Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Vinko MARKOV : Kiel funkcias la tutmonda merkat-ekonomio ? (Konciza resumo por nefakuloj)
puce Djemil Kessous : La tempo de paŭperoj (artikolo)
puce Jürgen Kuĉinski : La ŝparita bovino (tradukita humuraĵo)
puce Jean Fourastie : De kie venas la profito ? (artikolo)
puce La Bolkestejn-direktivo, aŭ kiel iri eĉ pli malproksimen ol la Ĝenerala Akordo pri Komerco de la Servoj (ĜAKS) /peticio
puce Petro Levi : Funkciado de la kapitalisma ekonomio - Ekspluatado, plusvaloro, primitiva akumulado, krizo...
puce Petro Levi : Kio estas en Franciola "Providenca ŝtato" ?
puce Roza Luksemburg : Ĝenerala rezulto (el teoria verko)
puce Valo : Wall Street 1929-1987

Roza Luksemburg : Ĝenerala rezulto (el teoria verko)


Jen do la ĝenerala rezulto de l’batalo inter la kapitalismo k la simpla var-produktado : la kapitalo anstataŭ­iĝas al la simpla var-ekonomio, in­stalinte ĉi tiun je la loka de l’ natur­aĵa ekonomio. Se la kapitalismo viv­as el nekapitalistaj formaĵoj, ĝi vivas, pli precize, el ilia ruiniĝo, k se ĝi, por akumuli, absolute bezonas ilin, estas tial ke ili prezentas al ĝi la solan nutr­anton, je kies kostoj plenumiĝas la akumulado.


La akumulado de l’kapitalo havas do kiel kondiĉon la progresantan dis­solviĝon de l’antaŭkapitalismaj form­aĵoj.


La baza hipotezo de l’skemo de Marks - socio konsistanta sole el du klasoj - respondas do nur al la, historia tendenco k la teoria difino de l’kapitalista akumulado. Ĉi tiu tendencas anstataŭigi ĉie la simplan varproduktadon al la naturaĵa ekonomio, k la kapitalisman produkt­adon al la simpla var-ekonomio ; ĝi tendencas etendi la absolutan regadon de l’kapitalisma produktado al ĉiuj landoj k al ĉiuj branĉoj de la eko­nomia vivo.


Sed en tio la kapitalo trafas en senelirejon. Kiam la finrezulto estas akirita, - teorie almenaŭ, - la aku­mulado fariĝas neebla : la plusvaloro fariĝis neakirebla. Ĝuste kiam la skemo de Marks respondas al la realo, ĝi signas la halton, la historian limon de l’akumula procezo, sekve la finon de l’kapitalisma produktado. La ne­eblo akumuladi signifas, de l’kapital­ista vidpunkto, la neeblon plue dis­valvi la produktofortojn k, konse­kvence, la objektivan historian ne­ceson de la morto de l’ kapitalismo. Rezultas de tio la agoni-konvulsioj, per kiuj karakteriziĝas la lasta fazo de l’historia kariero de l’kapitalo : la imperiista fazo.


La skemo pri la plilarĝigita repro­duktado skizita de Marks ne respond­as do al la kondiĉoj de l’akumulado, tiom kiom ĉi lasta progresas : la aku­mulado ne estas enfermebla en la du grandaj sekcioj de l’socia produktado (produktiloj k konsumiloj), tiel kiel indikas la skemo. La akumulado ne estas nur rilato inter la branĉoj de l’ kapitalista ekonomio ; ĝi estas precipe rilato inter la kapitalo k la nekapi­talista medio, kie ĉiu el la du sekcioj de l’ kapitalismaproduktado povas efektivigi la akumuladon parte sende­pende de l’alia, k kie la movoj de ambaŭ interkruciĝas k interplektiĝas senĉese.


La komplikaj rilatoj rezultantaj el tio, la diferenco de ritmo k direkto en la marŝo de l’du sekcioj, iliaj materi­aj rilatoj k valor-rilatoj kun la nekapitalistaj formaĵoj ne lasas sin re­dukti al skema ekzakta esprimo.


La marksisma skemo pri l’aku­mulado valoras nur ĝis la momento, kiam la kapitalista superregado ating­is sian lastan limon, k, tiusence, ĝi havas la saman karakteron de scienca fikcio kiel la marksisma skemo pri la simpla reproduktado, kiu teorie formulis la deirpunkton de l’kapital­isma produktado. Inter tiuj du fikci­oj ekstremaj, la unua ĉekomenca k la alia ĉefina, troviĝas la ekzakta analizo pri la kapitalisma akumulado k ĝiaj leĝoj.


El la teoriaj laboroj de R. Luksemburg
(Ekstrakto laŭ ŝia verko "La akumulado de l’kapitalo", prezentado de Lucio Lora)


el Sennaciulo, 15a de januaro 1931

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio