Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Kiel sin organizi kontraŭ la kapitalismo kaj la kronviruso

elŝuti :



PDF - 1.7 Mio, 0 x 0 pixels

Word - 1.4 Mio, 0 x 0 pixels

Kiel sin organizi kontraŭ la kapitalismo kaj la kronviruso

Al individuoj kaj organizaĵoj,

La krizo de la kronviruso estas krizo kapitalisma. Unue ĉar la ŝparoj pri la san-sistemo preparis la kondiĉojn de la krizo, krome ĉar la burĝaro devas plu funkciigi iujn ekonomiajn sektorojn por generi la necesajn profitojn por sia postvivo, fine ĉar privatigo de la san-sistemo interagas kun konsideroj de publika sano, eĉ superas ilin.

Multnombraj personoj tiel estas devigataj labori en neelteneblaj kondiĉoj, tiom pro la grandigita labor-kvanto, kiom pro la danĝeraj labor-kondiĉoj. Siaflanke, la sinsekvaj registaroj detruis la publikan san-servon, multobligis la taskojn de la resanigistoj, fisk-donacis miliardojn da eŭroj al la entreprenoj, senzorge elspezis por la militoj en Irako, Afganio kaj aliloke. La samaj elspezis kvar miliardojn da eŭroj por aĉeto de avioj F35 kaj anoncis ĵus antaŭ la epidemio ke la publikaj hospitaloj faru kromajn ŝparojn je kvindek milionoj da eŭroj.

Kaj plian fojon, la popolo pagas la fakturon. Kvankam la viruso povas infekti la tutan mondon, tamen ni ne estas egalaj fronte al ĝi, interalie pri la dispono de la san-rimedoj, pri la repago, pri la administra identeco, krom pri la necerta situacio de tiuj en karcero, de tiuj sen legitimiloj aŭ sen hejmoj.

La burĝaro pruvas, plian fojon, sian sisteman nekapablon regi la krizojn kiujn generas ĝia sistemo. Tiu krizo, same kiel la aliaj krizoj de la kapitalisma sistemo, prezentas oportunecon de plifortiĝo eĉ se ĝi momente malfortigas. Tiu krizo estas ankaŭ defio por ni ĉar ni devos lerni kiel fari politikon ĉiokaze kaj profiti la historian oportunecon de ĉi situacio.
Ni tamen ne ignoru la danĝeron kiun tiu epidemio signifas por ni kaj por la plej malfortaj el ni. Ni pripensu pri la hejm-izolado alimaniere, ni alproprigu al ni la rimedojn por memregi nian sanon, unue en niaj medioj, pli ĝenerale poste. Ni eraru nek « farante humanecan almozon » nek ignorante la materialajn problemojn. Ni devas kuraĝigi ĉiujn iniciatojn kiuj kontribuas al la popola mem-organizado, laŭ la principoj de helpemo kaj de solidareco. Sammaniere, ni ne lasu la aŭtoritatojn uzi je sia profito la manifestaciojn, unue spontaneajn, de subteno al la resanigistoj. Ni ilin subtenu kaj donu al ili signifon nerepreneblan de la burĝaro.

Ni pripensu pri novaj rimedoj de agado kaj de organizo kaj ni ne lasu ke la burĝaro nin senmovigos. Ne estas trafa momento “paŭzi” kadre de laŭdirita milito kontraŭ komuna malamiko.

Ĝi dezirus kredigi al ni ke ekzistas “milito” de la Homaro kontraŭ la kronviruso. Sed ĝi jam profitis nian senarmecon por ampleksi la militon kontraŭ la ekspluatatoj. Interrompo de la striko-rajto en Portugalujo, atako kontraŭ la salajritaj ferioj kaj kontraŭ la tempo-limigo de la laboro en Francujo, post-ĉasado de la senhejmuloj kaj de la migrantoj, longigo de la horaroj de la vendejoj en Belgujo, plus dekoj da aliaj ekzemploj.

Ni devas alfronti gigantan defion pri la rimedoj de organizado, interalie koncerne la retajn ilojn. Ĉirilate ni rekomendas la uzon de kriptitaj kaj/aŭ ret-sekurigitaj rimedoj (ekzemple, ni preferu la uzon de Signal, Riot.im, Jitsi, Nextcloud ol tiun de Facebook, Skype, Discord aŭ Zoom). Ni same ekpensu pli ĝenerale pri kiel aspektos la estontaj krizoj, aŭ pri tiuj kiuj estonte malhelpus nin komuniki per interreto, por nin pretigi pri ili.

Pli ol teknikajn solvojn, preferinde strukturajn solvojn ni trovu, ne nur fronte al la epidemio sed ankaŭ fronte al la subpremo kaj al la rimedoj uzataj ĉi-kuntekste, kiel la amasa uzo de donitaĵoj por lokalizi la telefonojn.

Fine, ni restu larĝanimaj, ni kune kontraŭu la sektismojn kiuj oponigas nin, ni komprenu kaj batalu kontraŭ la nunaj kaj estontaj krizoj de la kapitalo. Tiu ĉi “hejm-izolado” ne atendis la kronviruson por neniigi nin. Se ni ne sukcesos alfronti tiun responson, la kapitalismaj krizoj plu fortigos la burĝaron, malfortigante nin. Ni profitu de la orportunaĵoj, ni returnu la situacion je nia profito. Ni neniel fidu la kapablon de la supera klaso regi tiun krizon. Fronte al tiu nekapablo, ĝi senhezite normaligos iujn aspektojn de la hejm-izolado, prefere ol interrompi plu la negocan cirkuladon.

Ni agu denove sur la strato, kundecidu niajn metodojn funkcii praktike. Agi denove politike sur la strato, laŭ la necesaj san-reguloj, estas ankaŭ sin prepari por la estontaj situacioj kaj por eventuala firmigo de la hejm-izolado (nokta hejm-trudo, malpermeso de cirkulado, ktp.)

Ni rendevuu ene de la luktoj. Kuraĝon kaj forton al ĉiuj !
https://secoursrouge.org/leurfricno...

P.S. Gekaraj,

mi demandas al vi kiu konsentus traduki el franclingvo la broŝuron ?

Estas grave kaj liberpense.

Dominiko

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio