Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce AKTO V el „Hamleto“ de Ŝekspiro,
puce Arno Lagranĝ’ : Pludoni la teatran torĉon (el artikolo)
puce Esperanto (filmo)
puce Georg Büchner : Ĉe la kapitano (el teatraĵo "Voĵcek")
puce Hans-Georg Kaiser : Ĉaplino
puce Herman Heijermans : Virinoj rakontas... (Fragmento el la teatraĵo "Bona espero")
puce Trevor Holton : Rifuĝanto (skeĉo)

Herman Heijermans : Virinoj rakontas... (Fragmento el la teatraĵo "Bona espero")

(La virinoj sidas kune en malriĉaspekta ĉambro de fiŝista dometo kaj rakontas . . .)

Trus : Nu - en Flardingen oni havas turon kaj sur la turo oni havas rigardanton - la turorigardanton.

Maritje (trikante) : Tiun oni ankaŭ havas en Massluis.

Trus : Kaj tiu rigardanto suprentiras ruĝan pilkon, kiam li vidas dumastan ŝipon aŭ traŭleron aŭ alian boaton en la malproksimo – kaj kiam li scias, kiu ĝi estas - estas vere miraklo kiel pro la masto, pro la koloro, pro la veloj, pro la partoj de la ferdeko, pro io ajn, rekonas ŝipon - tiam li malsuprenigas la pilkon ; kuras al la ŝipposedanto kaj al la familio kaj sciigas - mi diru ekzemple - "Albert Koster" aŭ "Gudkop" venas. - Nu, sciigi la familion estas preskaŭ nenecese. Ĉar tuj, kiam la pilko estas suprentirita sur la turo, kuras la infano tra la strafoj kriante - kiam mi estis juna, m ankaŭ faris ĝin - "Pilko supre ! Pilko supre !" - Kaj tiam iras la virinoj al la turo kaj atendas malsupre ĝis la rigardanto venas kaj tiam ili donas al li cendojn, se estas ilia ŝipo . ..

Klementine
 : Kaj ? . . .

Trus (fiksrigardante en la kamenfajron) : Kaj ... kaj ... "Magnet" kun mia unua edzo - ĉu mi jam diris, ke mi unu jaron estis edziĝinta ? — "Magnet" forestis ses semajnojn, sep semajnojn - ĝi havis nutroprovizon nur por ses semajnoj. Kaj ĉiufoje kriis la infanoj : "Pilko supre, Trus, pilko supre, Trus ! ". Kaj tiam vi, kuris kiel frenezulino al la turo - sed neniu postrigardis vin oni ja sciis kial vi kuris - kaj kiam la rigardanto venis malsupren - tiam vi ­estis volinta eltiri la vortojn el lia buŝo - sed tiam vi demandis time ĉu vi havas ”ting" ? - "ting" - tio estas sciigo, en Flardingen’a dialekto - . "Ting pri Magnet ?", - tiu diris tiam - ne, estas “Frau Maria" aŭ "Wakzemhejd" aŭ "Konkardia" - kaj tiam vi pez-paŝe ` retroiris maltrankvile - vi kuris plorante, pensante pri via, edzo - via edzo. Ĉiun tagon iris sulko tra via cerbo, kiam vi aŭdis la infanojn - kaj ĉiun tagon vi estis ĉe la turo - preĝante, ke dio - sed "Magnet" ne venis - ne venis - fine vi ne plu kuraĝis iri al la truo, kiam la pilko estis suprentirita - vi ne plu kuraĝis resti atendanta ĉe la dompordo, ĉu eble la rigardanto mem venus kun la sciigo . . . Tio daŭris du monatojn - du monatojn - kaj tiam - nu tiam mi, jes, ekkredis ĝin - (sentone) la fiŝo estas kare pagata-.

Klementine (post kelka silento)  : Kaj al Ari ? Kio precize okazis al tiu ?

Trus : Ari.-

Jo : Nu - tio estas ankoraŭ tiel antaŭ nelonge pasinta . . .

Trus (trankvile) : Aĥ, infano, vi volus tion ĉiuhore dum la tago rakonti al ĉiu - kiam vi estas postrestinta kun ses infanoj - bonega viro - neniam mi aŭdis de li koleran vorton – neniam. Dum du horoj li estis for - bato de stango kaj eĉ vorton li ne plu diris. Se ĝi estus okazinta ses semajnojn poste - oni estus kunportinta lin - ni estus entombigintaj lin ĉi tie — sed naĝis sarkoj jam ĉirkaŭ la ŝipo - tiuj flaras, ke mortinto estas sur la ŝipo.-.

Knirtje : Jes, tio estas vera, alie ni vidas ilin neniam.

Trus (rezigneme, al Klementine) : Vi verŝajne ne edziniĝos kun fiŝisto, fraŭlino, sed estas malĝojige malĝojige dio, tiel malĝojige, ke oni tiun, kiun vi amas, ligas sur tabulon, - kun peco da veltuko ĉirkaŭ ĝi - kaj ŝtono, ĉe ĝi - tri foje ĉirkaŭ la granda masto kaj tiam : unu - du – tri - je la nomo de dio. - La fiŝo estas kare pagata – (singultas).

Jo (ekstarante ĉirkaŭbrakas ŝin) : Nu - Trus ! -

Sart :
Enverŝu al ŝi ankoraŭ taseton - (al Maritje). Ĉu vi nun ankaŭ ree ploras ? Tiu sidas ĉiam pensanta pri Mes - -

Maritje :
Ne, mi nun ne pensas pri Mes - nun mi pensas pri mia frateto - kiu tiam ankaŭ dronis.

Jo (nerveme)  : Ŝajnas, ke oni tie ĉi amuzas pri - - .

Maritje (ree trikante) : Lia dua vojaĝo - falo de la lokmasto ... Subite li kuŝis eksterŝipe - - . ....

Knirtje (kvazaŭ al si mem) : Jes, jes - se la akvo povus paroli. ....


El la nedelrlanda lingvo tradukis SAT-ano 670. (G. P. de Bruin)

el Sennacieca Revuo, 1926

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio