Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Aliĝintoj
puce Deklaracio de la 91a SAT-kongreso
puce Gvidrezolucio de la 91a SAT-kongreso
puce Kragujevac - la kongresurbo de SAT, 2018
puce Loĝeblecoj
puce Organiza Kongres-Komitato
puce Postkongresaj restad-eblecoj
puce SAT-anoj ekfrontas la defion de novaj komunikaj teknologioj
puce Turisma programo de la 91a SAT-kongreso en Kragujevac
puce Vetureblecoj inter Beogrado kaj Kragujevac

Postkongresaj restad-eblecoj

Komence la OKK ne planis antaŭkongreson nek postkongreson en Serbio konsiderante la serion de E-eventoj en Iberio antaŭ la kongreso en Kragujevac. Dume tamen pluraj SAT-kongresaj aliĝintoj esprimis la deziron ne iri al Lisbono por UK, sed veni serbien iom antaŭ la SAT-kongreso, aŭ resti en Serbio ankoraŭ kelkajn tagojn post la kongreso. Efektive, estus domaĝe viziti nur Kragujevac kun ekskursoj al kelkaj proksimaj lokoj (maksimume je distanco de duhora busveturo) kiam Serbio proponas ankoraŭ multon alian por viziti, vidi kaj ĝui, kaj oni ne vizitas Serbion ĉiujare.

Sekve la OKK komencis pensi kaj sondi pri kio organizeblas antaŭ- aŭ / kaj post-kongrese. Unu, sed ne la sola eblaĵo pri post/antaŭ -kongresa ekskurso estas "Vojo de vino".

Kio estas certa : vi povas plani eksterkongresan restadon en Serbio, ĉu antaŭ ĉu post la kongreso. Dum tiuj aldonaj tagoj vi povos laŭdezire dormi en la kongresa hotelo se vi mendos tion sufiĉe frue, aŭ ni helpos trovi alian tranoktejon moderkostan en aŭ ekster Kragujevac, aŭ ni organizos 2- aŭ 3-tagan eksterkongresan ekskurson kun tranoktado ie en Serbio se estos sufiĉaj interesatoj. Se vi alvenos al la kongreso tra Beogrado, ni organizos por vi malaltkostan veturigon de la flughaveno aŭ stacidomo ĝis la kongresejo kaj inverse. Se vi uzos malaltkostajn flugkompaniojn ĝis Niŝ (urbo en la sudorienta Serbio, sude-sudoriente de Kragujevac), ni konsilos kaj asistos vin por atingi la kongresejon de tie.

Kio estas grava : bonvolu aliĝi se vi ne jam aliĝis, klarigi al ni vian planon, mendi la loĝadon (se vi ne mem prizorgos ĝin) kaj pagi laŭeble baldaŭ ĉar ni devas pagi al la hotelo trionon de la prezo de rezervitaj ĉambroj ĝis la 15-a de majo. Tiam ni scios ĉu la hotelo povos gardi por kongresanoj pliajn dormĉambrojn ol ni rezervos ĝis tiam. Dume ni ne povas garantii tion.

Surbaze de viaj planoj kaj deziroj ni komunikos al vi nian antaŭ- kaj postkongresan oferton.

Kontaktoj :
radojica.petrovic.rs ĉe gmail.com
pilipovickg ĉe gmail.com

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio