Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce 87a SAT-kongreso, parto de la partoprenantoj
puce Djies : Ansel Adams - fotoartisto
puce Gerede : Vendota virino
puce Orsinger : La fotografia portreto
puce Orsinger : La lumo
puce Orsinger : La verkaro de Nicole Tran Ba Vang

Djies : Ansel Adams - fotoartisto

fotartisto



Ansel Adams estas unu el la plej famaj usonaj fotistoj. Li estas unu el la fondintoj de la grupo "f/64". Ansel Adams estas fama pro siaj fotoj de la naturaj pejzaĝoj de lia lando.


Ĉu foto je ĉiu angulo devas esti same akra laŭ detaloj aŭ ĉu prefere ni uzu iun difusigon de la bildo, kreante tiel iun imagan ne ekzistantan realecon ? Por Ansel Adams la respondo estis simpla kaj klara. Neniu manipulado de la bildo eblas. Ĉio devas esti same akra kaj videbla. Adams laboris nur uzante grandajn kameraojn kaj stativon.


La unuajn fotojn, Ansel Adams faris en 1916 dum ferio-vizito al Yosimite National Park en Kalifornio. Jam li tiam metis la unuan paŝon al tio, kio iĝis lia rekona stilo el la tuta laboro : la usona pejzaĝo.


Juna, Adams studis muzikon kaj li volis iĝi koncerto-pianisto. En 1930, kiam li renkontis Paul Strand (alia gravulo pri kiu mi parolos en posta parto), ke Adams malkovris ke fotografado estas la artformo kiu plej plaĉis al li. La strandaj ideoj pri pura fotografio entuziasmigis Adams kaj plifortigis liajn proprajn ideojn pri la fotografio. En la jaro 1932 li fondis, kune kun Imogen Cunningham, John Paul Edwards, Sonya Noskowiak, Henri Swift, Willard Van Dyke kaj Edward Weston la grupo "f/64".


La membroj de la grupo favoris pri fotografio kies rekonilo estis, kiel eble plej granda akra profundeco kaj plej akurata detaligo. La fotografoj estis fascinataj depreciza reproduktado de la realeco kiu eblas pere de fotografado. Alsel Adams estis el la tuta grupo la absoluta majstro pri tio. En 1941, li disvolvis la partigan sistemon (zonesystem), sistemon kiu apartigas la lumon en 10 egalajn partojn de tute nigra ĝis tute blanka. La sistemo estas la plej bona ilo por precizigi la ekzaktan prilumigadon kaj riveligatempon, kaj permesas ke oni atingu la plej optimuman dividon de la nuancoj de grizo.


En 1946 Adams fondis la branĉon fotografio en la California School of Fine Art.


En 1962 li reteriĝis en Carmel Highlands. Tre riĉan muzeon pri li kaj lia verko, vi daure trovos en la vilaĝo Carmel en Kalifornio.


Ansel Adams ne estis nur fotografo, sed adoranto de la naturo. La plej grandan parton de la vivo li laboris por fari la "absolutan" foton en unu de la multaj naturparkoj el Usono. Precipe la National Park de usono estas estas lia preferata loko. La 24 librojn, kiujn Adams publikigis zorgis ke la usona popolo lernu pri la riĉa naturo kiun la lando posedas. Danke al la fotoj de Adams, homoj komencis agadi por protekti tiujn belajn partojn el Usono kiuj ne ankoraŭ estas malpurigitaj de la homoj kaj industrio.


el Sennaciulo, decembro 2005

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio