Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949
puce ABC KONTRAŬRELIGIO . Artisto Miĥail Miĥajloviĉ Ĉeremniĥ. Антирелигиозная Азбука в картинках (Черемных М.М. (худ.)
puce Aktoj de la Internacia Konferenco de la 7-a kaj 8-a de aprilo 2023

Liberpensula frakcio

La Liberpenso en la Eŭropa Kongreso de la Skeptikuloj.

esc05-logo

De la 13a ĝis la 16a de oktobro 2005 en Bruselo, okazis la 12a Eŭropa Kongreso de la Skeptikuloj  [1]. La Nacia Federacio de la Liberpenso estis oficiale invitita partopreni tiun eventon. La temo rilatis al la pseŭdo-scienco, al la flank-medicino kaj al la inform-medioj. La eventon organizis la Belgaj Skeptikuloj (SKEPP) [2], la Eŭropa Konsilio de la Organizaĵoj de Skeptikuloj (E.C.S.O.) [3] kaj la Komitato por la Sciencaj Enketoj pri la Protestoj kontraŭ la Ekster-scienco (C.S.I.C.O.P.) [4]. Ĉiuj favoras la valorigon de la scienco, de la racio kaj de la kritikema penso.

Kion signifas esti skeptika aŭ Skeptik ? Ekzemple en Usono, ekzistas senprofita Socio de Skeptikuloj surbaze de la scienco kaj de la edukado, kies « membroj estas studentoj, sciencistoj, historiistoj, iluziistoj, profesoroj kaj instruistoj, kaj iu ajn kiu elmontras scivolemon por neakceptindaj ideoj. » [5] Ĝiaj sciencaj bazoj enradikiĝas en la 16a kaj 17a jarcentoj kaj evidentigas la ideon entenatan en tiu frazo de la filozofo Baruch Spinoza « Mi senĉese klopodis ne ridindigi, malaprobi, malestimi la homajn agojn, sed ilin kompreni. » Ankaŭ por substreki tiun parolon de Albert Einstein « Ni tuta scienco, kompare kun la realeco, estas primitiva kaj limigita, tamen ĝi estas tio plej valora kiun ni posedas. » La scienca sinteno estas sub-ligita al la tradicia koncepto pri la esto. Pri la grekaj radikoj de la skeptikuloj ne eblas dubi, des malpli ke ili referenciĝas al tio dirita de Socrate « Mi scias nur ke mi scias nenion. » Sed tio ne estas rifuzo absoluta kaj idealigita, nek cinika pensmaniero, sed metodo konstruita laŭ la racio kaj la scienco. Fine la skeptikuloj estas la posteuloj de Descartes « Mi pensas do mi estas » Per tiuj kelkaj referencoj, mi provis rapide kaj sen elkatedra diskurso, prezenti al vi kiel eble plej ĝuste tion kio karakterizas la skeptikulojn. Tiuj fontoj, nome la antikva greka filozofio kaj tiu de la Renesanco, estas nun valorigitaj sine de la scienca progreso.

Tiamaniere, en Bruselo ni estis akceptitaj en la gotika Urbodomo ĉe la Granda Placo de la urbo. La enkonduka diskurso estis en la flandra kaj poste en la angla. Tiu lasta lingvo estis la oficiala lingvo de la Kongreso. Proksimume 40 personoj ĉeestis la malfermiĝon de la tri tagoj kaj proksimume 130 partoprenantoj estis enskribitaj.

La unua tago koncernis precipe sciencajn konsiderojn pri la kuracaj plantoj en Holando, pri la telepatiaj kuracadoj en Ĉinio kaj pri la flankaj medicinoj (homeopatio, kiropraktiko, akupunkturo ...). Estis elmontrite kiom la kredoj regas la tuton de tiuj flankaj pritraktoj foje danĝeraj por la homo, kaj kies sciencaj bazoj estas ofte kontesteblaj. Plej maltrankvilige estas ke tiuj eraraj opinioj enspezigas monon kaj ke ili estas subtenataj de la oficialaj kaj internaciaj institucioj, ekzemple de la Tutmonda Organizaĵo pri Sano. Kial, en socioj bazitaj sur la instruado kaj sur la kono, plu restas tiom da kredoj interalie pri la sano ? Tiel la tagfina debato kun ĉiuj kontribuintoj, ebligis eksplici laŭ ĝeneralaj konsideroj, la procezon de la kredoj inkluzive de la religioj, kaj substrekis la disecon inter tio materia kaj tio senmateria, kiel esencon de la organizado de niaj socioj.

La dua tago koncernis la rilaton inter la amas-medioj, inter kiuj la gazetoj kaj la televido, kaj la priscienca informo. Estis pruvite laŭ kiu maniero la sensacia kaj enspeziga informo ĉirkaŭ la pseŭdo-sciencoj kaj la flankaj medicinoj kreskas, dum la raciaj informoj pri scienco malfacile atingas la amas-mediojn kaj diskonigitaj laŭ efika maniero. Dum tiu tago ni povis aŭskulti niajn amikojn de la Observatorio Zetetiko [6], same kiel Jean Bricmont [7] pri la Afero Sokal kaj Tessier kiuj partoprenis la kolektivan debaton fine de la intervenoj.
La tago finiĝis per amika kaj varmetosa bankedo.

Fine de la lasta tago, eĥe al aliaj intervenoj pri la ekster-scienco kaj pri la kredoj, oni serĉis la kaŭzojn, same kiel estis farite pri la landoj de okcidenta Afriko, inter kiuj Senegalo kie regas la neracio.

Tiuj tri kongresaj tagoj finiĝis per debato inter skeptikulo kaj sciencisto kun neracia pensmaniero. Oni petis de la partoprenantoj iliajn opiniojn pri la kontraŭdira diskuto kaj pri la respektivaj argumentoj. Tiel oni konkludis tiujn tri studo-tagojn.

Reprezentantoj de multnombraj landoj de Eŭropo ĉeestis, same kiel Israelo, Kanado kaj Usono.
Ŝajnas ke ni devos enkalkuli la laboron faritan de la « Skeptikuloj » kiuj agadas simile al Nacia Federacio pri Liberpenso. Multnombraj temoj estas komunaj kaj devus esti kunproprigitaj. Tiusence ni dankas ĉiujn -Skeptik- inter kiuj la organizo-komitaton pro ĝia gastigemo kaj pli aparte je Paul Kurtz kiu festas la 25an datrevenon de sia revuo Free Inquiry [8] fondita en 1980.

Por la notoj (6) kaj (7) ni resendas la interesatojn al la numero de la Libera Ideo pri Scienco kaj medio, n°270, septembron 2005.

Se vi deziras pliajn informojn pri la aliaj referencoj, vi povas alvoki min ĉe la Sidejo de la Liberpenso en Parizo.

Dominique Simeone

La Liberpenso en la Eŭropa Kongreso de la Skeptikuloj., La Racio, La monata revuo de la franca Liberpenso, ISSN 0292-8965, n°507, Januaro 2006, p.20


[1esc2005

[2SKEPP

[3ECSO

[4CSICOP

[5Skeptik

[6Zetetiko

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio