sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










"Liberiga Stelo" al la Verdruĝuloj


Celo kaj rimedoj

Jam esperanto larĝe disvastiĝis tra la mondo. En ĉiu regiono nun troviĝas samidealanoj, povantaj samlingve interkompreniĝi. Pro tio ili deziras kunigi siajn fortojn por labori pli efike al la realigado de sia idealo.

"Unuiĝo faras forton". Jen ofte aŭditaj vortoj !

Por unuiĝi estas necese interkonsenti :
- 1-e) pri la celo ;
- 2-e) pri la rimedoj uzotaj por ties atingo.

Ĉiuj internaciistoj, pacistoj, homaramantoj celas forigi el la mondo la militon k krei harmonian staton. – Eĉ plej furiozaj militistoj deklaras, ke ili militadas por pacigi k ordigi la mondon. Ne mankas do interkonsentantoj pri la unua punkto. Sed pri la dua la opinioj estas plej diversaj k eĉ ofte kontraŭaj.

"Liberiga Stelo" [1] deziras klarigi, k, se eble, pravigi sian propran vidpunkton meze de la opinidiverseco.

Unue, ĝi deklaras, ke, en sociologiaj tezoj, neniu kapablas demonstri, kia estas la plej bona el la rimedoj uzotaj por pacigi la mondon. Nur la praktika provado povas aŭ ne pravigi iun ajn tezon.

Jam la historia eksperimento instruis al ni :
- 1-e) ke la ofte citita k aplikita proverbo si vis pacem para bellum neniam donis al la mondo daŭran k efektivan pacon ;
- 2-e) ke la dogmaj religioj, eĉ havantaj altan etikon, estis senpovaj por interfratigi la homojn. – Militojn eĉ okazigis plurfoje la fanatiko de la kredantaro.

Konsiderinte tiajn faktojn, "Liberiga Stelo" forpuŝas el sia mezo militistojn k dogmajn religiulojn. Ĝi opinias, ke por pacigi la mondon estas unue necese naskigi en ĝi juston. Justo devas regi la rilatojn inter la individuoj ; justo devas prezidi ĉe la rilatoj inter iuj ajn homgrupiĝoj, ĉu teritoriaj, ĉu profesiaj, ĉu alispecaj.

Dedukte, "Liberiga Stelo" kondamnas la senjustan principon de la kapitalista sistemo vortigebla jene : kiu havas monon, tiu manĝas. Tiel oni povas vidi personojn, kiuj nenion utilan faras k tamen abundege konsumas, tial ke ili havas monon !

"Liberiga Stelo" estas kontraŭkapitalisma.

Al tia senjusta principo ĝi kontraŭmetas la jenan : nur tiu (sana) manĝas, kiu laboras. Tiu lasta postulato estas la bazo mem de la socialismo, aŭ komunismo.

Do, "Liberiga Stelo" estas socialisma.

Ĝi tute diferenciĝas je la nure pacismaj asocioj, kiuj ne celas unue starigi juston inter la homoj k kontentiĝas per vanaj paroloj prediki pacon al la popoloj. La pacistoj estas eble bonkoraj homoj, sed ili fermas la okulojn por ne vidi la verajn militkaŭzojn. La milito latente ekzistas ĉiam inter ekspluatantoj k ekspluatatoj. Veran pacon povas nur havi socia ordo bazita sur justo, egalo, aŭ, se oni preferas, sur ekvivalento. Maljusto estante ĉe la fundamento de la nuna socia sistemo, estas do tute logike, ke maljusto ankaŭ regu la rilatojn inter la homaj grupiĝoj, ĉu naciaj, ĉu ŝtataj, k okazigu militojn. Tial la nure pacisma movado estas tute iluziplena k pro tio povas eĉ esti danĝera.

Nia pozicio

Dirinte tion por montri nian komprenon pri la sociaj fenomenoj, temas nun difini la pozicion de "Liberiga Stelo" rilate al la diversaj organizoj, kiuj havas similan koncepton k batalas por renversi la kapitalistan ordon.

Kiel ni jam diris, neniu povas havi absolutan certon pri la plej trafaj rimedoj uzotaj. Konsekvence, ĉar nia tasko ne estas senpere batali kontraŭ la materiaj fortoj de la nuna socio, ni ne intencas elekti inter la diversaj partioj, organizoj aŭ tendencoj.

"Liberiga Stelo" alvokas la sincerulojn, bonvolulojn el ĉiuj samcelaj partioj.

Nia tasko

Kia do estos la tasko de la "liberigstelanoj" ?

Ĝi estos batali kontraŭ la spiritaj, moralaj fortoj, kiuj subtenas la senjustan, ĥaosan reĝimon kapitalisman. La tasko de "Liberiga Stelo" estos zorgi pri la kreado de spiritstato, kiu harmonios kun la estonta socio – kiam la perforto nuna, la ekonomiaj, lingvaj k ŝtataj landlimoj ne plu ekzistos.

La ideala socio ne devenos tute preta el la Revolucio, kiun kelkiuj prezentas al si kiel panaceon. Oni anstataŭas bone ion, nur metante je ĝia loko alion pli perfektan. Estas do nepre necese sin prepari, sin ekzercadi al la tasko de mondcivitano, forigante el si mem la nenaturajn naciecojn, kiujn la ŝtata edukado metis dum nia infanaĝo en niajn kapojn k korojn.

Ni ne devas malatenti la teruran sperton de la mondmilito. Ĉu do la spektaklo travivita, ekzemple, en Parizo k Berlino, komence de aŭgusto 1914, ne estas instrua ? Kial la patriota febro estis tiom forta, tiom akra, ke eĉ la plimulto el la t. n. internaciistoj entuziasmege kantaĉis militemajn kantojn ? Nur unu respondo estas akceptinda : tiuj individuoj ne sufiĉe estis antaŭe penintaj forigi el si mem la naciece malamindan edukadon enlandan.

Oni jam riproĉis al "Liberiga Stelo", ke ĝi "fermas la okulojn k obstine ne volas vidi tion, kio ekzistas : la nacioj !"

Ne, tute ne, ni ne fermas la okulojn. Kontraŭe, estas pro tio, ke ni tiel malfermokule k enfunden rigardadis la malbonfaron de la nacioj, ke ni deziras krei organismon, kies esenca celo estos produkti antidoton kontraŭ la nacieco. Estas vere, ke "nacio" kaj "naciemo" ne havas tute saman signifon. Nu, ĉu tamen oni povas nei, ke naciismo eliras tute nature el nacio, kiel veneno el la gorĝo de vipuro, kiel fanatiko el la dogmaj religioj, kiel ŝovinismo el patriotismo ?

Samlingveco

La demando estas jena : ĉu la nacioj estas la lasta grado de la evoluo ĉe la homaj socioj ? Ĉu do, kiam unu sola lingvo estos parolata de ĉiuj en la mondo, oni devos tamen ankoraŭ konservi la nunan formon por la rilatoj inter la homgrupiĝoj ? Kiu kuraĝus respondi jese ?

Ni opinias, ke la estontaj organizoj estos profesiaj aŭ fakaj k tutmondaj, ne "internaciaj". La nacio en tiu estonta tempo estos rigardata proksimume kiel estas nune la provincoj en la nacioj.

Pro tiuj konsideroj, ŝajnas al ni, esperantistoj, nepre necese tuj komenci la starigon de organizo, funkcianta kiel estos plej eble laŭ la direkto montrita al ni de la historia evoluado ĉe la socioj. Oni trafe agas – eĉ senbrue – kiam oni klopodas laŭdirekte al la estonto. Sed kiuj marŝas ne gvidate de la liberiga stelo montranta la estonton, tiuj samloke paŝadas k senkonscie malhelpas la antaŭeniradon.

