Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Internacia Humanista kaj Etika Unio

Ekstremismo-debato de la Konsilio de Eŭropo akcentas la Raporton pri Penslibereco de IHEU

La 23-an de marto 2016

Submetaĵo farita por 22 internaciaj neregistaraj organizaĵoj (INRO-oj) kadre de debato ĉe la Konsilio de Eŭropo elmontras la laboron de la Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU), citante la Raporton pri Penslibereco koncerne diskriminacion kaj persekutadon kontraŭ nereligiuloj, kaj emfazas la vivgravan rolon de edukado pri la debatotemoj civitaneco kaj homaj rajtoj.

Komitato de Ministroj en Strasburgo

Kunvenejo de la Komitato de Ministroj en Strasburgo

La Konferenco de INRO-oj ĉe la Konsilio de Eŭropo submetis la skriban kontribuaĵon antaŭ pritema debato pasintsemajna (15-a de marto) de la Komitato de Ministroj (konsistanta el la ministroj pri eksterlandaj aferoj de la ŝtatoj-membroj). La temo de la debato estis “Altiĝo de ekstremismo, radikaliĝo kaj ksenofobio en la batalo kontraŭ terorismo : Konstruado de inkluzivaj socioj kiel kuraco / La bezono de kolektiva agado”.

La debato mem okazis precize unu semajnon antaŭ la hieraŭaj bruselaj bombatakoj (22-a de marto), kiuj mortigis almenaŭ 31 viktimojn kaj aldone la du atakantojn, kaj inter du teroratakoj en Turkio, aŭtobomba atenco en Ankaro (13-a de marto), kiun poste pretendis por si Kurdiaj Libereco-Falkoj (TAK) kaj kiu mortigis 37 viktimojn, kaj sinmortiga bombatenco en Istanbulo (19-a de marto) atribuita al IŜ kaj mortiginta 4 viktimojn kaj la atakanton ; tiu ĉi estis la kvara sinmortiga bombatenco en Turkio en 2016 sola.

La submetaĵo de la INRO-oj notas, ke Eŭropo “estas en la profundo de politika krizo respeguliĝanta en la kresko de popolismaj partioj, la kreskanta nombro de terorismaj atakoj, la humanitara [1] krizo estigita pro la alfluo de rifuĝantoj kaj samtempe de la pludaŭranta ekonomia krizo”. Multaj partoprenantaj INRO-oj esprimis zorgojn pri “ekscesaj kontroloj” metitaj sur la civilan socion en pluraj eŭropaj landoj, kaj krome kritikis longedaŭrigitajn rimedojn de “stato de urĝeco” kiel troigitajn reagojn je terorismo.

La plej lasta Raporto pri Penslibereco de IHEU

Ĉerpante el la IHEU-raporto, la submetaĵo notas, ke :
La manipulado de religio estas konstanta risko. Tion povas fari ankaŭ popolismaj movadoj, kiuj uzas la popolajn religiajn kredojn en siaj strategioj de politika influado. La penslibereco de kredantoj kaj nekredantoj kaj ilia rajto esprimi siajn kredojn estas minacataj en kelkaj landoj de la mondo, kiel montras la raporto de la Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU), disponebla ĉi tie :http://freethoughtreport.com/download-the-report/ . Kvankam en religiaj rondoj oni ankoraŭ tre malfavore rigardas tion, kelkaj konfesiaj NRO-oj substrekas la bezonon kunagigi GLAT-personoj [ndlt : GLAT = geja, lesba, ambaŭseksema, transgenra [2] ], precipe en eklezioj.

La submetaĵo plu substrekas la esence gravan rolon de edukado en la vivigo de inkluzivaj kaj pacaj socioj.

Krom lerneja edukado alfasonita al kulture diversaj socioj, edukado por civitaneco kaj homaj rajtoj estu parto de la lerneja kulturo kaj inkluzivu praktikan kaj partoprenan lernadon. Tio instigus junularan partoprenadon kaj protektus junajn homojn kontraŭ la diversaj formoj de radikaliĝo. […] Aliro al rajtoj por ĉiuj estas la fundamento, sur kiu konstrui inkluzivajn sociojn, kiu procezo komenciĝas en la lernejoj. Ĉiu infano devas trovi sian lokon en la lernejo kaj senti sin bonvena.
Sen tiu fundamento, iaj ajn edukaj modeloj kaj metodoj, kiom ajn sentivaj rilate la kulturan kaj religian diversecon, nepre fiaskos. La INRO-oj kuraĝigas ŝtatojn-membrojn plani por longedaŭra investado en altkvalita edukado kaj ĉirkaŭbari ĝin kontraŭ deficitoreduktaj rimedaplikoj.

IHEU reagis je la peto farita de la Konferenco de INRO-oj pri opiniesprimoj rilate la submetaĵon. La submetaĵo ne nepre respegulas la politikon kaj opiniojn de IHEU koncerne ĉiun demandon. La plena submetaĵo de la Konferenco de INRO-oj pri “Altiĝo de ekstremismo, radikaliĝo kaj ksenofobio en la batalo kontraŭ terorismo” troveblas en la retejo de la Konsilio de Eŭropo :Konsilio de Eŭropo


[1humanitara : koncernanta homojn kun bezonoj, ofte urĝaj kaj ne longedaŭraj, je materiala kaj loĝistika asisto

[2genro [ĉi tie en “transgenra”] : socia (kontraste kun la biologia) sekso de persono

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio