Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce El letero de interbrigadisto Francisko Haiderer
puce Feliĉan centjariĝon al la plej malnova SAT-ano !
puce Johano Aber (Habert) 1875-1937 (Nekrologo)
puce Léo Robert : Henri Ménard, pliera subtenanto de ICEM-ESPERANT0
puce Marcelo Redoulez : Memore al Johano-Luko Berĝono
puce NikSt : Dimitrij Sneĵko estis la unua
puce SAT funebras pri Eduardo Vivancos
puce Vinko Markov : Memore al... Georgo Lagranĝ’ (1928-2004)
puce Vinko Markov : Niaj karaj « eminentuloj » : kelkaj rimarkindaj SAT-anoj

Feliĉan centjariĝon al la plej malnova SAT-ano !

La 19an de septembro 2020 centjariĝis Eduardo Vivancos, plej malnova SAT-ano ekde almenaŭ 2013. Por scii pli detale pri li, ne hezitu partopreni la retan kunvenon organizitan de lia biografo Javier Alcalde.

Ankaŭ indas relegi liajn rete haveblajn tekstojn. Pluraj el ili jam estis publikigitaj sur la retejo de SATeH. Inter ili, apartan reliefigon meritas teksto titolita "Kelkaj konsideroj pri la 53a Universala Kongreso de Esperanto". Listo de liaj ceteraj rete legeblaj artikoloj aperas en Vikipedio. Kompletige al tiu ĉi kolekto, jen plia teksto, retajpita el bilda dokumento en la libro "Unu lingvo por ĉiuj, Esperanto", eldonita de Calumnia okaze de la 92a SAT-kongreso en Barcelono :

Lanti mortis

Unu el la pioniroj de laborista movado malaperis. Eŭgeno Adam (Lanti), la 17an de januaro, en Meksiko.

La malapero de tiu batalema homo, Esperantisto ĝis la medolo - kiel li mem diris - estas bedaŭrinda perdo por la laborista movado, ĉefe por SAT, kies fondinto kaj iniciatinto estis Lanti.

Jam kelkaj biografiis pri li, aliaj pli spertaj ol mi rakontos la imitindan vivon de nia malaperinta amiko. Mi limigas mian skribaĵon por honorigi la idealulon. Ĉiuj konas Lanti-n kiel kapablan Esperantiston kaj konvinkitan sennaciiston, sed li, siamaniere, ankaŭ estis anarkisto de post sia junulaĝo. De 1898 (kiam li estis 19-jara) ĝis 1915, Lanti partoprenis la anarkistan movadon en Francio, sed en tiu jaro li ekdubis pri la kongrueco de anarkismo je la konstato, ke Kropotkin rekomendis partopreni la militon por venki la germana militarismon kaj tiel liberigi la vojon por la revolucio. (Ĉiuj el ni scias, ke Kropotkin mem konstatis sian eraron). Depost tiam, Lanti ne plu partoprenis aktive anarkiistan movadon, sed li asertis ofte, ke anarkiismo daŭre restis por li idealo.

De antaŭ nelonge, letere mi petis de li klarigon pri anarkiismo laŭ lia vidpunkto. Jen kion li respondis en sia letero datita la 13an de oktobro 1946 :

"Facile mi komprenas vian miron pri la kialo de mia ekdubo pri la anarkiismo, tial ke mi ne sufiĉe klarigis mian penson pri la afero. Mi do nun konfesu al vi, ke ĝis 1915 mi fakte estis anarkista kredulo. Kiel simpla ulo, mi akceptis senkritike la ideojn de Elizeo Reclus, de Kropotkin kaj aliaj eminentuloj, tial ke mi diris al mi : "Tiuj homoj estas pli kleraj ol vi kaj ili sekve pli bone konas la veron". Sed la sinteno de Kropotkin ekdubigis min kaj tiam mi diris al mi : "Vi pensu per via propra cerbo, kaj se vi eraros, nu estos viaj kaj ne alies eraroj"...

"Sed mi tre bedaŭras la tempon, kiam mi estis kredulo kaj esperis, kiel Johano Grav en "La Société mourante et l’Anarchie" ke mi vidos la morton de la kapitalista socio. Kredo estas forto, kaj ĉe la plimulto de la homoj ĝi ludas la rolon de spirita lambastono. Estas tro peza tasko pripensi ĉion kaj celi akiri propran opinion".

Kaj li aldonas : "Senŝtata socio restas por mi idealo kaj mi simpatias al anarkiistoj".

Tuj post la apero de la unua numero de "Senŝtatano", Lanti skribis al ni kuraĝigante nin por la daŭrigo de nia tutmonda bulteno. Esperantaj kaj liberecanaj aferoj interesis lin ; ambaŭ kunigitaj entuziasmigis lin.

La homaro perdis homon ; la Esperantistaro eminentan Esperantiston ; SAT perdis sian fondinton kaj plej aktivan inicanton : la anarkistoj perdis amikon. Sed lia verko ne perdiĝis.

Lanti mortis, lia idealo vivas.

E. VIVANKOS

El Senŝtatano, 2a jaro, n°7, februaro 1947.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio