Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1825 : Komploto estas bildrakonto pri decembrista provo reformi la caran Rusion
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce 54-n sesion de ONU

POR LA NULIGO DE LA LEĜO DE PETAIN DE LA 25a DE DECEMBRO 1942 !

DEFENDO DE LA LEĜO EL LA JARO 1905 PRI LA APARTIGO DE EKLEZIOJ DISDE LA ŜTATO

NACIA FEDERACIO DE LA LIBERA PENSO
FEDERATION NATIONALE DE LA LIBRE PENSÉE

10/12 rue des Fossés-saint-Jacques FR-75005 Paris (France)
Tel : +33(0)1.46.34.21.50 – Fax : +33(0)1.46.34.21.84

DEFENDO DE LA LEĜO EL LA JARO 1905

PRI LA APARTIGO DE EKLEZIOJ DISDE LA ŜTATO

ALVOKO

POR LA NULIGO DE LA LEĜO DE PETAIN DE LA 25a DE DECEMBRO 1942 !

La leĝo de la 9-a de decembro 1905 pri la apartigo de Eklezioj disde la ŝtato estas parto de la respublika bazo. Dekoj da miloj de gecivitanoj tion memorigadis dum la tuta jaro de centjariĝo kaj aparte dum la granda nacia manifestacio de la 10-a de decembro 2005.

Marŝalo Petain profitis siatempe de la ruiniĝo de la Respubliko kaj de la okupacio de la lando por provi redoni al klerikaro, kiu subtenis kunlaborantan Ŝtaton, la materiajn avantaĝojn malpermesatajn per la artikolo 2 de tiu ĉi leĝo.

La 25-an de decembro 1942 aperis kiel provoko, iu leĝo de Vichy, kiu antaŭvidas, kiam temas pri kulturaj asocioj :" ne estas konsiderataj kiel subvencioj la sumoj atribuataj al konstruaĵoj uzataj por publikaj kultoj, senkonsidere ĉu ili estas aŭ ne historiaj monumentoj."

Tiu ĉi leĝo kiu grave fuŝŝanĝas la artikolon 19 de la leĝo de 9-a de decembro 1905 ne estis nuligita post la liberiĝo. Ĝi ĝis nun ne estas nuligita. La leĝo de kunlaborado estas aplikata anstataŭ laikeco !

Tiu ĉi leĝo ebligas la prizorgadon de centoj da kultkonstruaĵoj ekde 1905 kaj kiuj pliriĉigas la privatan havaĵon de religioj. Tiu ĉi leĝo estas hodiaŭ utiligata por meti al la ŝargo de la publika mono parton de sumoj necesaj por la financado de kultkonstruaĵoj konstruitaj de tiu aŭ alia religio, kies politikaj protektantoj poste financas la prizorgadon per la artifiko de petenistaj subvencioj.

Subskribitaj laikoj, liberpensuloj kaj asocioj opinias sian devon uzi la rajton de peticio por postuli ĉe la registaro kaj la naciaj reprezentantoj la nuligon de la leĝo de 25-a de decembro 1942 kaj meti tiun postulon en la tagordon de la Nacia Asembleo (Parlamento) kaj de Senato.

Mi aliĝasal tiu peticio :

Mi subskribas la Inviton en la reto :

Vi povas ankaŭ skribi al


Libre.Pensee@wanadoo.fr

FEDERATION NATIONALE DE LA LIBRE PENSÉE
10/12 rue des Fossés-saint-Jacques FR-75005 Paris (France)
Tel : +33(0)1.46.34.21.50 – Fax :+33( 0)1.46.34.21.84 –

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio