se ili tion ne estus farintaj, ĉar tio kion ili legis estis tute senvalora."

Mi kapneis. "Kiu dirus tion ?"

Li observis min subokule. "Kial tio al vi aspektas stranga ? Ekiru nur de vi mem. Kiom multe vi legis ? Mi pripensis mallonge, penante rememori. ”Ja, kion diri, ne tiel multe, verdire."

”Ne tiel multe ? Mi diros al vi precize kiom multe." Denove aŭdiĝis tono de rapida serĉelektado sur klavoj de klavaro. ”En lastaj dudekok jaroj de via vivo vi komencis legadi du librojn. En la unua vi alvenis ĝis duono de la kvara paĝo, kaj en la dua vi sukcesis forlegi nur enkondukan alineon."

"Ĝi ne estis amuza por mi", mi replikis mallaŭte, konfesante.

"Ĉu ? Kaj aliaj aferoj estis interesaj por vi ?" "Mi tute ne antaŭsentis ke nelegado estas mortkulpo." "Ĝi ĝuste ne estas. Kvankam la mondo estus pli bona se ĝi estus. Ankoraŭ neniu pro nelegado venis al infero. Pro tio, la afero preteriris nin ĝis enkonduko de komputilo. Sed kiam ni, dank’ al ĝi, ekvidis ĉi tiun ligon, montriĝis la ebleco ke ni eluzu tion. Eĉ pluroble. Oni povus, fakte, diri ke el tio rezultis vera reformo de la infero." "Pri tio oni nenion scias."

"Kompreneble, oni ne scias. Kiel eĉ eblus scii ? El tio rezultas ankaŭ ĉiuj tiuj antaŭjuĝoj. Kvankam ĉi tio neniam estis loko kia la homoj imagas. Eterna turmentejo kiun gvidas senkompataj sadistoj. Ĉu vi povas senti odoron de sulfuro, pri kiu ĉiuj tiom rakontas ?"

Mi ekflaris ĉirkauan aeron. Ĝi estis seka kaj malfreŝa, iom ŝima. "Ne", mi devis konfesi.

"Ni simple estis malliberejo. Kun iuj specialaĵoj, fakte, sed la reĝimo ĉe ni fundamente ne estis diferenca de la reĝimo en viaj malliberejoj. Kiel vi traktis malliberulojn tie, tiel ankaŭ ni traktis ĉi tie. Kial ni diferencu, cetere ? Se ĉi tie okazis kruelaĵoj kaj torturadoj, tio signifas ke ni sekvis vian ekzemplon. Kiel, dume, cirkonstancoj ĉe vi kun la tempo pliboniĝis, tiel ankaŭ la restado ĉi tie fariĝis pli kaj pli tolerebla. Tiom, fakte, ke finfine ekminacis danĝero ke oni perfidu bazan koncepton de infero."

"Kiel vi pensas ?"

"Malliberejoj ekde nelonge ĉe vi fariĝis ripozejoj. Oni povus eĉ diri mezkategoriaj hoteloj. Vi tion, finfine, plej bone scias. Vi pasigis konsiderinde longan tempon tie kaj al vi tute ne estis malkomforte, ĉu ne ?

Mi pripensis mallonge. "Ne, kvankam nutraĵo ne estis ĉie ĝuste la plej bona. Precipe deserto."

La homo malantaŭ la monitoro mallonge eksuspiris. "Jen, vidu. Kaj nun, iuj privelegioj ĉi tie tamen ne povis esti permesitaj. Forestado por semajnfino, ekzemple. Aŭ uzado de poŝtelefono. Kiel tio taŭgus ?"

"Sed tio konsiderinde faciligus eltenadon de puno…" "Eble. Oni ne rajtas, dume, perdi el vido ke ĉi tio tamen estas infero. Kaj tiel, ni ektroviĝis en fendo. Ekminacis danĝero ke ni fariĝu tio pro kio oni nin ĉiam kulpigadis : ke ni estas pura personiĝo de nehumaneco kaj minacado de homaj rajtoj. Feliĉe, tiam ni malkovris nelegadon." "Pardonu, sed mi ne komprenas kiun kunligon tio havas ?" "La afero estis simpla. Ni enkondukis legadon kiel ĝeneralan devon. Tiel ni kunligis belan kaj utilan. Antaŭ ĉio, ni ebligis al niaj internuloj ke ili forigu ĉefan mankon kiu ilin venigis ĉi tien. Se ili pli multe estus legintaj, ili havus malpli multe da motivoj kaj tempo por malbonagoj. Por ili la legado estas vera saniga favoro. Tial ni opinias ke tio estas terapio kaj ne puno, kvankam oni eble tion aplikadas kun ioma malfruo. Sed, fakte, por tio neniam estas malfrue. Kaj kiel nomiĝas la loko kie ĉiuj ĝuas la legadon ?"

"Biblioteko ?"

La homo etendis la brakojn. ”Klare. Sed iu biblioteko povas esti kulpigita kiel la lasta pro rompo de homaj rajtoj, ĉu ne ? Tiel ni per tiu ago samtempe deprenis de ni tre malagrablan riproĉindaĵon. Eĉ ni iĝis pli humanaj ol viaj malliberejoj. Ankaŭ en ili ekzistas bibliotekoj, kompreneble, sed kion tio valoras se preskaŭ neniu ĝin uzas ? Kvazaŭ ili entute ne ekzistus. Jen, prenu vian propran ekzemplon. Ĉu vi almenaŭ unufoje eniris en bibliotekon en iu el multaj malliberejoj en kiuj vi restadis ?

"Mi eĉ ne sciis ke ili ekzistas", mi respondis sincere. "Kion mi diris al vi ? Sed, ne zorgu, baldaŭ ni donos al vi okazon kompensi la preterlasitan. Kaj multe pli ol tio, fakte. Antaŭ vi estas, laŭvorte, tuta senfino de legado." Kelkajn momentojn mi staris fiksrigardante la homon, senvorte. "Tio estas, do, mia puno ? Ke mi legadu ?" "Terapio."

"Terapio, jes. Ekzistos nenio alia ?" Mi provis sufoki tonon de malplistreĉo en la voĉo, sed mi ne sukcesis. Kompreneble, ne. Vi bele sidos en via karcero kaj legados. Tio estas ĉio. Vi ne havos eĉ ian ajn alian devon. Mi devas, dume, vin atentigi ke la eterneco estas tre longa tempo. La legado povus foje fariĝi enua por vi. Tio okazas al multaj niaj internuloj kaj tiam ili fariĝas tre inventemaj. Kiajn artifikojn ili elpensadas nur por igi impreson ke ili legadas, kvankam ili tion ne faras. Sed ni havas manierojn por diveni ĉiujn tiujn ruzajn artifikojn. En tiuj kazoj ni devas, bedaŭrinde, aplikadi rimedojn de perforto por konesentigi ilin por reveni al legado. Ĉe la plej persistaj kaj obstinaj tiuj estas kelkfoje tre dolorigaj, mi timas."

"Kaj homaj rajtoj ? Humaneco ?"

’’Tion ni ne tuŝas. Ĉi tio estas ekskluzive por ilia bonstato. Ni ne povas permesi ke pro ilia spirita mallaboremo ili malutilu al si, ĉu ne ? "Verŝajne", mi replikis, ne tute konvinkite. "Tio estas baza kion vi devas scii. Vi jam alkutimiĝos kun ĉi tieaj kondiĉoj. Komence al vi probable estos pli malfacile, ĝis kiam vi alkutimiĝos, sed finfine vi ekkomprenos ke la legado donas nekompareblajn plezurojn. Ĉiuj tion ekkomprenas, dum eterneco, iu pli frue kaj iu malpli frue. Mi esperas ke vi intertempe kondutos maturece kaj sobre kaj vi ne devigos nin al perfortaj mezuroj. Tiel al ĉiuj estos pli agrable kaj pli facile.

Ĉar mia senkontraŭdira konsento evidente subkompreniĝis, mi kapklinis. La lipanguloj de la homo unuafoje iomete fleksiĝis supren, farante ian duonombron de rideto. "En ordo. Ni vidu fine kiu terapio por vi estus la plej konvena. Kiun specon de tekstoj vi plej volonte legus ?" La demando estis malfacila, tiel ke mi ne tuj respondis. "Detektivaj romanoj, eble", mi diris fine, per duondemanda voĉo.

"Ne, tio tute ne !" vigle replikis la homo, denove kuntirante la brovojn. "Ja, tio estus kvazaŭ ni al malsanulo donus venenon anstataŭ medikamento. Ne, vi bezonas ion tute kontraŭan. Ion mildan, ĉastan, nobligan. Pastoralajn verkojn, mi dirus. Jes, tio estas vera elekto por via animo. Idilio. Ni multfoje ĝin preskribas. Ĝi havas vere miraklofaran efikon." Ŝajnas ke li en mia vizaĝo tralegis ion kio al li eble ŝajnis kiel esprimo de naŭzo. Kiam li denove ekparolis, lia voĉo rericevis komencan akrecon.

"Se al vi ĉi tio eble aspektas kiel maljusteco, kiel konsolo ekservu al vi la ekscio ke mi donus ĉion se mi povus troviĝi je via loko. Ke mi ĝuu idilion. Almenaŭ iomete. Sed mi ne povas, bedaŭrinde. Tio ne estas destinita al mi. Anstataŭ tio, mi devas legadi ekskluzive fiaĵojn kaj malnoblaĵojn kiuj simple torentadas de ĉi tie. Kvazaŭ akvo el trarompita kluzo.” Li ekfrapetis denove la monitoron, ĉi-foje de supre. "La eterno por mi tute ne daŭras malpli longe ol por vi. Tio estas maljusta. Kiam ajn vi falos en krizon, vi nur pripensu kiom mi envias vin kaj vi sentos vin malpli pene."

Li eksilentis. Malharmonia alteco kaj malgajiga koloreco de ĉambro kvazaŭ subite falis sur lin, ŝanĝinte lian vizaĝon en maskon de naŭzo kaj senespero. Li pluobservis min ankoraŭ mallonge, per pli kaj pli malplena rigardo. Antaŭ ol etendi la manon por preni okulvitrojn kaj remeti ilin, li levdirektis la kapon al la pordo malantaŭ mi. Li nenion diris, sed ĝi tamen tuj ekknaris. Forta mano de la gardisto baldaŭ denove troviĝis sur mia ŝultro. Mi leviĝis de sur la seĝo sub la elektra lumilo kaj ekiris eksteren. Elirante, mi kaptis okazon por ankoraŭ foje ekrigardi la homon malantaŭ la tablo. Li preskaŭ komplete foriĝis malantaŭ la monitoro, koncentriĝante al nova dosiero. Postmomente la pordo kaŝis lin kaj mi ekiris kun la gardisto tra koridoron, al mia karcero, kie ankaŭ min atendis longa legado.

Tradukis :
Dimitrije Janiĉiĉ


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio