Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949
puce ABC KONTRAŬRELIGIO . Artisto Miĥail Miĥajloviĉ Ĉeremniĥ. Антирелигиозная Азбука в картинках (Черемных М.М. (худ.)
puce Aktoj de la Internacia Konferenco de la 7-a kaj 8-a de aprilo 2023

Alvoko al monda kongreso de la Libera Penso por la SENDIECO kaj la PENSO LIBERA.

La franca federacio de la Libera Penso, okaze de sia nacia kongreso, kunveninta en Tuluzo de la 8-a ĝis la 10-a de julio 2004, iniciatas sendi la inaŭguran alvokon por la kunveno de la monda Kongreso de la Libera Penso, en Parizo, la lundon 4-an de julio 2005.

2005 estos la jaro de la centa datreveno de la baloto de la leĝo pri disiĝo de la Eklezioj kaj la Ŝtato en Francio. Tiu leĝo igis el la absoluta libereco de la konscio, fundamentan demokratan liberecon. Tiu demokrata konkerado estas hodiaŭ la plej malgranda komuneco inter ĉiuj, kiuj laboras por la liberiĝo ĉioma, socia, politika kaj ekonomia de la Homaro, kiel postulis ĝin la monda kongreso de la Libera Penso en Romo la jaron 1904 : "la Libera Penso estas laika, demokrata kaj socia, t.e. ĝi forĵetas nome de la homa digneco tiun trioblan trudon : la ekscesan povon de aŭtoritato pri religia temo, de la privelegio pri politika temo, de la kapitalo pri ekonomia temo".

Laŭ tiu tradicio la Internacia manifesto por sendieca homaranismo, funda manifesto de l’Internacia Komitato de Ligo de Sendiuloj kaj Liberpensuloj, deklaras : " la rekono de tiu libereco de konscio elpruviĝis multfoje en la Historio : en la Unua Amendo de la Konstitucio de Usono en 1789, en la leĝo pri disiĝo de la Eklezioj kaj la Ŝtato en Francio en 1905, en la disiĝo de la Eklezioj kaj la Ŝtato en Meksikio en 1917, enl a dekreto pri disiĝo de la Eklezioj kaj la Ŝtato en USSR en 1918.

Konsekvence ni postulas du aferojn :

1. Laŭ individua skalo, ni deklaras nin por la kreskado internacia de la sendieco, kiu estas la nura bazo de la vera homaranismo. Se la kreo je la dioj daŭras, tiam ne povas esti loko digna por la homo. Ni devas elekti, kaj ni elektis la homon. Ni deziras substreki, ke la sendieco (en lokoj kiel Hindujo aŭ antikva Grekujo) estas tre malnova filozofio, kiu ekzistas ekde longe antaŭ la plejparto de la religioj kaj de la sektoj.

2. Ĉar la vera libereco de konscio povas ekzisti nur tra la neŭtraleco de la Ŝtatoj kaj de la publikaj servoj pri filozofa afero (religiaj aŭ kontraŭreligiaj), ni postulas la kompletan disiĝon inter la Ŝtato kaj la Eklezioj en la tutaj landoj. Neniu registaro rajtas trudi al siaj civitanoj religian kredon aŭ religian malkredon.

Ni subtenas sen kondiĉe la laikecon kaj la neŭtralecon de la registaroj, kiuj lasas ĉiu homo libera por elekti kaj eksprimi siajn proprajn kredojn, sen iu ajn trudo nek socia nek registara.."

Tiu Manifesto ricevis certan aŭskulton tra la tutaj kontinentoj. Subskribis je hodiaŭ : Fédération Nationale de la Libre Pensée (France), American Atheists (USA), Union des Athées (France), Dachverband Freier Weltanschauungs-Gemeinschaften (Deutschland), Nigerian Humanist Movement (Nigeria), Secular Society (New-Zealand), Bund Gegen Anpassung (Deutschland), Athées de Catalunya (Espana), Association burundaise des Libres Penseurs, Union des Athées et des Libres Penseurs (España)

La nacia Federacio de la franca Libera Penso proponas, ke la Internacia Manifesto por sendieca homaranismo estu la unua teksto diskutota por la monda Kongreso de la Libera Penso.

Centunu jaro post la internacia kongreso de la Libera Penso, kunveninta en Romo en 1904, kiu starigis la projekton de leĝo pri disiĝo de la Eklezioj kaj la Ŝtato en Francio, ni proponas, ke estu diskutata la internacia rezulto de la lukto por disiĝo en la tutaj ŝtatoj, la antaŭeniroj, la progresoj kaj la retroiradoj, kaj kiel vigligi tiun lukton tra ĉiuj kontinentoj.

La franca Libera Penso ankaŭ proponas, ke la dua temo de tiu monda Kongreso estu la grava defendo de la sendieco, de la
materialismo kaj de la racionalismo.

La franca Libera Penso alvokas ĉiujn sendiecajn asociojn kaj tiujn de la Libera Penso tra la mondo kaj tra ĉiuj kontinentoj igi sian tiu alvoko por la monda Kongreso de la Libera Penso, kunsubskribante tiun inaŭguran deklaracion, kaj konfirmante tuj kiam eble sian konsenton por partopreni en tiu Kongreso.

Ĝi demandas al ili, tien sendi prezentajn delegaciojn de iliaj asocioj kaj sendigi la tutajn proponojn pri debatotaj aferoj kaj iliajn sugestojn pri la kunveno de la monda Kongreso.

Adoptita je la majoritato far la Kongreso, krom 1 kontraŭ kaj 2 sindetenoj.

La nacia Kongreso de Tuluzo de la Libera Penso, la 10-an de julio 2004.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio