Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Aliĝintoj
puce Deklaracio de la 91a SAT-kongreso
puce Gvidrezolucio de la 91a SAT-kongreso
puce Kragujevac - la kongresurbo de SAT, 2018
puce Loĝeblecoj
puce Organiza Kongres-Komitato
puce Postkongresaj restad-eblecoj
puce SAT-anoj ekfrontas la defion de novaj komunikaj teknologioj
puce Turisma programo de la 91a SAT-kongreso en Kragujevac
puce Vetureblecoj inter Beogrado kaj Kragujevac
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Gvidrezolucio de la 91a SAT-kongreso

La 91-a SAT-kongreso okazinta en Kragujevac (Serbio) de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2018 :

— spronas al solvado de lastaj praktikaj detaloj por aperigo de ĝisdata papera adresaro plej malfrue en la komenco de 2019 ;

— subtenas la klopodojn de membroj serĉi rimedojn por emancipiĝi el maletikaj diskutlistoj kaj sociaj retoj ankoraŭ uzataj en SAT ;

— instigas la membrojn al limigo de insultaj interŝanĝoj en la SAT-diskutlisto por ne fuĝigi la partoprenantajn SAT-anojn kaj permesi pli da fruktodonaj debatoj por plievoluigi la SAT-movadon ;

— deziras, ke SAT-diskuto pliboniĝu per partopreno de pli da kamaradoj kaj per kreado de malpli babileca kaj pli serioza debata etoso en ĝi ;

— invitas la Poresperantan Fakon funkciigi vikipedian grupon kiu nutrus kaj ĝisdatigus la SAT-rilatajn artikolojn de vikipedio en Esperanto kaj aliaj lingvoj ;

— instigas SAT-anojn ampleksigi la ekzistantajn nacilingvajn artikolojn en vikipedio pri SAT kaj SAT-rilataj temoj kaj krei artikolojn pri ili en lingvoj en kiuj artikoloj ankoraŭ ne ekzistas ;

— varme alvokas al frua aliĝado al 92a SAT-kongreso en Barcelono okazonta de la 4a ĝis la 11a de aŭgusto 2019 ;

— atentigas ke kongresa programo nepre aperu frue, eĉ en provizora formo, por ebligi al SAT-anoj kaj gastoj aliĝi instige de enhavoriĉa programo ;

 petas, ke la venontaj OKK-oj evitu samtempecon de laborkunsidoj kun kernaj aranĝoj ;

— memorigas, ke dum SAT-kongresoj okazu laŭeble kontakto kun lokaj sindikataj kaj ĝenerale laboristaj organizoj ;

— bonvenigas la okazigon de praktikaj laborgrupoj pri redaktado de Sennaciulo kaj de SAT-retejo, kaj esprimas deziron pri okazigo de pliaj trejno-sesioj dum venontaj kongresoj ;

— bonvenigas la okazigon de la venontjara ILEI-kongreso en Ĉaĉak (13-20/7/2019) kaj kuraĝigas SAT-anojn ĝin partopreni, cele al refortigo de Esperanto-movado en Balkanio ;

— konstatas, ke kunlaboro kun ILEI povas esprimiĝi per eldonado de pedagogiaj lerniloj taŭgaj por laboristoj kaj rifuĝintoj, kiuj devis frue forlasi la klasikan eduk-sistemon ;

— gratulas pri la laboro farata de Eldona Fako Kooperativa kaj kuraĝigas al aperigo de novaj eldonaĵoj retaj kaj paperaj ;

— alvokas la SAT-anaron identigi laborkampojn, en kiuj ĝi kaj la esperantlingvanoj ĝenerale povas utile kontribui al la forpuŝo de naciismaj tendencoj ;

— subtenas la proponon, ke la PK okazigu regulajn perretajn opinisondojn inter la membroj pri SAT-specifaj kaj ĝeneralaj politikaj kaj sociaj temoj ;

— kuraĝigas SAT-anojn proponi esperantajn klerigo-tagojn al sindikatistoj precipe kiam haveblas subvencioj ĉu monaj ĉu per dispono de pagitaj labortagoj ;

— vokas membrojn laŭeble helpi en la vivo aŭ revivigo de LEA-oj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio