Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Besta kondiĉo kaj socia justeco
puce La taŭro devas gajni (artikolotraduko)
puce Modernaj bestfabrikoj
puce Vegetara Sekcio

Vegetara Sekcio

Pledo centvoĉa

La pledo centvoĉa por tiuj senvoĉaj estas kolektiva verko de la franclingva animalisma movado (Francio, Belgio, Svisio, Kanado)̄ por ekkonsciigi la ĝeneralan publikon pri nia rilato al bestoj, pri la kruela sorto rezervita al bredobestoj, pri la granda senutila turmentado kaj pri la teruraj mediaj konsekvencoj por la planedo de viandokonsumado kaj pli ĝenerale de bestoproduktoj.

Mi ne ŝatas, ke bestoj estas perfortataj.

Mi ne ŝatas, ke bestojn oni mistraktas.

Male, mi estas unu el tiuj, kiuj ĉiam ŝatis ilin. Ekde la pluŝaĵoj ĝis la animaciaĵoj, en dokumentaĵoj kaj en porinfanaj noveloj, ekde plej sovaĝaj ĝis plej dorlotemaj, en miaj sonĝoj kiel karne-oste, bestoj ĉiam akompanis min.

Mi tiom da fojoj trafis ilian rigardon, aŭdis ilian voĉon, fojfoje karesis ilian vizaĝon kaj kiam havis eblecon, mi ilin brakumis. Bestoj ĉiam partoprenis mian vivon. Se bone pripensi, ĉu tio ne validas por la plejparto el ni ?

Kiel multajn, min frapis la bildoj el bredejoj kaj buĉejoj dismontritaj de animalismaj asocioj. Kia ŝoko !

Mi vidis tion, kion oni trudas al ili : mi vidis la perforton, vidis la malesperon, vidis la sangon.

Hodiaŭ, tiuj bildoj hantas min. Ili estas mia malpura konscienco.

Kompreneble, kiel ĉiuj, mi kontribuis al tiuj hororaĵoj. Mi ne perceptis la ligon inter mia telero, mia ŝranko, miaj kosmetikaĵoj, miaj ĉiutagaj plezuroj, kaj ilia turmento. Kompreneble, mi ne volis ĝin, tiun suferon.

Sed mi ĝin ne vidis – aŭ mi rifuzis ĝin vidi.

Mi ankaŭ aŭdis la socion senĉese ripeti, ke ĉio tio estas normala, ke oni ĉiam tiel faris, ke tia estas la natura ordo. Oni parolis al mi pri tradicio, pri predado, pri nutroĉeno, pri nia supera inteligento.

Sed kiom pezas ĉi tiuj laŭdiraj argumentoj fronte al tute simpla demando : ĉu hodiaŭ ankoraŭ necesas mortigi la bestojn ? Suferigi sentemajn estulojn, kiam eblas facile tion eviti ?

Bestoj havas bazajn interesojn ; bezonojn tiel elementajn kiel la deziron ne esti mortigita, ne esti torturita, ne esti senigita de sia libereco aŭ de la ĉeesto de samuloj.

Tamen, ni traktas bestojn, kvazaŭ ili estus simplaj resursoj je nia dispono. Ni traktas ilin kiel varojn – kiuj aĉeteblas kaj vendeblas.

Ĉi tiujn fundamentajn rajtojn, ilian bonfarton, iliajn preferojn, ni ignoras.

Ni ne estas de la sama specio, sed tio absolute ne estas kialo por nei ilian gravecon.

Kiel ni, bovinoj, porkoj, kokinoj, birdoj kaj fiŝoj havas zorgon pri tio, kio okazas al ili.

Ili iniciatas aferojn, prizorgas siajn proksimulojn, serĉas komforton, ŝatas ludi kaj sukcesi je defioj.

Ju pli la scienco progresas kaj ju pli ni ilin konas, des pli evidentiĝas, ke ili havas propran personecon kaj disvolvas sociajn kaj emociajn rilatojn.

Kiel ni, ili sentas kaj deziras.

Kiel ni, ili fuĝas for de sufero kaj morto.

Sed spite tion, ĉiun jaron, pli ol 60 miliardoj da bestoj teraj estas sendataj al buĉejo.

En okcidentaj landoj, homoj konsumas mezume inter 50 kaj 100 kg da viando jare, kaj disvolviĝantaj landoj vidas en tio modelon.

Mondskale, ĉiun jaron, konsumado de viando daŭre kreskas.

Nu, veras, ke fojfoje la bestoj estas tenataj en malpli teruraj kondiĉoj. Sed ili tamen estas mortigataj.

Mi trovis multe da bonaj kialoj por daŭrigi aĉetadon de produktoj devenaj de la buĉejoj. Mi diris al mi mem : “estas ekologia viando” aŭ “estas tiel bonguste” aŭ ankoraŭ “estas tro komplike ne plu manĝi tion”.

Kaj jen, mi antaŭnelonge ekkonsciis, ke ĉio tio ne pezas multon fronte al ilia vivo kaj intereso ne morti.

Mi ankaŭ ekkonsciis, ke fiŝkaptado, produktado de viando, lakto kaj ovoj estas detruanta nian planedon.

Konsumado de ĉi tiuj produktoj plirapidigas disfalon de vivuldiverseco, detruas grundan vivon, fuŝas niajn riverojn, forsekigas la grundakvejojn kaj plirapidigas senarbarigon.

Ĝi detruas la loĝlokon de sovaĝaj bestoj.

Bredado foruzas 70% de la kulturataj teroj kaj kaŭzas pli da forcejefikaj gasoj ol ĉiuj transportrimedoj kunmetite.

Kaj kion pri la fiŝoj, tiuj forgesitoj ? Tamen, ĝuste ili plej multe koncernatas. Ni mortigas po 1000 miliardojn jare kaj iom post iom mortadas la oceanoj.

Manĝante bestojn, mi do kaŭzis nekredeblan malbonon al sentemaj estuloj, kiuj estas miaj samtempuloj, sed ankaŭ al postaj generacioj.

Mi ne plu volas partopreni detruadon de la mondo.

Mi ne volas pensi pri la homaro de morgaŭ kaj imagi min diranta, ke mi plenkonscie partoprenis detruadon de la planedo ; ke mi partoprenis, ĉar mi ne povis forlasi fromaĝon, kolbasojn, grashepataĵon, ovojn aŭ salmaĵon.

Mi ne volas diri al ili, ke mi partoprenis ĉi organizitan masakron, ĉar mi ne kapablis rezisti al forto de kutimo, al sirenoj de konformismo aŭ al delogo de merkatiko.

La bona novaĵo estas, ke eblas ilin ŝanĝi, tiujn kutimojn. Neniu diras, ke tio facilas, sed ni ne estas eksterordinaraj homoj. Ni estas via kolego aŭ via najbaro, via ĉiama amiko aŭ la plej aĝa el viaj infanoj.

Se ni estas veganoj, aŭ survoje al veganiĝo, do verŝajne ankaŭ vi povas veganiĝi.

Vi povas provi. Vi povas reprovi. Vi povas kongruigi viajn agojn kun viaj valoroj. Ni ĉiuj povas fari pli bone por ŝati kaj respekti bestojn.

Eblas fini bestekspluatadon. Kaj ni povas fari tion, ĉar ni ne estas solaj.

Ni estas movado. Ni estas socia kaj politika forto, kiu ne ĉesas kreski. Kaj ni ankoraŭ pli kreskos, kiam vi kuniĝos kun ni.

Ni ne havas la saman kulturon, haŭtkoloron, religion. Ni ne vivas en la samaj landoj, samaj kvartaloj. Sed kune, ni volas juston por ĉiuj : por homoj kaj por bestoj, por tiuj de hodiaŭ kaj por tiuj de morgaŭ.

Ni fidas la estonton. Neperforta revolucio estas okazanta.

Ni fieras kaj ĝojas esti parto de ĝi.

Al la miliardoj da teraj kaj maraj bestoj mortigataj ĉiun jaron por nia nutrado.

Elfrancigis anoj de Vegetara Sekcio de SAT.

Aperis en Sennaciulo 1375-1376 de januaro-februaro 2020
Fonto : https://www.100voix.org/

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio