Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  A. Neselbergs (17 457) : Kiel mi iĝis anarkisto k SAT-ano.
puce  Cristian Sabaŭ : La krizo kaj foresto de solvoj, karakterizo de la ĉi-jarmila komenco (prelego)
puce Anarĥiismo (A. Borovoj)
puce E.Lanti : Duonhoron kun Errico Malatesta (intervjuo)
puce Nikolao STEPANOV : FUTERFAS - Sorto de anarkiisto-esperantisto
puce Stig Dagerman : La anarĥiismo kaj mi (eseo)

Anarĥiismo (A. Borovoj)

Anarĥiismo

De A. Borovoj [1]

Ĉu estas en la sfero de l’modernaj socie-politikaj kaj ideoj ideo tiom nedifinita, kontraŭdireca kaj samtempe ĉiujn emociiganta, kiel anarĥiismo ?
Jen plena de nekontraŭstarebla allogo, jen plena de teruro kaj abomeno, la sinonimo de l’perfekta harmonio kaj frata unuiĝo, la simbolo de fi-detruado kaj fratmortiga batalado, triumfo de libereco kaj justeco, festenado de senbridigitaj pasioj kaj arbitreco, la anarĥiismo staras kiel granda enigmo agitanta kaj per ĝia nomo oni samnomas grandegajn heroaĵojn de homamo kaj eksplodojn de obskuraj [2] malnoblaj pasioj.
Kaj anarĥiismo konfirmanta la liberecon, batalanta kontraŭ iu ajn formo de despotismo, sin ŝirmanta per iu ajn masko, ne povas ne ekstari kontraŭ troegaj kripligoj de ĝi, kontraŭ samsencigo de l’revolucia kreado kun fi-detruado, de 1’anarĥia ribeleco kun abomenega dancado de sovaĝuloj.
De kio devenas tiuj arbitraj kontraŭdiraj komprenadoj de anarĥiismo ?
1-e. Ĉiu socie-politika penso ne enmetiĝas tutece en la pretajn, finitajn formulojn. La vivo estas tiel plena, elasta, diversflanka, ke neniuj dogmaj katenoj povas kunforĝi por-longe la liberecon de ĝiaj celadoj. Elementece ĝi superkreskas la plej maltimajn elpensaĵojn de l’saĝeguloj, ĝi demetas la travivitaĵon, la malnovan, entombigas la leĝojn kaj teoriojn, malatentante ilian logikan harmonieco kaj perfektecon de iliaj konstruoj.
2-e. Spite la ĝenerala konvinko, la socie-politika vividearo estas ne tiom la frukto de l’abstraktaj spekulativoj, la vero, akirita per « racio », kion la objekto de l’ kredo, kondiĉata de l’profunda originaleco de individuo.

En ĉiu hom-estaĵo, kaj ju pli riĉa estas individueco, per des pli granda forto tio montriĝas ĉiam vivas emiĝo al la akcepto kaj kompreno de l’difinitaj veroj. Ĝi povas esti modifata laŭ la tempo kaj loko, medio, modo, sed psikofizika originalec’ de l’ individueco, estas ĝia ĉefa fonto. Ne esprimata en la terminoj de l’ logiko ĝi staras post la ekstera argumentado kaj ĝi decidas la aferon.
La civitano de l’ kultura socio moderna povas libere, plenmane ĉerpi el la riĉegaj trezorujoj de l’homa penso. Diversaj mondkomprenoj, malamikaj kaj proksimaj unu de alia estas egale prezentitaj kun granda brilo kaj talento kaj malgraŭ ĉio-ĉi, krom la eksteraj, evidentaj por ĉiuj kaŭzoj, estas la internaj, neprikonsidereblaj, potence nin tirantaj al la akcepto kaj konfeso de unu vero kaj al la same pasia malkonfeso de l’alia. Ankoraŭ neniam, unu religia instruo, unu filozofia sistemo, unu socie-politika institucio kunigis ĉiujn homojn. Tio estas neebla kaj malbezona. Nome tiu-ĉi malesto en la homaro de unu kredo estas la plej bona atestilo de multfaceteco de l’homnaturo kaj kune -senespereco de l’pretendoj de individuo, partio, klaso, ŝtato, nacio, diri- la tutan veron.
3-e. Anarĥiismo ankoraŭ ne havis historian sperton. Oni povas paroli pri historio de l’anarĥia penso, pri historio de l’anarĥiaj grupoj, kolonioj, apartaj ekprovoj, sed pri socia sperto de anarĥiismo paroli estas antaŭtempe. La konservatismo kaj liberalismo, kiel formoj de l’socie-politika pensado, havas profundajn vivajn radikojn.
Ne kabineta meditado de scienculoj, ne disputoj de l’progresemaj rondoj ilin naskis, sed realaj vivinteresoj. El stado de l’apartaj ekprovoj ili jam delonge transiris en la formon de praktika spertado, difinis la politikon de klasoj, ne unufoje prenis en siajn manojn la sortojn de l’nacioj ; unuvorte havis longan implikitan historion.
En lasta duono de 19a jarcento ni jam povas paroli ne nur pri socialisma vididearo, sed ankaŭ pri socialisma praktiko. La teoriaj postulaĵoj de Socialismo komencis enkorpiĝi en la reala politiko de l’ proletariaro. Kaj nun ni jam havas grandan socialisman spertadon, ĉar sub flago de socialismo fondiĝas la vico de l’modernaj laboristaj partioj.
Anarĥiismo ankoraŭ ne estis reala politiko.
Apartaj paĝoj de Internacio, rondetoj, inteligentulaj kolonioj kaj iuj faktoj el la historio de laborista kaj precipe kamparana movado, jen ĉio, kion oni povas nomi precipe anarĥiisma spertado. La tradicia abomenado al la « organiziteco » kaj « kolektiva disciplino » malakcelis al la anarĥiismo ludi iom atentindan rolon en la disvolviĝo de laborista movado. La Anarĥii-sindikalismo estas la fenomeno de lastaj jaroj kaj en la historio de l’anarĥiismo ĝi malfermis tute novan paĝon.
4-e. Fine, oni devas atenti la malnormalecon, kiel de l’anarĥiista pensado mem, tiel de l’anarĥiista konduto. La socie-politika filozofio de l’liberalismo kaj socialismo baziĝas sur la konfeso de 1’difinita laŭleĝeco. La naskiĝo kaj disvolviĝo de l’klaskonscio por ili estas rezultaĵoj de l’difinitaj historiaj premisoj.


--------Kropotkino
------------fotita de Nadar’

Male, la anarĥiismo eĉ malgraŭ la proklamoj de ĝiaj gvidantoj -BakuninKropotkin kaj aliaj- ĉiam estis ekster historiismo, estante en siaj sociologiaj konceptoj metodologia heredanto de l’racionalismaj instruoj pri « natura homo », « natura stato », « natura juro ». En ĝiaj asertoj la socio ne havis memstaran ekzistadon ; ĝi estas mekanika agregato de liberaj, sindifinantaj « individuoj ».

La anarĥiismo ne estis kaj ĝis lasta tempo ne pretendis esti la filozofio de iu klaso. Ĝi estis filozofio de l’kreece sindifinanta individuo. Ĝi ne sciis devigantajn la individuon formulojn, konfesante por ĉiu neniel limigitan rajton de kritiko.
Pro tio estas tiu senlima diverseco de l’deklaroj de apartaj nuancoj, fluoj en la anarfiiismo aŭ eĉ de apartaj anarfiiistoj, kiu kun la penego lasas starigi kvankam ĝeneralajn liniojn de l’komuna por ĉiuj ili mondpririgardo.
Sed koncerne la « regulojn » de l’konduto, fakte ĝis nun tiuj ne estis kaj malestas.
Jen la ĝeneralaj kaŭzoj malakcelintaj kaj kiuj ankoraŭ daŭras malakceli la ekkonon de l’naturo de anarĥii
smo kaj starigon de ĝiaj konstituciaj rekonigiloj.

Tradukis el rusa lingo A. Pikilhavski (2333).
Sennacieca Revuo n° 4 (45) Januaro 1924, p. 9.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio