Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce H. BURGINJON (BOURGUIGNON) : Ni enkonduku la vivon en lernejo per la presarto
puce Operaco "Elektronika Heliko" por defendi la francan publikan eduksistemon
puce Strikoj en francaj liceoj
puce Vinko Markov : Vivo de privilegiita franca liceano

H. BURGINJON (BOURGUIGNON) : Ni enkonduku la vivon en lernejo per la presarto


La nuntempa pedagogio vane proklamos la ecojn de la vivanta lernejo - se ĝi daŭrigos sian intencon serĉi la vivon, kie ĝi ne estas. Por ni la nova lernejo ne estas tiu, kiun oni igas vivi, sed tiu, al kiu oni ebligas vivi.


Kaj ĉu oni ebligas al infanoj vivi, kiam oni altrudas al ili redaktobjektojn ekster la vivo ? Gek-doj tion legantaj, vi ĉiuj scias pri tiaj redaktotaskoj mizerege sensubstancaj - ĉar la lernantoj havis nenion por diri k devis "cerbumi k cerbumadi" por tamen skribi kelkajn frazojn. Tial iom post iom ardo bela vin forlasas, k vi diras : "Per la redaktado ni nenion atingas - ĝi estas tro malfacila". Ĉu do vi opinias, ke por skribi en klara lingvo, senigata je poeziaj formoj, ni bezonas geniajn ecojn ?


Vi mem, vi "elektas", aŭ pli bone vi "trudas" al viaj lernantoj redaktobjektojn : sed ĉu vi persone ŝatas skribi, pri fakto ia ajn ; ĉu ekzemple vi tre ŝatas redakti leteron por Administracio ? ... Ordinare, tiaj redakt-produktaĵoj estas vere mallertegaj, k tio elmontras embarason nian.


Aliflanke, pripensu kiom facile vi skribas leteron al amiko ; tiam via plumo rapidas sur la papero k la ideoj formiĝas senpene.


Certe vi komprenis la kialon de tiu komparo : entuziasme oni skribas pri iaj okazintaĵoj aŭ faktoj ; k aliaj povas nur enuigi. - Se tiu aserto estas prava por la instruisto, do ĉi multe pli pravas por la lernantoj : tiuj etuloj interesiĝantaj pri ĉio enuiganta nin, ofte ridantaj, kiam ni ne scias pro kio, havantaj unuvorte infanajn entuziasmojn. Kaj ne zorginte la opinion de tiuj infanoj, ni trudus al ili redakt-objektojn ne travivitajn de ili. Foje tiuj redakt-objektoj estas elpensataj de maturulo, por maturula menso, do senigitaj je influo sur infanon. Kial do miri, kiam ni ne atingas tiele la sukcesojn esperitajn ?


"Kaj tamen, se la lernejo akceptus adaptiĝi al la sperto infaneca, se ĝi akceptus nur pliperfektigi la kvalitojn troviĝantajn .jam en tiu sperto - ĝi povus malproksimen iri." (de F. Djubŭa [Dubois], en "La Bariloj".)


Malĝoje ni konstatas, ke la nunaj pedagogiaj metodoj tro koncentrigas la infanan penson, la etulan individuecon — dum ili devus helpi al la disflorado de l’ infano. Kial ? Ĉar oni forgesas, ke la infano, eĉ kvar aŭ kvin-jara, jam havas vivon mirige riĉ-enhavan, kiu celas al ĉiama plivastiĝo. Tiu vivo devas formi 1a bazon de ĉiu lerneja aktiveco, ĉar tiele la lernejo daŭrigos, plialtigos k kompletigos la familian k socian vivon.


Tion celas Pres-arto en Lernejo. Ĝi eltiras el infana aperto ĉion kapablan interesi la lernantojn ; ĝi ankaŭ vekas intereson, donante al infanoj la deziron konigi sian opinion por ke ĝi estu poste presata. Tiuj redaktadoj ŝajnas kvazaŭ plibeligitaj dank’al la grav-aspekto kiun donas al ili la nova pres-prezento. Kaj tiele la frezoro ne detruiĝos - dum aliel oni forĵetas la redakt-kajerojn de niaj lernantoj : kial zorge gardi ion vekanta nenies intereson ? La lernanto preskaŭ neniam rekonas en ĝi rememoron pri sia infana pasinta vivo ; ĝi nenion povus fari el pure imageca redakto, eĉ inventoj nekredeblaj.


Ĉu ne okazus aliel, se anstataŭ vort-ludo iom vana, la instruisto k knaboj povus rekoni iom da tiu tempo kune vivita, ’`kiam sur lipoj ĉiam estas rido, en animo - ĉiam paco" ?


Pres-arto en Lernejo celas, ke ĉiu redaktu nur tion, kion li vere bezonas eldiri, ke li ĉiam povu sin rekoni en la konservata Viv-libro. Tiel la knaboj-presistoj k la instruisto ne plu timas la alvenon de tia punlaboro, kia estis "redaktado" : senpacience ili nun sopiras pri ĝi.

En tiu ĉi artikolo ni ne celas konigi ĉiujn detalojn de nia metodo ; tre konciza resumo sufiĉos, por ke vi mem konceptu ĝin.


La lernantoj elektas libere la redaktobjekton, kiu interesos ilin aparte : rakontoj pri sia vivo, lok-interesa okazintaĵo, revoj pri estonto, aŭditaj historioj ktp.... Neelĉerpebla estas tia minejo : ĝi estas la vivo.


Poste la infanoj legas la redakton faratan de ili ; la pli junaj voĉe konigas tion, kion ili volus skribi, k la instruiŝto ĝin skribas laŭ korekta lingvo sur la nigra tabulo. Tion farinte, oni regule balotas por elekti la redaktaĵon, kiu havos la honoron esti presata.


La redaktinto de la elektita verko foriras poste kun la 3-4 kamaradoj el sia grupo (la lernklaso estas dividita laŭ grupoj de redaktantoj-presantoj, k la lernantoj havantaj la samajn inklinojn kune grupiĝas - aŭ ankaŭ tiuj, kiuj havas la samajn kvalitojn). La deĵoranta grupo izoliĝas en libera aero, se la vetero estas bela, aŭ en iu parto de la lernĉambro ; ĝi prilaboras la redaktaĵon sur portebla tabulo.


Dum tiu laboras, la aliaj grupoj legas la viv-librojn skribitajn de iliaj korespondantoj - necesas ekscii, ke ĉiu el niaj lerne,joj pres-artaj en tuta Francio estas nur parto el ok-lerneja grupo : kun tiuj korespondantaj lernejoj ni interŝanĝas presaĵojn, karakterizajn specimenojn el nia vegetaĵaro, el nia regiona grundo, el la lokaj industrioj ; ankaŭ diversspecajn bildojn k gravuraĵojn - baldaŭ filmojn.


En tiaj kondiĉoj la leg-arto estas vere tia ; la instruisto iras de unu lernanto a1 alia por doni al ĉiu la necesajn konsilojn. - Poste la deĵoranta redaktanta grupo alportas la korektitan tekston de la elektita redaktaĵo ĉiuj infanoj partoprenas la denovan korekton, ili pridiskutas k kritikas la ortografion, la fraz-konstru-manieron. La gramatika ekzercaro de posttagmezo estos kombinita laŭ la eraroj rimarkitaj en la matena redakto-teksto.


Kiam la rakonto estas tute senerarigita, la deĵorantaj presantoj tuj literkombinas la tekston, dum la aliaj skribas, desegnas k legas. Helpe de sufiĉe simpla aparato jam de longe elprovata, la lernantoj presas mem la tekston en tre mallonga tempo. Ĉiu lernanto ricevas da ĝi unu ekzempleron, kiun li lokas en specialan fortan paperujon. Oni presas pliajn ekzemplerojn por la korespondantaj lernejoj.­—


Tiu ĉi mallonga priskribo povas doni nur tre nesufiĉan koncepton pri la nova horizonto kiun ni ŝuldas al ĉi tiu tekniko : ĝi estas radika renovigo de la instru-sistemo pri lingvo k geografio. Oni preskaŭ povas certigi, ke la. gramatiko ne plu ekzistas kiel memstara lern-objekto : por enplanti en la cerbo korektajn frazformojn, ni opinias, ke tre aktiva praktiko k uzado de la lingvo estas plej efikopova.


Pri la komprenema legado, ni povas certigi, ke nur Pres-arto en Lernejo sukcesas veki ĉe infano egan intereson, ĉar ĝi kunigas k unuigas vivon k edukadon. La infano legas tekstojn plaĉantajn al ĝi, komprenatajn de ĝi, ĉar ili estas verkoĵ de ĝiaj kamaradoj-lernantoj — ili estas redaktataj en lingvo de ĝi bonege konata — do tiaj verkoj adaptiĝas al ĝia infana menso. Kial do ni konservus naŭzajn metodojn ŝajne "ŝparantaj tempon", k kial vi poste miras pro tio ke "la lernantoj legas kun nenia komprenemo" ?


Ni finas ĉi tiun certe nekompletan studon, kvankam ni dezirus elmontri la entuziasmon de la infanoj, la kreskantan simpation de la gepatroj iom post iom konvinkataj, k ankaŭ, en iaj regionoj, la simpation k la kuraĝigojn malavare montritajn de kelkaj lernej-inspektoroj. Tio certe rekvietigos la hezitemulojn, la valorajn instruistojn "klinantaj la kapon dekstren k maldekstren", k elmontrantaj ioman nekredemon.


Kaj ni estas tiom konvinko-plenaj pri la alt-eduka valoro de nia nova tekniko nun revoluciiganta la modernan pedagogion, ke ni ne povas fari aliel ol entuziasme ĝin propagandi. Gek-doj de la tuta mondo interesataj per tiu ĉi senpretenda studo, estas nun via tasko ekrilati kun ni ; tiel ni plene interkompreniĝos k same kiel ni vi povos uzi la novan teknikon.


Postnoto. Ni firme esperas, ke niaj Gek-doj instruistoj el la tuta mondo tre atentos tiun alvokon. Por vi, avangarda edukisto, nia iniciativo havas duoblan valoron : unue ni estas nov-spiritaj edukistoj celantaj la kreon de nova homaro - k por plilarĝigi nian interurban korespondadon nunan ĝis internacia korespondado de ge-instruistoj k lernantoj, ni jam uzas k ĉiam pli uzos esp-on. Sendu ĉion al K-do H. Bourguignon, instruisto en Signes (Var-Francio).


El Sennaciulo, la 12an de marto 1931

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio