Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949
puce ABC KONTRAŬRELIGIO . Artisto Miĥail Miĥajloviĉ Ĉeremniĥ. Антирелигиозная Азбука в картинках (Черемных М.М. (худ.)
puce Aktoj de la Internacia Konferenco de la 7-a kaj 8-a de aprilo 2023

L’ medalo al l’ papo

Poemo

elŝuti :


2007-04_Ateismo-2
PDF - 462.1 kio, 0 x 0 pixels

Hontu pro l’ medalo al l’ papo.

De ĉie voĉoj hue ĥoras,

Ideon nian ne honoras.

Hontu de l’ piedoj al l’ kapo.

Papo el homaro nur homas.

Multopo agas pli laŭdinde,

Bonkore, malpli soci-blinde.

Papo publike neniomas.

Aborto-malrajton li votas,

Amo libera lin ne muzas,

Aides’ lin predi rifuzas,

Nave nur sutanoj erotas.

Nen al lia rigor-edeno,

Nek transa ĉiel’, prafabela.

Lin, ĉar l’ urbi-orbi babela,

Gratulis pro l’ gurdjara beno.

Esperanton bigot-aspekta

Fondumo panegire farbis,

Pseŭdo-moralon fie sarkis

Al okulo movad-ekstera.

Malpace tondras l’ mondo pia.

Sensenulo, infan-soldato,

Ĉar premas vin la surogato,

Ne tro kredu je l’ bono dia.

Galileo al galaksioj

Tralensis ĉu diaĵo sidus,

Pri l’ medala ŝerc’ bone ridus,

Tie ne hejmas religioj.

Pentu pro l’ medalo al l’ papo.

Laŭdiĝis maltolero lia,

Vekiĝas malaprobo nia.

Pentu de l’ piedoj al l’ kapo.

Christian Rivière

Notoj :

Zamenhofa Fondumo, en 1999, atribuis la Medalon de Toleremo al la papo Johano Paŭlo la IIa, pro la jena merito : "heroldo de ekumenismo, do de toleremo interreligia, ..." (intercitile eltiraĵo de la parolado de So Zaleski­-Zamenhof, prezidanto de la Fondumo, en Florenco okaze de la 91a UK).

Galileo : itala fizikisto, astronomo (1564-1642). Sian tutan vivon, li trovis faktajn okazojn informiĝi pri la eklezia toleremo.

Karol Józef Wojtyła Hontu pro l’ medalo al l’ papo.
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio