Mi kovros vin
en fridaj aĉaj tagoj,
en laŭta bru’,
en trista flu’,
se ni pro grandaj plagoj
ne gajos plu.
Mi helpos vin,
se homoj nin forlasos
ĉe eta vent’
kaj eĉ sen pent’,
se la malam’ amasos
pro fia sent’.
Mi portos vin,
se ĉiuj vin jam ĉasos,
ho vi, cervin’.
Se ili serĉos vin ;
se monstroj preterpasos,
ni savos nin.
Ne devus eĉ
mi laŭte tion ĵuri
pro via fort’.
De l’ rev’ ĝis mort’
ne devos ni forkuri,
jen mia vort’ !
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.