Tial ke ekzistas nuntempe nacioj k ŝtatoj, ni bone scias, ke la naciaj societoj estas necesaj por difinite malampleksaj celoj. "Liberiga Stelo" ne intencas do malhelpi la fondon de naciaj organizoj aŭ detrui la ekzistantajn. Sed, ĉar ni estas samlingvanoj, ni volas tuj profiti tiun fakton por kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio. Pro tio ke la naciaj asocioj estas nun necesaj, de tio ne sekvas, ke ili devas esti la ĉelo de tutmonda asocio de samlingvanoj. Ni deziras, de nun, krei sennaciecan popolon. Ni volas, ke ĝi senprokraste kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- k agadkapablo.

Unueco-Diverseco

Malgraŭ ĉiaj obstakloj la homaro marŝas al unueco. Ĉu oni devas timi, ke tiu unueco estos unutona, samkolora ? Tute ne ! La etnikaj, klimataj fortoj daŭrigos agi sur la individuojn k malhelpos unutonecon. La indiĝenoj ĉiam konservos siajn originalecojn.

Timo pri ebla unutoneco, eĉ se ĝi estus pravigita, ne povas cetere forgesigi al ni la nune realan malbonon : la nacioj elirigas el siaj poroj venenigan naciemon, kiu estas grava baro al la dezirinda universaleco.

Praktikeco

– Vi dronas en la nuboj, diros sendube kritikemaj skeptikuloj. Neniam vi sukcesos grupigi grandnombran anaron per tia malproksima celo.

– Ni volas esti kvazaŭ ennube idealistaj, respondos ni, k samtempe tre praktikaj. Sed ni atentas, ke nia agado estu orientata de alta celo por ke, pretekstante praktikemon, ni ne vadu en la marĉoj el nuntempaĵoj.

Tial ke oni emas pensi pri sia propra propagando, en sia propra medio, oni tuj reprezentas al si grupon en sia urbo, federacion de grupoj en sia nacio k federacion de nacioj en iu internacio !

Tio ŝajnas al ni arkaisma k ne konforma al nia celo.

Ni kontraŭe vidas centron – ĉiam alilokiĝeblan – al kiu rekte, senpere direktiĝos la viva fluido ; centron, kiu konservos la unuecon de la organismo.

En vivanta organismo la viva forto ne restas senmova ; ĝi disrevenas al la malproksimaj ĉeloj, tiele, ke senĉesa kontakto ekzistas inter la koro k la diversaj aliaj organoj.

Tia rondfluo estas la leĝo mem de ĉiuj vivantaj organismoj. Se ni deziras krei vivpovan organizon, ni devas imiti tian leĝon.

Provizoreco de la Statutoj

Ni ne volas pridiskuti la jam publikigitan statuton – ĝi estas provizora.

Ni nur alportis kelke da ŝtonoj por la fundamento de la konstruotaĵo kaj larĝtrajte desegnis la planon. Restas al ĉiuj, kiuj bezonas konstruon, aldoni alian materialon, korekti aŭ aprobi la planon. Pri la definitivaj formoj ni decidos, proksiman jaron, en Praha.

En Esperantio la antaŭenemuloj ne povas resti pli longe sen domo. Ĝi estu firme bazita, fortike konstruita, aeroplena k enirebla nur al vere indaj mondcivitanoj !

Al la laboro !

novembro 1920


[1] SAT ekzistis jam embrie sub tiu nomo antaŭ ĝia fondiĝo en Prago. Ĉi tiu artikolo povas esti konsiderata kiel la manifesto, kiu direktis nian movadon ĉe ĝia naskiĝo. – Kompil.

Sama rubriko :


puce "Liberiga Stelo" al la Verdruĝuloj

puce Historia SAT-AFIŜO

puce Antaŭ nia Kongreso (1926)




Supren